Loading
Efikoj de la formativoj "ad" kaj "ek" al unufazaj kaj daŭraj verboj

Depende de la signifo de verboj, la formativoj "ad" kaj "ek" ŝanĝas iom iliajn komprenojn.

La t.n. "unufazaj" (mallongdaŭraj) verboj esprimas agon kies daŭro estas mallonga, fakte ne karakteriza: "frapi", "bati", "halti", "piki", "pinĉi", ktp.
La t.n. "daŭraj" verboj esprimas agon, kiu kutime daŭras pli longe: "lerni", "labori", "promeni", ktp.

Pri la formativo "ad":
Kaze de unufazaj verboj, la formativo "ad" ŝanĝas la komprenon de la verbo al ago kiu okazas sinsekve:
frapadi = ripeti sinsekve frapon.

Kaze de daŭraj verboj, la formativo "ad" ŝanĝas la komprenon de la verbo al ago, kiu okazas kontinue.
lernadi = lerni kontinue.

Pri la formativo "ek":
Kaze de unufazaj verboj, la formativo "ek" ŝanĝas la komprenon de la verbo al ago kiu okazas eĉ pli abrupte:
ekhalti = abrupte halti

Kaze de daŭraj verboj, la formativo "ek" indikas komencon de tiu ago:
eklerni = komenci lerni

1 comment

Laszlo Istvan TOTH said:

Brili ne signifas scintili. :-)

Brili estas daura verbo.
Suno brilas dum horoj.

Por tio, kion vi intencis esprimi (lau mia konjekto), konvenas: scintili.
scintili = brili tre mallonge
Sed vi povas uzi ankau daurajn verbojn, se vi precizigas ilin:
"Por momento (dum sekundo) brilis ŝiaj okuloj."
Sed, vere, iuj verkistoj, kiuj eble pigris kontroli vortaron, jam atribuis al "ek" propradecide ankaŭ signifon, kiu ne konvenas por ĝi.
Tial, post tiom da malĝustaj modelfrazoj jam estas tre malfacile distingi, ĉu "ekbrili" en certa frazo signifas komencon de brilo, aŭ scintilon.
18 years ago ( translate )