Ne scias mi pri la motiv'
ke vi de mi estiĝis for'
kaj kun malĝojo restis mi
kaj adiaŭo eblis ne.
Vi markis min en mia vivo
de viv', ĝis mort' en mia kor'
kaj venas tim' je estontec'
kaj la soleco estas ĉe la pord'.
kaj mi, mi tiom amis, amis vin,
mi tiom amis, amis vin.
Mi kuras, fuĝas de ĉi ombro,
en sonĝo venas l' estintec',
kaj en la ĉambro sur la mur'
vidiĝas via foto nur.
Ĝin mi ne vidu pro memor',
mi translokiĝu al tre for'
al ie ajn kie ne estu
tiu pensad' rea pri vi
Kaj mi,
mi tiom amis, amis vin
mi tiom amis, amis vin
mi tiom amis, amis vin.
Mi kuras, fuĝas de ĉi ombro,
en sonĝo venas l' estintec',
kaj en la ĉambro sur la mur'
vidiĝas via foto nur.
Ĝin mi ne vidu pro memor',
mi translokiĝu al tre for'
al ie ajn kie ne estu
tiu pensad' rea pri vi
Kaj mi,
mi tiom amis, amis vin
mi tiom amis, amis vin
0 comments