Loading
Rimarkoj pri la verbo ”esti”

La verbo ”esti” en multaj lingvoj havas plurajn diversajn rolojn:

- ĝi povas signifi ”konformiĝon al”:
”Tero estas astro.” – rimarko:  kvankam la tradiciaj gramatikoj fanfaronas pri libera vortordo, tamen evidentiiĝas en ĉi tiu modelfrazo, ke tio ne povas esti ĝenerale sekvebla gvidlinio por E-o.
Oni ja ne povas diri, ke ”Astro estas Tero.”

-ĝi povas prezenti staton:
”Estas tempo ekiri.”

- ĝi povas verbigi adjektivojn. Sed ne ĉiam!
”Floroj estas belaj.”  ==  ”Floroj belas.”

Sed:
”Trajno estas rapida.”  =/= ”Trajno rapidas.” – eĉ rapida trajno povas rapidi, se ĝi momente veturas pli rapide, ol kutime. Do, rapidi ne signifas esti rapida, sed klopodi esti eĉ pli rapida.

Por pli bone kompreni tion:  promenanta homo ne rapidas, tamen iras pli rapide, ol limako. Do, homo estas  pli rapida estaĵo, ol limako. Sed kaj homo, kaj limako se necese, povas iom rapidi.

Sekve, la verbigita adjektivo ne ĉiam estas koresponda al la verbo ”esti” kaj adjektivo.

- ĝi povas anstataŭi aliajn verbojn. Mi tamen malkonsilas onin uzi ĝin por tiaj celoj, ĉar el tia frazo tute ne reliefiĝas, ĉu oni deziras emfazi ekziston aŭ aspekton:

”Sur tablo estas vazo.” – ĉi-kaze ĝi anstataŭas unu el la verboj ”troviĝas”, ”ekzistas”, ”staras”, ktp.

”Sur tiu monto estas kabano.” – ĉi-kaze ĝi anstataŭas unu el la verboj: ”situas”, ”troviĝas”, ”ekzistas”, ”staras”, ktp.

5 comments

Laszlo Istvan TOTH said:

Vi pravas Lluís, vere indas malkonsili onin uzi la verbon "esti" por esprimi ekziston, situon, ktp. Klareco en perskriba sinesprimo havas multe pli gravan rolon, ol kiel iuj imagas tion. Parole oni povas helpi sin per kromaj komunikiloj (mangesto, mimiko, intonacio, ktp.), sed skribe tiuj iloj ne uzeblas.
18 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

/”Trajno estas rapida.” =/= ”Trajno rapidas.” /
Rapidi signifas *klopodi* veturi/alveni celloken pli frue, ol kutime.
Satelito "flugas" ege rapide ĉirkaŭ Tero, sed ne tial, ĉar ĝi volas orbiti pli rapide, sed tial, por ke ĝi ne falu Teren.
17 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Jes, hasti, markita en vortaro, kiel neologismo, estas sinonimo de rapidi.
Adjektivoj precizigas substantivon, pronomon, nomon:
"Gepardo estas rapida."
Adverboj priskribas verbojn:
"Gepardo kuras rapide."
Verboj indikas agon, staton.
Rapidi estas verbo deveninta el la adjektivo rapida, kaj indikas specialan agon: agi pli rapide, ol kutime:
"Gepardo rapidas." - do gepardo ne simple iras aŭ kuras aŭ kuregas, sed *rapidas*. Se ĝi kuregus, tiukaze ĝi eble alvenus pri rapide al viktimo, ol se ĝi nur rapidus dum irado.
17 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

La verboj: "estas", "troviĝas", "ekzistas" indikas ĝenerale situon, dume la verboj "staras", kuŝas", "kovras" donas plusajn detalojn:
"Vazo staras sur tablo."
"Libro kuŝas sur tablo."
Kaj nun mi starigas ruzan demandon:
Ĉu kubo staras au kuŝas sur tablo? :-)
17 years ago ( translate )

Laszlo Istvan TOTH said:

Certe, ĝi troviĝas sur tablo, sed ĉu kuŝante aŭ starante? :-)
Vazo povas kaj kuŝi, kaj stari sur tablo.
17 years ago ( translate )