Foje aperas kampanjoj por popularigi Esperanton, kaj ĉe la fino oni faras trompajn statistikojn. Nu, bone, reklamoj estas preskaŭ ĉiam mensogoj, tion ni scias, sed almenaŭ tiuj, kiuj faras reklamon estas konsciaj pri la trompa valoro de tiu rezulto. Sed ŝajnas, ke Esperantistoj eĉ kredas tion, kion ili reklamas.
Imagu la sekvan kampanjon:
Iuj Esperantistoj kreas interretan anglalingvan enketilon por kolekti opiniojn pri kiu lingvo iĝu estonte monda pontlingvo. La kreintoj de tiu enketilo rapide anoncas tra interreto kaj aliaj iloj tiujn, kiuj scipovas Esperante, kaj komenciĝas intensa voĉdonado. La enketilo montros sufiĉe rapide grandan plimulton favore al Esperanto, ĉar tiuj, kiuj preferus proponi ekz. siajn proprajn patrinlingvojn kiel eblan pontlingvon, ne scias pri la ekzisto tiu enketilo, do ne vizitas ĝin.
Iom simila trompado okazas eĉ nuntempe sur la portalo Vikipedio, kie helpe de aŭtomataj programoj eblas krei rapide milojn da artikol-titoloj.
Oni simile trompiĝas, kiam faras statistikon pri la vizitateco de Vikipedio.
Ekzemple, se mi bezonas ampleksan kaj fidindan informon pri io, mi ne vizitos la hungarlingvan Vikipedion, ĉar hungaroj estas entute nur ĉ. 15 milionoj (0.22%), dume anglalingvanoj estas ĉ. 1340 milionoj (20%). La ŝanco trovi pli multajn, pli detalajn, pli ampleksajn informojn estas nekompareble pli granda kaze de la angla lingvo, ol kaze de la hungara aŭ alia lingvo, kies parolantoj ne multas. Tion scias ĉiuj racie pensemaj homoj. Tial ne nur mi, sed verŝajne la plimulto de hungaroj preferas serĉi informojn sur la anglalingva paĝaro de Vikipedio. Do, lau la vizitateco de la hungarlingva Vikipedio ŝajnus, ke apenaŭ ekzistas hungaroj, dume laŭ la vizitateco de la anglalingva Vikipedio ŝajnus, ke la anglalingvanoj estas multe pli multaj, ol 20% – evidenta trompiĝo!
Kontraste al tio, Esperantistoj vizitas la Esperantlingvan Vikipedion ne nur pro bezono akiri informojn, sed ofte ankaŭ pro emociaj kialoj. Sekve, ĝia vizitateco povas sugesti eĉ pli grandan nombron de lingvouzantoj, ol. kiom parolas en realo ekz. la eŭskan lingvon.
Ekzistas ankaŭ multaj aliaj situacioj, kiam opinia publiko facile trompiĝas.
Se vi deziras ekhavi fidindajn informojn pri kiom amplekse oni uzas Esperanton, unue bv. fari esplorojn en via tuja proksimeco. Nombru tiujn, kiuj deklaras sin esti Esperantistoj, kaj kontrolu iliajn realaj lingvoscipovojn. Se vi ricevos depriman rezulton, ne kredu tion, ke aliloke la afero estas pli bona…
18 comments
Andy Անդրանիկ said:
Mi konscias ke esperantistoj tre ofte mensogas kaj eĉ ripetadas la oftajn mensogojn de aliuloj (mi estas inter ili). Mi tute ne kredas ke povas ekzisti 2 milionoj da parolantoj, eĉ ne 100 mil. Oni diras ke E. estas parolata en preskaŭ ĉiuj landoj (nur n la duono kaj en multaj landoj nur unu, du kaj eĉ tri -kiu estas krokodilo!-). Sed mi restas fidela, ĝisosta kaj radikala esperantisto. Ni devas labori por solvi tiun roblemon ke ne plendi kaj fari nenion! Lastatempe multaj kritikas sed reale ne kontribuas por la disvastigo de la lingvo kaj movado.
Laszlo Istvan TOTH replied to Andy Անդրանիկ:
---
Mi faros por vi rapidan kalkulon:
Usono = 300 milionoj homoj - oficiala lingvo: angla
Kanado = 32 milionoj homoj - oficialaj lingvoj: angla, franca
U.K. = 61 milionoj homoj - oficiala lingvo: angla
Australio = 21 milionoj homoj - oficiala lingvo: angla
Barato (Indio - inta kolonio de U.K.) = ĉ. 1000 milionoj homoj - oficialaj lingvoj: hinda, angla - en Barato vi ne havos problemon interkompreniĝi pere de la angla!
Nun bv. kalkuli, kiom da homoj scipovas angle!
Novan Zelandon kaj aliajn intajn koloniojn de U.K. mi eĉ ne konsideris. Kaj mi same ne konsideris tiujn, kiuj memtrude lernis kaj lernas la anglan dise en nia mondo.
La angla lingvo ne estas "vaste parolata" en Eŭropo, sed vaste komprenita. Multe pli vaste, ol ekz. Esperanto ofte eĉ inter Esperantistoj mem!
Estas klare, ke en Eŭropo 45 milionoj homoj parolas la hispanan, sed ili vivas ĉefe en Hispanio.
En Usono simile multaj homoj parolas la hispanan, sed ili parolas ankaŭ la anglan.
Oni ne havas multan ŝancon interkompreniĝi hispane ekz. en Italio, krom se renkontas sin du hispanoj. Kompreneble tio despli validas por ceteraj eĉ malpli nombraj etnoj.
Cetere mi preferus la hispanan aŭ la italan al la angla lingvo, ĉar mi eĉ nun multe komprenas el skribitaj frazoj. La italan lingvon mi multe komprenas eĉ en parolata formo.
Laszlo Istvan TOTH said:
---
Ĝi estas bonsonanta slogeno! – kiomfoje mi jam audis ĝin! - ĉiuj komunistaj slogenoj sonadis jene. :-)
Bedaurinde la verbo ”devas” solvas nenion.
Mi vidas ankaŭ kontraŭdiron en tiu aserto: se oni ne plendas, tio signifas, ke ĉio estas en ordo, nenia dispozicio bezonatas.
La unua paŝo estas ĉiam identigi/rekoni la problemojn (analizi kritike la situacion), la dua estas difini la ĝustan solv-metodon, kaj la tria estas apliki la prilaboritan solv-metodon.
/” Lastatempe multaj kritikas sed reale ne kontribuas por la disvastigo de la lingvo kaj movado.”/
---
Jes, ankaŭ mi kritikas la nunan situacion, sed kiam mi proponas solvon, la koncernuloj tuj limigas sin disde tio argumentante, ke ĉio estas bona tiel kiel nun estas, kaj necesas fari nenian intervenon. Pli koncize: la ”fidelaj”, ”radikalaj” kaj ”ĝisoste Esperantistoj” rifuzas ajnan intervenon por solvi la problemojn. Ili pravas, ke estas pli komforte fari reklamon, ol ellerni kaj uzi la planlingvon, sed tio ridindigas la movadon. Ili kutimas fanfaroni per *kelkaj* bonaj planlingvo-scipovantoj, dume profunde silentas pri tio, ke la plimulto ne scipovas la planlingvon. La afero ne estas nova: jam en 1911 Kazimierz Bein rekonis tiun staton de aferoj.
Mi vane atentigas Esperantistojn, ke ne eblas disvastigi la planlingvon, se publiko ne povas sperti planlingvo-uzadon inter la plimulto de Esperantistoj. Krokodilado konvinkas ilin pri la neeblo alproprigi la planlingvon fare de tiuj, kiuj ne estas lingvoinstruistoj, kiuj ne scipovas ankaŭ aliajn fremdajn lingvojn, aŭ ne estas obsedatoj pri lingvoj.
Mi vane postulis sur la hungara E-o dissend-listo, ke la membroj praktiku la planlingvon, ĉar la plimulto forpelis min, neemante uzi Esperanton.
Iu lingvoinstruisto pri Esperanto eĉ agnoskis, ke li pli preferas esprimi sin per la hungara lingvo, ol per Esperanto. Ĉu eblas tio sur E-a listo? Mi ne estas lingvoinstru_isto, sed por mi ne estas problemo klarigi ion ajn Esperante. Ĉu fakultato de filologio malhelpas onin sinesprimi?
Kara Andy, jen la unua farendaĵo: la plimulto de Esperantistoj scipovu bone Esperante! Se Esperanto estas multe pli facila lingvo, ol ĉiuj ceteraj lingvoj, tio signifas, ke estas reale postuli almenaŭ de Esperantistoj scipovi la planlingvon. Neniu havas pli fortan motivacion ellerni Esperanton, ol Esperantistoj mem.
Ĝis kiam la plimulto de Esperantistoj ne scipovas Esperante, neniu Esperantisto havas moralan bazon proponi Esperanton por EU.
Tia planlingvo ne estas taŭga por EU, kian ĉefe nur lingvistoj, lingvoinstruistoj, kaj kelkaj esceptuloj povas normale uzi.
Andy Անդրանիկ replied to Laszlo Istvan TOTH:
Por disvastigi esperanton mi pensas ke oni devas unue informi por forigi la antaŭjuĝojn kaj samtempe instrui la lingvon por tiuj kiuj vidas en ĝi iu ajn graveco aŭ lernindeco pro praktikaj celoj aŭ io ajn.
Laszlo Istvan TOTH said:
---
Komence ankaŭ mi kredis tion, ke Esperanto tial ne disvastiĝas sufiĉe, ĉar publiko ne scias pri ĝia ekzisto.
Anstataŭ ripeti tiujn faktoj, kiujn mi jam prezentis en iu antaŭa blogo: ["Laŭ iuj, Esperanto regresas en disvastiĝo pro manko de diskonigo (reklamo)"], mi donos nur la ligilon por legi ĝin, kaj poste daŭrigi la diskuton pri ĉi tiu temo:
www.ipernity.com/blog/35820/93799
Indas legi ankaŭ la komentojn.
Roland Platteau said:
jes ofte oni spertas tion.
Sed tio montras des pli, ke la ĝusta maniero antaŭenigi esperanton NE estas tamburado kaj tamburado (aŭ muŝfikaj disputoj pri ortografio aŭ pri "bildo" rilate la publiko, simboloj ktp !), sed PRAKTIKA UZO ĜIN.
Kiel ekzemple (sed ests unu unu maniero inter aliaj) en Ipernity.
Andy Անդրանիկ replied to Roland Platteau:
Laszlo Istvan TOTH said:
Laszlo Istvan TOTH said:
Sinesprimi fuŝe, senpretende, erare, miskomprene, eblas ankaŭ pere de la angla (kiel fremda lingvo).
Por ekhavi realan bildon pri la procento de tiuj, kiuj povas uzi la planlingvon *ne fuŝe* (ĉar fuŝe eblas uzi ankaŭ la anglan!), sufiĉas kontroli *nur* la tujproksimajn Esperantistojn. Ĉiu kontrolu sian ĉirkaŭaĵon, kaj poste ni ekhavos ĝeneralan bildon pri la situacio.
Cetere mi jam faris tian kontrolon, kaj petis ankaŭ alilandanojn por fari la saman kontrolon, do mi persone jam havas rezultojn el multaj landoj.
Faru ankaŭ vi la saman enketon, kaj poste ni povos kompari la rezultojn. Ene de via E-a rondo donu surlokan skriban taskon (traduki iun patrinlingvan, dudekvortan frazon al E-o).
Se oni scipovas Esperante simil-fuŝe, kiel angle, tiukaze estas sensence altrudi Esperanton al oni!
La nivelo de lingvoscipovo dependas rekte de lingvouza intenseco.
Mi ne hazarde instigas ĉiujn uzi Esperanton almenaŭ sur dissendo-listoj, ĉar aliloke oni apenaŭ havas eblon praktiki ĝin.
La sporadaj renkontiĝoj ne helpas firmigi la lingvoscipovon. Lingvon eblas gardi nur per ĉiutaga aŭ preskaŭ ĉiutaga uzo. Se oni jam atingis la postuleblan nivelon, legado de beletro povas efike helpi por gardi la lingvon.
Laszlo Istvan TOTH said:
Mi ne pro tio kritikas Esperantistojn, ĉar ilia plimulto ne kapablas normale uzi la planlingvon, sed pro tio, ĉar dume ilia plimulto ne sukcesis ellerni normale la planlingvon, tamen fanfaronas pri Esperanto, kaj senĉese plendas kaj akuzas la ne-Esperantistaron pro rifuzo akcepti Esperanton.
Ili proponas por nia mondo tiun Esperanton, kiun ili mem ne sukcesas normale ellerni!
Via lingvoscipovo estas tre bona, ĝi atingis tiun laŭ mi rajte postuleblan nivelon. Sed vi ne povas per via bona lingvoscipovo frakasi tiun depriman bildon, kiun prezentas la plimulto de Esperantistoj pri la ĝenerala ellernebleco de E-o.
Aŭ, ĉu vi opinias tiel, ke tiuj homoj, kiuj ligiĝas ankaŭ emocie al Esperanto, povas malpli facile ellerni la planlingvon, ol tiuj, kiuj ne ligiĝas al ĝi emocie? - tio sajnus paradoksa afero...
Mi opinias necese mencii tion, ke tiuj problemoj, kiuj malhelpas la plimulton ellerni normale Esperanton ne rilatas nur al la planlingvo mem, sed ankaŭ al ĝia difiniteco.
Sendube, uzi la saman finiĝon por pli, ol ses roloj, uzi la saman prepozicion por pluraj roloj (kiel en etnaj lingvoj!), la kaoso pri la uzo de E vortoj, la neregula traktado de la signifoj de verboj rilate al transitiveco multege malhelpas lingvolernadon.
Sed samgrade malfaciligas lingvolernadon la preskaŭ tuta manko de raciaj klarigoj, la manko de rekomendo pri vortordo, la akcepto pluuzi evidentajn erarojn, maloportunaĵojn (uzi neĝustajn, neoportunajn vortojn), salamandraĵojn el Fundamento.
La problemoj pri gramatikaĵoj, kune kun la kaoso pri lingva difiniteco kondukas al ĝenerala malcerteco, kaj fuŝa lingvouzo. Tial sperteblas, ke nur lingvaj obsedatoj (kiuj pluse scipovas plurajn lingvojn) kapablas normale ellerni Esperanton. La afero estas do kompleksa, la solvo preskaŭ neebla pro certaj restriktoj.
Andy Անդրանիկ replied to :
Laszlo Istvan TOTH replied to :
Sed en realo, longdaŭre ĉiuj enmigrintoj en ĉiuj ŝtatoj ellernas la koncernan oficialan lingvon.
Laszlo Istvan TOTH said:
Ankaŭ la ĉina, japana, araba, turka, hungara, ktp. lingvoj estas taŭgaj por komuniki.
Ĉi tiu blog-temo ne celas pruvi tion, ke Esperanto eventuale ne taŭgas por komuniki.
Sed Esperanto per ĝia Fundamento, kiu samtempe estas senŝanĝa kaj gravege mankhava, ankaŭ erara, ne povas plenumi sian originalan mision: t.e. faciligi lingvan interkompreniĝon por *ĉiuj*, do ne nur por kleruloj, intelektuloj, sed ankaŭ por lingve malpli kleraj homoj.
La sola trajto de Esperanto, kiu funkcias bonege estas ĝia kapablo estigi mediojn ene de kiu la membroj povas ĝui kaj disvolvi siajn entuziasmojn.
Esperanto kiel planlingvo estas evidente neŭtrala lingvo, sed tiu neŭtraleco en si mem pruviĝis esti tute nesufiĉa por allogi amasojn de homoj. Ĝi eĉ gardi (kapti) ne povas tiujn, kiuj jam "gustumis" ĝin (pro nemovadaj celoj).
Kontraste al naŭtraleco, vera lingva facileco ja povus allogi amasojn. Por tio E-o devus esti sena de forigeblaj, superfluaj "obstakloj". Pri tiuj obstakloj mi jam skribis en miaj antaŭaj komentoj.
Se oni ne forigos tiujn obstaklojn, Esperanto restos ĉefe nur movada medio de precipe maljunaj entuziasmuloj, sed ne lingva medio por la plimulto de interkompreniĝi dezirantoj.
La plimulto de tiuj, kiuj sukcesas normale regi Esperanton estas kleruloj, poliglotoj, kiuj povas interkompreniĝi *ne nur* per Esperanto. Ili ne vere bezonas Esperanton (krom emociaj kialoj).
Por la plimulto, por kiuj estas neeble ellerni normale fremdan etnan lingvon, ankaŭ Esperanton estas neeble normale ellerni pro tiuj "obstakloj".
Laszlo Istvan TOTH said:
----
Tio povas validi por agadsferoj, en kiuj oni devas disvolvi nenian laboron, fortostreĉon. Sed ellerni lingvon ja bezonas grandegan laboron, fortostreĉon.
Kaze de Esperanto, varbado povas esti konsiderata kiel sukcesa, ne tiukaze, se venas al klubo "amasoj" de homoj, sed tiam, kiam tiu amaso ankaŭ ellernas la planlingvon!
Pri ceteraj aferoj mi jam skribis en la malsupra blogo:
www.ipernity.com/blog/35820/93799#commentlist
Laszlo Istvan TOTH said:
Krome, vi tute preteratentis miajn gravajn, pruveblajn, konkretajn prezentitajn faktojn.
Ĝis kiam vi ne sukcesos klarigi al ĉiuj legantoj la kialon pro kiu Esperantistoj ne parolas siajn planlingvon, ne indas fari tiajn emociajn asertojn.
Cetere vi certe estas multe pli saĝa, ol mi.
Estus bone, se vi iom informiĝus pri la proporcioj laŭ kiuj usonanoj uzas diversajn lingvojn.
En usono (305 miliono homoj) la angla estas uzata hejme je ĉ. 81,5%, la hispana je ĉ. 9,5%, kaj la indiĝenaj kaj minoritataj lingvoj je ĉ. 8%.
La nacia lingvo de Usono estas *la angla*, kara Rafael! - tion vi devintus scii, kiel bona reganto de la angla.
En Usono enmigrintoj povas ricevi civitanecon post kelkaj jaroj de loĝado, kaj post sukcesa ekzameno *en angla lingvo*, kiu enhavas ankaŭ teston pri la *angla lingvo*, kara Rafael!
Tiu leĝo tuŝas egale ĉiujn, sendepende de tio, ĉu oni setliĝas alen membroŝtato kiu proklamis la hispanan kiel oficialan lingvon, aŭ setliĝas alen membroŝtato, kie la angla estas la ĝenerale uzata lingvo.
En praktiko *la angla* estas la ĉefa lingvo en Usono, sendepende de tio, kiel vi interpretas la vorton "oficiala".
En Usono ĉiuj leĝoj, dekretoj, normoj, ktp. kiuj tuŝas ĉiujn federalajn ŝtatojn aperas en *angla lingvo*. La plej multaj kaj gravaj universitatoj instruas *angle*, kara Rafael.
Ĉiuj oficialaj vojindikiloj, afiŝoj, anoncoj aperas *angle*, eĉ se en kelkaj ŝtatoj tiuj tekstoj foje aperas *ankaŭ* (do pluse) hispane aŭ alilingve. En soldatservado oni parolas *angle*, polico komunikas inter ŝtatoj dise en Usono *angle*, kara Rafael.
En Usono kel federala ŝtato, ĉiu membroŝtato disponas pri rajto decidi pri sia(j) lingvo aŭ lingvoj. Sed tio ne ŝanĝas la ĝeneralan situacion.
Inter membroŝtatoj la sola pontlingvo restas daŭre *la angla*.
El 305 miliono civitanoj 216.4 miliono parolas hejme angle, 32.5 hispane, la resto alilingve. Sed *ĉiuj* civitanoj devas scipovi angle. Tio signifas, ke eĉ se kaŝite, sed la angla lingvo estas en realo la nedeklarita sed praktike tamen oficiala lingvo de Usono.
Vi skribis:
/"Ekzemple, vi diras ke salamandrado okazas en esperanto pro vera naturo de ghi."/
---
Mi ne komprenis tiun supran vian frazon, do mi petas vin rekompili ĝin pli racie, ĉar alie mi ne povos reagi al ĝi prisence.
Laŭ la reagoj, ĝis nun ĉiuj legantoj krom vi komprenis pri kio temas se paroli pri salamandrado. Mi miras, ke vi ne komprenis tion.
Se mi povas eviti *salamandri*, tio signifas, ke salamandrado ja estas erara lingvaĵo, kiun eblas kaj necesas korekti.
Fartu bone kaj ĝuu sanon!