Rondiro (Ronda) - kantas Maria Bethânea - Muziko de Walther Guimarães - Versio de Vitor Mendes
Nokte
Rondiras mi urbon
Por serĉo al vi
Ne trovas mi
Serĉante en ĉiuj drinkejoj
Ĉe pluraj rigardoj
Vi foras je mi
Hejmen mi iras malĝoje
Seniluziiĝis refoje
La rev’ ĝojon portas al mi
Vin mi trovas en ĝi.
Ha se la bono
De iu patrono
Konsole min dirus
Rezignu ĉar vanas ĉi serĉo
Ja ne mi rezignus.
Kaj do, ĉi serĉa klopod’
Alvenos al fin’
Mi ja trovos vin
Drinkanta, kun belaj virinoj
Ludanta ĵetkubojn
En ludo-salon’
Kaj pro la serĉa malsan’
Aperos drinkej’ sur la ekran’
Kaj sceno kun sang’ ĉe la strato
De l’ Sankta Johan
0 comments