Loading
Peco el mi / Pedaço de mim - Chico Buarque / Versio de Vitor Mendes


Ho vi peco el mi
Ho vi pec' disigita el mi
Portu el mi for'
Ĉi rigardon ĉar ĝi doloras
Pli ol kiam memoro foras
pli ol viv' en la mallum', en plor'

Ho vi peco el mi
Ho vi pec' ekzilita el mi
Portu l' markojn nun
Ĉar sopir' memorigas barkon
Kiu ire desegnas arkon
Sen reven' al la kaj', sen lun'

Ho vi peco el mi
Ho, vi pec' fortirita el mi
Foru via bril'
Ĉar sopir' estas malakuŝo
Estas zorgi kun kora tuŝo
La ĉambron de l' morta fil'

Ho, vi peco el mi
Ho vi pec' amputita el mi
Fora estu vi
Ĉar doloras tro la sopiro,
Kvazaŭ estus harpuna tiro
Al perdita ĉi part' el mi


Ho vi peco el mi
Adorata vi peco el mi
El mi portu ĝin,
L' okulparon, ĉar la sufero
Estas tia sopira ero
La mortaĵo de l' am'
Sen fin'.

1 comment

Vitoresperanto said:

Mi dankas al Túlio Flores kiu bonvoleme faris gravan korekton al tiu ĉi versio.
9 years ago ( translate )