Tiu ”bonhava” socio ne tiel komprenendas, ke per normala laboro eblas kontentige vivi, sed tiel, ke ekzistas nur eblo, ke per duobla kaj duona laboro oni povu gajni unu kaj duonan salajron. Tiu eblo gajni pli multe, ol per normala laboro, kaj tiu minaco perdi laborlokon instigas gejunulojn pli kaj pli multe labori, kaj ĉiun ceteran faktoron subordigi al laboregado.
Iu alia faktoro, kiu kondukas la ĝenerala socia maljuniĝiteco estas grava diferenco inter vivnivelo de paroj sen idoj (aǔ kun nur unu ido), kompare al paroj kun du aǔ pli multaj idoj. Ĉi-kaze oni ne devas pensi nur pri mono, sed pri konsekvencoj de prizorgado pri familio: anksio pri idoj, respondeco, nedormitaj noktoj, penadoj, timo perdi laborlokon pro foresto por prizorgi malsanan infanon, k.t.p.
Streso en laborejo mem kapablas forkonsumi grandan parton el energio de gejunuloj, kaj plue, laboreja malsekureco (timo perdi ĝin en ĉiu momento) kondukas plenrajte al ĝenerala evito fondi familion.
Ĉefa faktoro, kiu respondecas pri perdo de emo fondi familion estas ne tiom manko de mono, kiom manko de sekureco, de stabileco.
En Ĉiniaj urboj oni muntas kradon alsur fenestroj ĉe altaj loĝej-turdomoj ne por defendi loĝejon disde ŝtelistoj, sed por malhelpi senesperiĝintajn gejunulojn sinmortigi per elsalto el x-nivela etaĝo. Moderna sklaviĝo iĝis pli neeltenebla, ol iam ĉe enkoloniigitaj nigruloj sur kotonproduktejoj.
Privataj laborigantaj firmaoj estas interesitaj nur pri momenta profito, ĉar pri pensioj, pri sociaj sekurigoj ne ili devas prizorgi, sed ŝtato. Kiam temas pri ĝenerala maljuniĝiteco de socio, profitavidaj privataj firmaoj klopodas kaŝi verajn kialojn de ĝenerala maljuniĝiteco per mensogaj asertoj, ke gejunuloj rezignas je familio pro komforto. Dume malsaĝa publiko akceptas tiun mensogon, ĉar forgesas tion, ke en "malriĉaj" socioj, kie oni ne havas kion perdi, juna generacio ne mankas.
En fabrikoj, uzinoj pli kaj pli da varoj estas produktitaj per malpli kaj malpli da dungitoj, pro uzado de aǔtomataj maŝinoj (robotoj). Do, tendenco estas produkti pli kaj pli da varoj per malpli kaj malpli da dungitoj. Sed kio okazos pri maldungitoj? - ili iĝos senlaboruloj, kio ne estas problemo nur pri vivtenado, sed ankaǔ pri malkresko de potencialaj aĉetantoj de varoj fabrikitaj de robotoj. Do pli kaj pli da varoj plenigas bretojn de vendejoj, dume pli kaj pli kreskas nombro de homoj, kiuj ne kapablas aĉeti ilin. Sed tiukaze kiu aĉetos tiun grandegan kvanton de industriaj varoj fabrikitaj de robotoj? - senlaboruloj certe ne aĉetos ilin.
Baldaǔ pro globaligo, plimulto de landoj iĝos je sama nivelo, do ne eblos eksporti varojn al ceteraj landoj, ĉar ankaǔ tie aĉetantaro estos monmanka.
0 comments