Normal 0 14
LA AFABLECO DE LA NEVIDANTOJ - de Wisława Szymborska
( el “Dwukropek” – Wydawnictwo a5 Kraków
La poeto legas versojn al la nevidantoj.
Li ne supozis, ke estos malfacile .
Tremas la voĉ’
Tremas la manoj.
Li sentas , ke ĉiu frazo
elmetitas je provo de l’ obskuro.
Ĝi devas aranĝi sin mem
sen koloroj kaj lumoj.
Danĝera aventuro
por steloj en liaj versoj,
por l’ aŭroro, la ĉielarko, la nuboj, la luno,
por la fiŝo tiel arĝenta sub akvo
kaj la nizo silenta alte en ĉielo.
Li legas – tro tardas por ne legi-
pri knabo en flava vent-jako sur verda herbejo,
pri ruĝaj tegmentoj dissemitaj en la valo,
moveblaj numeroj sur ĉemizoj de l’ ludantoj,
kaj nuda nekonatino en la pordo nefermita.
Li volus prisilenti, sed ne eblas,
ĉiujn sanktulojn sur preĝeja volbo,
ĉi adiaŭan geston el vagon-fenestro,
ĉi vitron de mikroskopo kaj ringo-radion,
L' ekranojn, la spegulojn, la vizaĝojn en albumo.
Sed grandas l’ afableco de la nevidantoj,
ilia komprenemo kaj grandanimeco.
Ili aŭskultas, ridetas kaj aplaŭdas.
Iu el ili eĉ alproksimiĝas
kun la libro aperta inverse
petante aŭtografon, kiun ne vidos .
Trad. Helena
Mi dediĉas ĝin al nevidantaj amikoj Esperantistoj el Ipernity
Versio originala: UPRZEJMOŚĆ NIEWIDOMYCH
Poeta czyta wiersze niewidomym. / Nie przewidywał, że to takie trudne. / Drży mu głos. / Drżą mu ręce.
Czuje, że każde zdanie / wystawione jest tutaj na próbę ciemności. / Będzie musiało radzić sobie samo, / bez świateł i kolorów.
Nibezpieczna przygoda / dla gwiazd w jego wierszach, / zorzy, tęczy, obłoków, neonów, księżyca, / dla ryby do tej pory tak srebrnej pod wodą / i jastrzębia tak cicho, wysoko na niebie.
Czyta - bo już za późno nie czytać - / o chłopcu w kórtce żółtej na łące zielonej, / o dających się zliczyć czerwonch dachach w dolinie, / o ruchliwych numerach na koszulkach graczy / i nagiej nieznajomej w uchylonych drzwiach.
Chciałby przemilczeć, choć to niemożliwe - / tych wszystkich świętych na stropie katedry, / ten pożegnalny gest z okna wagonu, / to szkiełko mikroskopu i promyk w pierścieniu / i ekrany i lustra i album z twarzami.
Ale wielka jest uprzejmość niewidomych, / wielka wyrozumiałość i wspaniałomyślność. / Słuchają, uśmiechają się i klaszczą. /
Ktoś z nich navet podchodzi / z książką otwartą na opak / prosząc o niewidzialny dla siebie autograf.
3 comments
Helena Tylipska said:
Sinjorino Eleonora Wysocka kaj mi partoprenis saman kurson de Esperanto en 1957, Mia memoro pri ŝi estas kortuŝa. Kiam ni (kursanoj) iomete konatiĝis, Eleonora diris: " Ĉu vi permesos, ke mi rigardu vin" ? Je nia jesa respondo, ŝi komencis delikate tuŝi ĉiun el ni, la kapon, la longecon de haroj, la vizaĝon, la kolon, ŝultrojn kaj la manojn, pronuncante niajn nomojn. Ili estis signoj de nia interamikiĝo. Ni estis junaj, ŝi povis esti nia patrino,sed kreiĝis granda amikeco,kiun mi ankoraŭ memoras. Instruisto de nia kurso estis Sinjoro Stanislaw Walicki. Estis belaj jaroj, bedaurinde multaj el ili ne plu estas , ankaŭ miaj samaĝuloj. Nun mi rimarkis , ke en Ipernity/n aliĝis multaj Esperantistoj nevidantaj: mi ekkonis Ellen, Emi, Angel, Olena, Shawn, Nikolaj kaj aliajn, ili pardonu min se mi ne memoras ĉiujn nomojn. Mi trovis ĉi poemeton kaj mi ekdeziris traduki ĝin por ĉiuj ili.
Helena Tylipska said:
Éva Juhász said: