Estante tie ĉi
mi vivas ĉi belan momenton
Kaj mi rigardas vin
kaj emocioj portas senton
Ja multas emocioj
plurmomentojn ne forgesas mi
detalojn, historiojn
naskitajn de ni tie ĉi
Amikojn gajnis mi
Kaj pro saŭdado kor' doloris
kaj foje estis vi
vidanta ke mi rideploris
Mi scias pri l' am'
kion venas de ĝi
sufer' venis min
sed mi amis ja pli
ĉu mi ridis ĉu mi ploris
nur gravas ke la emocioj ja floris.
ĉu mi ridis ĉu mi ploris
nur gravas ke la emoci' al mi floris
sed jen mi tie ĉi
momenton belan mi ĝuante
kaj fronte mi al vi
la emociojn resentante
kun ĉio de l' amo
venanta al mi
kun fido portanta
l' optimismo de Di'
ĉu mi ridis ĉu mi ploris
nur gravas ke la emocioj ja floris
ĉu mi ridis ĉu mi ploris
nur gravas ke la emoci' al mi floris
0 comments