Se iu min demandos, kiel mi fartas,
Mi ĝentile respondos: “Bone, mi dankas”.
Ke mi havas l‘artriton, tio ne tutas,
Astmo, la kor’ min tedas kaj elspiro kurtas,
La puls’ febla, de kolesterol' la sango plenas.
Tamen mi bonfartas, kvankam l’aĝo premas!
Nun sen bastono mi paŝi ne povas,
Eĉ, se vojon plej facilan mi eltrovas.
Dumnokte, insomnio min turmentas,
Sed venas maten’ kaj mi pri viv’ kontentas.
Mi havas kapturnojn, min memor’ trompemas,
Tamen mi bonfartas, kvankam l’ aĝo premas!
El ĉi mia versaĵet’ jena senco venas:
Kiam maljunec’ kaj malfort’ alvenas,
Pli bonas paciĝi kun enosta knaro,
Kaj ne rakonti pri sia malsanaro.
Akceptu la sorton, kunpremante dentojn,
Pri via feblec’ kun ĉiuj silentu.
Onidire, maljunec’ estas l’aĝ’ de oro,
Tion mi pripensas antaŭ la ekdormo.
”Oreloj” en skatolo, kaj“dentoj” en glaso,
“Okuloj” kuŝas sur brodita kanvaso.
Kaj min, duondorman la penso turmentas:
Ĉu jam ĉiuj pecoj, kiujn mi demetas?
En mia junec’ – mi diras sen troigi,
Tutfacilis kuri, kaŭri, ekvilibri.
En mezaĝo tiom de la forto restis,
Ke dancante, tutan nokton mi trafestis.
Nun, en la maljunec’ ŝanĝiĝis la sorto,
Promene al butik’ kaj reen sen forto.
Jen bona konsil’ por oldul’-kolektivo:
Kunpremu la dentojn kaj ridu pri vivo.
Vekiĝe, matene la “pecojn” kunmetu
Kaj mortanoncojn tralegu en gazeto.
Do, se viaj nomoj tie ne enestas,
Signifas, ke bonfartaj kaj sanaj vi estas!!!
Esperantigis Helena
5 comments
Helena Tylipska said:
Grizalupo said:
Helena Tylipska replied to Grizalupo:
Helena Tylipska said:
Helena Tylipska said:
Mi kontentas, ke plaĉas al vi, karaj Amikinoj! :-))