Loading
Dubsenca frazo pro troa libereco en vortordo

"Ĉeestis en ĉambro granda viro." - ĉu la ĉambro aŭ la viro estis granda?

Jen, kial indas respekti la vortordon: adjektivo(j) – substantivo!

2 comments

Laszlo Istvan TOTH said:

"Se estus du signifoj (kiel supre), tiam oni devus kompreni la neŭtralan vortordon; t.e. adjektivo antaŭ substantivo."
---

Sed ne sufiĉas, ke oni komprenu la neŭtran vortordon, se la kompilinto (aŭtoro) ne aplikis same la neŭtran vortordon. Frazoj ne estas "etikeditaj" pri la aplikita vortordo.
Kio okazas, se la aŭtoro de la frazo ne aplikis la neŭtran vortordon, dume la leganto kredas, ke temas pri tia vortordo?
Kaj kio okazas, se la afero estas ĝuste inversa?

Se estas tute memkompreneble, ke oni uzas neŭtran vortordon, tiukaze Esperanto ne plu estas libervortorda lingvo.
Ĉu Akademio deklaru, ke ekde nun la vortordo estas strikta?
Ekz. prestiĝuloj kiel Spomenka ŜTIMEC, Trevor STEELE kaj multaj aliaj ne plu almetas rektobjektan finaĵon post propraj nomoj, kvazaŭ en Esperanto la vortordo SVO estus deviga.
Se la vortordo SVO ne estas deviga, kiel povas scii legantoj, ke verkistoj kiun vortordon uzis?
Io tre lamas en Esperanto...
18 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Vi certe scias, ke ĉiu komunikado funkcias laŭ "konvencioj". Ekz. sur la kampo de informadiko tiajn konvenciojn oni nomas: "protokoloj". Sen tiuj protokoloj tute ne eblus interpreti ĝuste la ricevitajn datenojn.

En la ĉina lingvo ankaŭ intonacio rolas kiel "konvencio". Eĉ en la angla ekzistas tiaj konvencioj: ekz. la sama vorto "read" prononcate [riid] indikas prezencon, dume prononcate [red] indikas pasinton aŭ pasintan participon.

En la hungara lingvo la koresponda vorto por "ankaŭ" ("is" [iŝ]) ĉiam devas stari *tuj post* la koncerna vorto, ĉar alie oni ne tion komprenus, kion la komunikinto intencis diri.

En Esperanto la vorto "ankaŭ", ĉiam devas stari *tuj antaŭ* la koncerna vorto, ĉar alie oni ne tion komprenus, kion la komunikinto intencis diri.

El la supra komparado inter la hungara "is" kaj la Esperanta "ankaŭ", evidenciiĝas, ke tute ne gravas, kiel oni kreis la konvencion pri la uzo de "ankaŭ", respektive "is", sed nur tio gravas, ke lingvouzantoj ĉiam *respektu* la saman konvencion.

Estas tutegale, ĉu uzi rektobjektan finiĝon, aŭ uzi vortordon SVO, sed nur tio gravas, ke lingvouzantoj ĉiam *respektu* la saman konvencion.

Ekzistas eblo uzi eĉ plurajn konvenciojn por la sama afero, sed tiukaze ja *necesas* iel atentigi legantojn pri la ĵus aplikita konvencio.

Oni alkutimiĝu esti *ne pigraj* en lingvouzo, ĉar kunteksto ne ĉiam povas helpi.
18 years ago ( translate )