Mi kaj la venteto - Johnny Alf - versio de Vitor Mendes. Ludas Ana Sampaio kaj André Mendes
Ha! Se la junec’ de ĉi venteto milda
Restus ĉe mi nur iomete plu
Eble forgesus la doloron mi
pro la solec’
por esti revo
Kaj se eble iu do al mi alvenus
Serĉante ian dezirecan revon
Feliĉo do tiam estus por ni
Kaj poste vespero portus ĝi la lunon
Se l’ am alvenus ne rezistus mi
Kaj frumateno dorlotus al ni, al nia pac’
Vi, restu ĉe mi
Venteto milda ĉar
Eble al mi venos neatendaĵ’
Kaj portos iun por auskulti vin
Kaj tiu do restos ĉe mi
Restos ĉe mi,
0 comments