EN MALLIBEREJO
E. Ĉirikov.
La homoj kiel la noktaj papilioj flugas al la fajro, kuris de ĉiuj flankoj al la krude farita manekeno de la libereco kaj... faladis en malliberejojn.*)
En tiu mirinda tempo la malliberejoj similis menaĝeriojn, kien oni kolektas iujn specojn de bestoj de ĉiuj partoj de la mondo, kaj tial inter la malgajaj muroj de ĉi tiuj ŝtonaj sakoj la belo kaj la noblo de la homa vivo intermiksiĝis tiam kun mizero kaj malnoblo, la tragedio kun la komedio.
Kun la inspiritaj batalantoj kaj apostoloj de la nova vivo en la malliberejojn trafis homoj malgrandaj, kun agloj – kortaj anseroj kaj kokinoj, kiuj ekprovis imiti la aglan flugon... La malliberejoj similis miniaturajn urbojn: tie vivis homoj de ĉiuj klasoj, rangoj kaj profesioj, viroj, virinoj, infanoj...
En ĉi tiu rilato la malliberejo de N. havis specialan feliĉon: krom la ordinaraj loĝantoj - “ĉiamuloj”: laboristoj, studentoj kaj konspirantoj, tie estis: advokato, du akuŝistinoj, soldato, pastro, kvar dentistoj, gimnaziano, du telefonaj oficistinoj, frizisto, inĝeniero, kelke da poŝtaj oficistoj, redaktoro de la gazeto, doktoro de la medicino kaj doktoro de la filozofio...El la maloftaj ekzempleroj: eks-generalo kaj suĉinfano...
Por ne malbonigi la reputacion de la du lastaj kaj ne perdi, leganto, vian konfidon, mi rapidas doni klarigojn: la eksigita ŝtata konsilisto estis trapasanta la urbon, kie lin surprizis la fervoja striko, kaj li fore enuis: foje, promenante sur la stratoj por pasigi la tempon, li renkontis stratan procesion kun ruĝa sandardo kaj sekvis ĝin, tute senpripense kantante france la rusan marseliezon. En la sama nokto oni faris revizion en la meblitaj ĉambroj “Palmira“, kie sin lokis la ŝtata konsilisto, atendante la finon de la striko. Oni arestis kelke da homoj kaj transportis ilin en la malliberejon; inter la arestitoj estis ankaŭ la ŝtata konsilisto... Kio koncernas la suĉinfanon, ĝi tiam nur suĉis la bruston de politika krimulino kaj tial sekvis la sorton de la patrino...
La agloj restis en kvar rondaj turoj, kiu sin levis al la ĉielo ĉe la kvar anguloj de la mallibereja kastelo, la krimuloj de la meza kaj malgranda kalibro – en apartaj ĉeloj de la supra etaĝo... La malliberejo estis granda, kaj en la ordinara tempo tie ĉiam estis sufiĉe da vakantaj lokoj, sed nun estis iom malvaste, ĉar ĉiunokte brue malfermiĝis la forĝita pordo, kaj piedfrapado, akompanata de la grinco de l' ŝlosiloj kaj rigliloj, anoncis al la tuta kastelo pri la veno de nova aro da politikaj krimuloj.
La ĉefo de la malliberejo, bonkora maljunulo kun severaj trajtoj de militista vizaĝo, plende diris al iu telefone;
- Absolute mankas loko!...
Sed poste li respektplene sin klinis antaŭ la telefono, humile diris: “Mi obeas!” kaj iris prepari la lokojn, kiuj estos necesaj la plej proksiman nokton.
* Unuflanke, oni postulas, ke mi izolu, kaj aliflanke...ĉiuj apartaj ĉeloj estas okupitaj...Metu ilin, oni ne scias kien... en la propran dormoĉambron, se vi volas!...Bela afero! - murmuris la ĉefo.
Kiel afabla kaj zorgema mastro de hotelo, la ĉefo klopodis, kuris, dismetis kaj aranĝis siajn loĝantojn... Kaj la loĝantoj, kiuj plejparte unufoje koniĝis kun la mallibereja vivo, estis nervaj, kapricaj kaj naivaj. Ili superŝutis la ĉefon per plendoj kaj postuloj; unu ne povis dormi ĉe la
lumo, alia petis, ke oni apartigu la urunujon per ŝirmilo, tria postulis, ke oni permesu al li ludi violonon.
* Kion vi pensas? Ĉu tio estas hotelo! Vi estas, sinjoroj, en malliberejo, ne forgesu tion!...
La malliberejo jam estis plenplena, kaj la alfluo de novaj krimuloj ne ĉesis.
* Mi estas devigata meti po du! - diris la ĉefo al la telefono.
* Metu po du! La diablo ilin prenu! - respondis kolera voĉo.
La ĉefo iris en la ĉelon de malliberulo kaj diris ĝentile:
* Vi estas sola?
* Eble vi demandos, ĉu mi estas hejme!...Strangaj vortoj!...
* Se mi eraras, vi estas doktoro?
* Kuracisto.
* Bone, tre bone! - ĝoje ekkriis la ĉefo kaj definitive kolerigis per tio la senkunulan malliberulon.
* Kio estas tre bona? Kial vi tiel ekĝojis?
* Permesu, ne koleru!... Ne mi ja malliberigis vin... - ĝentile penis lin trankviligi la ĉefo. - Mi havas por vi kunulon, ankaŭ kuraciston, kvankam mi devas diri, ke li estas dentisto... Jen kial mi diris “ tre bone ', kaj ne kun iu speciala intenco... Ĉu vi havas nenion kontraŭ dentisto... Se vi ne volas, estas multaj aliaj dezirantoj... Multaj ne amas la izolecon...
* La eksterordinara konsisto de la politika krimularo tute konfuzis la maljunan ŝtatan serviston. Nur la studentojn, laboristojn kaj konspirantojn li rigardis, kiel verajn krimulojn kaj sciis tre bone konduti kun ili: seke, korekte kaj estre.
* Tia estas la ordo ĉe mi, - konvinke komunikis li al tiaj arestitoj, lokante ilin en la ĉeloj, kaj kategorie anoncis al ili ĉiujn regulojn de la vivo, kio estas permesita kaj kio malermesita. Sed nun la ĉelojn okupis respektindaj homoj, konataj en la urbo, maljunaj patroj de infanoj, homoj kun alta rango, kun influaj rilatoj... Kiel konduti kun ili? Pastro, ekzemple kun kruco sur la brusto?... Aŭ generalo? Advokato, edzo de filino de iama vicguberniestro... Tiu vicguberniestro eble jam estas ie guberniestro!
* La maljunulo tute ne povis trovi la konvenan tonon en la rilato kun la krimuloj: unu li nomis “ sinjoro”, alian “estimata sinjoro”, trian – per la antaŭnomo de li kaj de lia patro, al kelkaj li premis la manon.
* Imagu mian malagrablan situacion, - plendis la ĉefo al la edzino.
* Kio?
* Jes, hodiaŭ... Nokte alveturigis politikan krimulon... “Akceptu la arestiton! “ Mi rigardis – Ivan Vasiljiĉ! Mi subskribas, miaj manoj tremas... Mi estas ĝenata, kaj Ivan Vasiljiĉ ankaŭ ne scias, kion diri... Sub la planko mi dezirus malaperi!...
Precipe malfacila estis la situacio kun la generalo kaj pastro.
* En la kvara numero mi havas efektivan ŝtatan konsiliston! - fiere diris la ĉefo al la edzino.
* Eble ne vera?...
* Oni ja tuj konstatas: la staturo, la parolmaniero... Kvankam eksigita, tamen... en ĉiu okazo, generalo!..
* Plej stranga afero! Oni komencas maliberigi eĉ generalojn!..
* La generalon la ĉefo penis eviti: Li sentis sin konfuzita antaŭ li kaj kulpa pri io.Tamen la ĉelo N – o 5 tiris lin al si, kaj li ne povis ĝin sen rigardi la generalon tra la fenestreto
en la pordo...Kaj kiam li rigardis tiel la generalon, malĝoja fariĝis lia animo kaj li pensis: “vanto de l' vantoj”... Foje la generalo postulis al si la ĉefon. La ĉefo sendis sian helpanton.
* Mi ne deziras helpantojn! Mi volas vidi la ĉefon mem! - insistis la generalo.
* La maljunulo devis mem iri. Li ordigis la portupeon, tordis la lipharojn kaj iris.
* Mi nepre bezonas ricevi la pension...por tri monatoj... - severe deklaris la generalo.
* Vi devos skribi rajtigon...
* Al kiu? Eble al vi... Hm!...Pli bone estus, se vi zorgus pri ĉi tiu domo: malsekeco, cimoj, abomenaĵo!...
* La ĉefo mallevis la kapon kaj levis la ŝultrojn, kiel kulpulo.
* Mi raportis kelke da fojoj al la komitato de la malliberejoj. Eble via ekscelenco deziras transiri en alian numeron? Sed tiam vi devos... loĝi duope...
* Kun kiu?
* La ĉefo komencis duonvoĉe interparoli kun la inspektoro:
* Kiu estas en la sesa numero?
* Tie?...Tie estas tiu... barbiro, via moŝto...
* Mi ne deziras! - laŭte diris la deklaro. - Eble vi lokos min kun kuiristino!
* Mi lokas neniun, via ekscelenco...Mi plenumas...
* Bone! Mi ne haltigas vin plu!...
* La ĉefo levis la ŝultrojn, salutis la generalon kaj eliris kun impreso, ke li vizitis ne arestiton, sed estron, de kiu li ricevis malagrablan admonon...
* Ĉiuj kontraŭ mi!...Mi raportis kelkfoje... Mi plenumas mian devon, kaj kiu estas en la ĉelo, ne estas mia afero,- trankviligis sin la ĉefo, vizitante la arestitojn unu post alia kaj aŭskultante iliajn plendojn. En la ĉelo de krima pastro, li konfuziĝis ne malpli, ol ĉe la generalo: li kunmetis la manojn, la pastro benis lin, kaj li devis kisi la manon de la politika krimulo.
* Kaj vi, via pastra moŝto, vi ne deziras plendi pri io? - humile demandis la ĉefo, rigardante la plankon.
* Ne al la homoj, en peko restantaj, en honto kaj sango dronantaj, sed al Dio Sinjoro iras miaj laŭdoj, petoj kaj plendoj! -firme respondis la pastro.
* Mi malliberigas neniun, via pastra moŝto, mi nur...
* Dirite estas en la Sankta Evangelio: benataj estas la soifantaj la veron, ĉar ili estos satigitaj!
La ĉefo eksopiris kaj sur la piedfingroj forlasis la ĉelon de la pastro...
Dum iom da tempo oni povis ankoraŭ kombini la arestitojn laŭ illia socia rango,sed post mallonga tempo oni devis rezigni tion: unujn ien forveturigadis, aliajn alveturigis, kaj baldaŭ en la plimulto da ĉeloj la izoleco fariĝis kamaradeco en la plej strangaj kombina[oj: soldato kun pastro, frizisto kun redaktoro de gazeto...
* Absolute mankas loko! - kun malespero diris la ĉefo al iu telefone.
* Ĉu efektive oni ankoraŭ alveturigos? - diris la helpanto, por montri kompaton al la estro.
* Kvin politikajn kamparanojn!...Kien mi metos ilin?!...Kvin kamparanojn!
Longe ili interkonsiliĝis, kion fari kun la politikaj kamparanoj:
* Ĉu mi devas meti ilin kun la generaloj? - koleris la ĉefo.
Oni decidis dismeti la politikajn kamparanojn inter studentoj, laboristoj kaj poŝtaj oficistoj.
*
* *
La generalo opiniis sian restadon en la malliberejo okaza malkompreniĝo kaj atendis, ke hodiaŭ, morgaŭ oni petos lian pardonon.
* Kiel oni rajtis meti min en ĉi tiun domon?-minace demandis li la ĉefon en la unua tago de sia malliberiĝo.
* Laŭ la paragrafo dudek unua... nenion plu mi povas diri al vi …
* Mi demandas pri la leĝo, ne pri la paragrafo. Laŭ kiu leĝo?
* Laŭ la dudek unua paragrafo de la ŝtata gardo … nenion plu mi povas diri.
* Kaj kio... kio estas en tiu via paragrafo?
Montriĝis, ke laŭ tiu paragrafo oni metas en la malliberejon homojn, kies restadon en la libero oni opinias danĝera por la ŝtata kaj socia ordo...La eraro estas evidenta; tamen pasis dua, tria tago, kaj neniu petis pardonon de la generalo. Lia ekscelenco petis folion de papero kaj skribis grandegan plendon al la prokuroro. Maldolĉaj sentoj kaj senforta kolero malhelpis lin skribi en respekta tono, kaj la sentimo de la ekscitita animo verŝis sur la paperon fortan patoson, malgraŭ la tuta takto de la efektiva ŝtata konsilisto. En la kvara tago al la generalo oni alportis dokumenton por subskribo: en tiu ĉi dokumento oni deklaris al li, ke lia plendo estas lasita sen sekvo, kaj ke la ŝtatan konsiliston Anatolion Ivanoviĉ Kotikov oni akuzis pri ofendo de ŝtataj oficistoj en oficiala dokumento...
Jam maljuna, kutiminta al servistoj, komforto, pura tola[o, al matena kafo kun kremo kaj al la kvieta posttagmeza promeno sur la bulvardoj, Anatolio Ivanoviĉ terure suferis nun, kiam ĉio ĉi mankis al li. Duonmalluma, malseketa ĉelo kun krado en la fenestro, tra kiu oni povis vidi nur nudan malgajan muron, malbonodoro el la angulo, kie staris la urinujo, lada malgranda lampo, ĉiam malseka de petrolo, litaĵo kun maldensa, multservinta matraco kun postsignoj de dispremitaj cimoj, - ĉio ĉi malesperigis la delikatsentan Anatolion Ivanoviĉ. Anatolij Ivanoviĉ ĉiam havis kaprican apetiton kaj en la malliberejo li tute ĝin perdis... Li ne manĝis, ne dormis kaj la tutan nokton paŝis el unu angulo en alian, murmuris ion, levis la ŝultrojn, haltis meze de la ĉelo kaj, metinte la manojn sur la dorso, longe, longe rigardas jen la fenestron kun la fera krado, jen la urinujon.
* Hm! - diradis li kaj levis la ŝultrojn.
Alvokinte al la fenestreto de la pordo la deĵorantan suboficiron, Anatolij Ivanoviĉ komencis interparoladon:
- Diru, amiko! Ĉu longe ankoraŭ oni tenos min ĉi tie?
* Mi ne povas scii.
* Mi postulas mian propran valizon: mi havas en ĝi odekolonon kaj razilon...
* Malpermesite estas ĉe ni. Danku Dion, ke oni permesis al vi la forkon kaj tranĉilon... Kaj razilon, ĉu eble estas?
* Ĉu mi estas rabisto? Ĉu mi buĉos iun?
* Kial iun! Vin vi povas ...Kaj ni estos kulpaj …
* Ĉu mi estas knabaĉo? …
* Ne estas permesite …
* En tia okazo, vi ja havas iun barbiron... Mi nepre volas esti razita: mi tute ne deziras fariĝi Nabukodonozoro...
* Sed li, la barbiro, estas politika arestito, kaj ne por razi kaj tondi ….Por tio ni havas kriminalan...Sed por vi li, mi pensas, ne taŭgos: li scias nur - ĝis la haŭto aŭ cirkle …Tiujn, kiujn oni sendas al punlaboroj, tiujn-ĝis la haŭto,kaj la poŝtajn oficistojn, ekzemple, ilin cirkle …
* Iru al la diablo! Ĝis la haŭto... Azeno!
Malfeliĉe por Anatolij Ivanoviĉ, la registraraj povoj ekdubis pri lia persono: Ŝajnis tute nekredeble, ke efektiva ŝtata konsilisto, eĉ eksigita, povis partopreni en strata manifestacio kun ruĝa standardo kaj kanti revoluciajn kantojn. Oni kontrolis la aŭtentikecon de la persono de Anatolij Ivanoviĉ en la loko de lia konstanta loĝado, kaj li loĝis tre malproksime kaj la komunikaĵoj estis malfaciligitaj: la fervojoj strikis, la poŝto kaj telegrafo ne funkciis … Krom tio, en la meblitaj ĉambroj “Palmira”, kie oni arestis Anatolion Ivanoviĉ, en la sama nokto estis arestita juna homo kun objekto, kiu povis servi, oni supozis kiel kapsulo de bombo … Juĝe esplorinte la servistojn, oni konstatis, ke Anatolij Ivanoviĉ kaj la juna homo, samtempe, kvankam en apartaj fiakroj, venis en “Palmira” kaj loĝante tie, zorge evitis unu la alian, sed iafoje samtempe iris en la tualetejon de l'viroj , kie, kredeble, ili interparolis...
Pasis tagoj, pasis jam unu semajno, kaj Anatolij Ivanoviĉ restis en malliberejo, kaj neniu venis por peti lian pardonon. Anatolij Ivanoviĉ skribis plendojn al diversaj altrangaj personoj, sed sen rezultato. Anatolij Ivanoviĉ malfortiĝis kaj malgrasiĝis, kaj lin ree komencis ataki liaj korbatoj … Ĉiutage oni kondukis lin al promeno; post duonhora promeno sur silenta korto, de ĉiuj fankoj ĉirkaŭita de aliaj muroj Anatolij Ivanoviĉ revenis ĉiutage kun tremantaj kruroj kaj malfacile spirante … Tage la cimoj dormis, kaj tion profitis Anatolij Ivanoviĉ: post la promeno li sin kuŝigis por dormeti. Sed de ĉiuj flankoj oni frapis la murojn, kvazaŭ ie laboris telegrafaj aparatoj, kaj tio malhelpis doni sin al la profunda dormo: apenaŭ droninte en dolĉa dormeto. Anatolij Ivanoviĉ salte leviĝis de la lito, ĉar ŝajnis al li, ke li kuŝas en sia kabineto kaj ke iu frapas lian pordon.
* Eniru!-permesis Anatolij Ivanoviĉ, sed neniu eniris. Anatolij Ivanoviĉ per konfuzitaj okuloj rigardis ĉirkaŭe sian ĉelon, kaj renkontinte la fenestron kun la krado kaj la urinujon en la angulo, revenis al klara konscio... La dormo forkuris. Malkontenta li leviĝis de la lito kaj kaptinte kupran salujon, li kolere frapis la muron, ordonante tiamaniere ne maltrankviligi lin. Sed la frapoj ne ĉesis. Inter la arestitoj kuris malklaraj famoj, ke la kvinan ĉelon okupas generalo ...la junaj politikaj krimuloj de la numeroj kvara kaj sesa konjektis, ke ilia najbaro, kompreneble, ne estas vera generalo sed konspiranto, kies partia pseŭdonimo estas “generalo”. La najbaroj insiste frapis la demandon “kiu vi estas?” Sed la mistera arestito silentis kaj tio tiom pli forte konvinkis ilin, ke apude estas homo serioza, singardema kaj grava. “En kia afero?”- insiste oni frapis de ambaŭ flankoj, sed respondo ne venis. La maldekstra najbaro ĉesigis la frapadon: “La diablo scias, - pensis li, eble estas, ke oni metis spionon”... Sed la dekstra najbaro, pli flamema kaj konfida, daŭrigis la demandojn eĉ tiam, kiam li ricevis punon: oni senigis lin de la promeno. Post vanaj penoj alvoki la najbaron al interparolado, la persista gimnaziano ekprovis interligi korespondadon kun la generalo. Foje, kriminala arestito-”urinujisto”,kiu ordigis la ĉelon de Anatolio Ivanoviĉ, ĵetis sur la liton papereton, volvitan tube, kaj palpebrumis al la generalo. Longe rompis la generalo al si la kapon, por diveni, kion povas signifi la palpebrumado, kaj divenis nur tiam, kiam okaze li trovis sur sia lito la folieton. Disvolvinte la paperon, kiu iam servis kiel paketo por teo, Anatolij Ivanoviĉ legis: “Kamarado! Morgaŭ, kiam oni kondukos min al la promeno, tusu: se vi estas “s. r.”- unu fojon, se “s. d.”- du fojojn.”
* Hm! Mi nenion komprenas, - murmuretis Anatolij Ivanoviĉ kaj faris supozon, ke kredeble oni apudmetis al li spionon kaj deziras tiel ion ekscii ...Tio estas tre versimila:
oni arestis erare, oni vidas, ke ilia situacio estas ĝenanta, kaj jen oni volas rimarki ion kontraŭ-registaran... Vane! Li ne estas knabaĉo …
Nokte ĉiuminute knaris la porda fenestreto, kaj en la truo post la vitro moviĝis ies okulo.Tio maltrankviliĝis la nervojn de Anatolij Ivanoviĉ kaj kaŭzis korbatojn.
* Kion , frato, vi rigardas? Fine, tio estas nedelikate!
* Oni ordonis observi.
* Kio interesa estas tie ĉi? Kaj kion kontraŭleĝan mi povas fari ĉi tie?
* Antaŭ tri jaroj el ĉi tiu ĉelo forkuris arestito …
* Ĉu mi estas miraklofaranto, fakiro? - respondis Anatolij Ivanoviĉ ĉirkaŭrigardante sian kaĝon, kaj levis la ŝultrojn.
*
* *
Ĉiutage dum vespera promeno, kiam la ĉefo kun gardistoj ĉirkaŭiris la malliberejon kaj persone rigardis en la pordajn fenestretojn, por konvinkiĝi pri la sendifekteco de arestitoj, Anatolij Ivanoviĉ haltigis la procesion:
* Nu, ĉu mia situacio klariĝas?
* Pardonu: mi nenion povas diri.
* Mi havas korbatojn kaj ree kataron de la stomako!
* Oni povas inviti kuraciston …
* Al la diablo viajn doktorojn! Mi havas mian doktoron ...Ĉi tie oni povas
mortaĉi, kaj neniu zorgas … mi bezonas freŝan aeron, kaj ĉi tie, la diablo scias ..
Anatolio Ivanoviĉ komencis perdi la memregadon kaj piedfrapis. Tamen oni brufermis la pordan fenestreton, kaj restis neniu, kiu povus aŭdi la minacojn kaj postulojn de la generalo. Li malfacile spiris, sin kaptis je la koro, falis sur la liton kaj komencis mallaŭte plori. La najbaroj aŭskultis atente la kriojn, piedfrapadon kaj poste la plorojn en la ĉelo N-o 5. La maldekstra najbaro pensis: “Estas klare, ke li ne estas spiono: la spinoj ne krias kontraŭ la ĉefo kaj ne ploras … Aliflanke, serioza ano de partio ne ploras ...Kredeble, iu kadeto*) enfalis kaj verŝas larmojn. La juna krimulo, maldekstra najbaro, faris plej malgajajn supozojn: “Sendube unu el du: aŭ oni turmentegas, aŭ proklamis mortan verdikton”... Kaj la najbaro en la sesa numero komencis krii: “ kamarado, kio estas al vi?” - frapis sian pordon kaj kantis: “Viktimoj ni falis ...En la tuta malliberejo komenciĝis bruo: krioj, frapoj, kantoj.
Anatolion Ivanoviĉ timigis ĉi tiu bruo: “eble brulas” - pensis li kaj ankaŭ frapis la pordon, postulante, ke oni senprokraste malfermu la ĉelon...
- Ekzekutistoj! - kriis la najbaro en la sesa numero.
* Sinjoroj! Ĉio estas en ordo! Nenio okazis. Ĉiuj bone fartas … Mi insiste petas vin trankviliĝi – petis la ĉefo kaj post longa penado li sukcesis trankviligi la malliberejon, kiu forlasis sian silentan egalpezon.
Foje, matene, la ĉefo malfermis la pordon de la ĉelo kaj invitis Anatolion Ivanoviĉ sekvi lin en kancelarion de la malliberejo. “Kredeble la afero klariĝis” - pensis li kaj profunde , pli facile ekspiris. Akompanata de du gardistoj , li iris en la koridoro per la fieraj paŝoj, kaj rigardante de la flanko oni povis pensi, ke iras ne arestito kun gardistoj, sed ĉefo kun du subuloj ...Kuraĝiĝis la animo kaj alfluis al ĝi braveco, nur la malfacila spirado ankoraŭ plifortiĝis de la ĝojo kaj atendo. En la brusto de Anatolij Ivanoviĉ naskiĝis ne sole ĝojo: tie bolis pasia deziro venĝi: tuj kiam li estos libera, li rapidos Peterburgon ...Li ne lasos tiel la aferon ...Oni sciu, ke ne ĉiuj eraroj estas pardonebaj …
* Tien? - severe demandis Anatolio Ivanoviĉ, kiam sur la vojo kruciĝis du koridoroj, kaj akompanis sian demandon per malzorga gesto.
* Jes, via moŝto.
* Iaj katakomboj...
Anatolion Ivanoviĉ oni enkondukis en la najbaran ĉambron kaj petis, ke li atendu iom. Li proksimiĝis al la fenestro, sed venis la ĉefo kaj per ĝentila tono murmuretis al li, ke li flankiru kaj sidiĝu ĉe la tablo. La ĉefo faris tion pro singardemo, ĉar “en ĉiu okazo-fenestro, kiu povas garantii” … kaj Anatolij Ivanoviĉ rigardis tion kiel ĉikanon kaj ekkoleris.
* Sen admonoj!
La tablo estis kovrita per dika sorba papero, sur kiu presiĝis renversite diversaj vortoj, skribitaj per inko. Anatolij Ivanoviĉ sidiĝis sur unu el la tri seĝoj kaj por pasigi la tempon komencis deĉifri ĉi tiujn hieroglifojn. Ie tiktakis horloĝo, oni aŭdis voĉojn de interparolantoj kaj sonoron de spronoj. Teda estis la atendado, kaj Anatolij Ivanoviĉ senĉese sentis deziron etendi la membrojn kaj oscedi, sed li ekregis sin, ĉar tio ja ne konvenus al efektiva ŝtata konsilisto, de kiu oni tuj petos pardonon. En la duonmalfermitan pordon el la kancelario fikse rigardis Anatolion Ivanoviĉ du sinjoroj: unu alta kun flavruĝaj haroj, la alia-malalta blondulo kun malhelaj okulvitroj, Anatolij Ivanoviĉ rememoris, ke li estas en nokta ĉemizo kaj hejma jako … Nun oni devus esti en surtuto kaj konduti malvarme kun ili, kaj li estas en hejma vesto … Bedaŭrinda afero … Li ordigis la kolumon de la ĉifita ĉemizo, butonumis la jakon, kaj ree persekutis lin malagrablaj odoroj: ŝajnis al li, ke de lia vesto odoras petrolo kaj urinujo.
Ektintis spronoj, kaj en la ĉambron eniris: ĝendarma oficiro, alta flavruĝulo kaj du lipharuloj suboficiroj kun galonoj sur la manikoj. Anatolij Ivanoviĉ faris oficialan mienon, leviĝis de la seĝo kaj seke salutis ...La oficiro resalutis kaj invitis lin sidiĝi ĉe la tablo …
* Mi dankas vin, - seke respondis la generalo kaj faris bruon per la seĝo.
La oficiro elprenis el la paperujo paperon, surskribitan kaj puran, prenis krajonon en la manon kaj diris:
* Vi nomas vin Kotikov?
* Kial mi nomas? …
* Nu ... unuvorte, kiu vi estas?...
Mi uzas nomon kaj antaŭnomon, akiritan de la naskiĝo: Anatolij Ivanoviĉ Kotikov … efektiva ŝtata konsilisto ...
* Efektiva ŝtata konsilisto...- malrapide ripetis la oficiro, rigardante la paperon. Kun apenaŭ rimarkebla rideto li demandis, ĉu Anatolij Ivanoviĉ ne memoras, kiam li fariĝis efektiva ŝtata konsilisto...La demando estis farita per tia tono, en kiu oni povis aŭdi nekredemon.
* Vi, ŝajnas, bonvolas dubi, ke mi vere estas efektiva ŝtata konsilisto?
* Tute ne...Kial?... Certe, tre maloftaj estas okazoj, kiam efektivaj ŝtataj konsilistoj promenas kun ruĝaj standardoj, sed... eble estas... Mi ne kuraĝas nei.
Ekregis peza silento. La oficiro legis kaj trarigardis la paperojn; la flavruĝulo promenigis indiferentan rigardon sur la plafono, sur la muroj kaj ŝrankoj, sin turnis fluge al Anatolij Ivanoviĉ kaj eksopiris. Anatolij Ivanoviĉ kaptis tiun sopiron kaj komprenis ĝin kiel kompaton de la flavruĝa sinjoro.
* Nu en Rusujo estas eblaj tiaj abomenaĵoj! - respondis la generalo duonvoĉe al la kompata rigardo, kaj la ĝendarma oficiro ekridetis kaj, ne forlasante la paperojn, diris:
* Vi tion esprimas pri la konduto de efektivaj ŝtataj konsilistoj? Tute prave...Eĉ se ekzistas konstitucio, tio estas iom stranga... Ne konvenas... Diru, generalo!...Vi loĝas en la
meblitaj ĉambroj “Palmira”?..Vi venis tien sola, aŭ kun alia persono, kvankam en du fiakroj?..
Kaj ree la tono, per kiu estis dirita la vorto “generalo”, ofendis Anatolion Ivanoviĉ. Komenciĝis korbatoj kaj malfacila spirado, kaj ree li preterlasis la okazon konduti takte:
* Jen kio! - Anatolij Ivanoviĉ leviĝis, la suboficiroj ekmoviĝis kaj proksimiĝis al Anatolij Ivanoviĉ. - Se ne plaĉas al vi, ke mi estas generalo, vi nomu min, mi vin petas, per la antaŭnomo aŭ per la nomo, sed moki...
* Trankviliĝu...Sidiĝu!..Mi tute ne deziris kaj ne pensis, ke mi ofendas vin, nomante vin generalo...
* Mi ne permesos! - interrompis lin Anatolij Ivanoviĉ per raŭka voĉo.
* Mi petas vin ne laŭtigi la voĉon...
Anatolij Ivanoviĉ sidiĝis kaj komencis malfacile spiri.
* Stratonov, donu al la sinjoro glason da akvo!..
En la kancelario ĉio eksilentis: oni aŭskultis kaj rigardis tra la fendo...Anatolij Ivaniviĉ trinkis iom da akvo, iom trankviliĝis, sed la egalpezo de la animo plu ne revenis...
* A-a, sinjoro Kotikov! Inter la paperoj en via valizo oni trovis leteron, adresitan al iu Sonjo... La letero ne estas finita kaj estas skribita per via mano...
* Estu pli singarda: ne al “iu”, sed al homo, kiu...unuvorte, mi petas ankoraŭ unu fojon...
* Mi citas nur la unuajn vortojn de la letero: “neŝanĝebla Sonjo!”En la letero vi skribas interalie: “Dio scias, kiam ni vidos unu la alian. Tute ne estas neeble, ke neniam”. Ĉu vi ne bonvolos klarigi, kiu estas ĉi tiu Sonjo, kaj kion vi volis per la substrekitaj vortoj: “tute ne estas neeble, ke neniam”? Kial vi ne vidos plu unu la alian? Ĉu vi veturis al iu danĝero, diru?
* Neniujn klarigojn mi donos...kaj mi ne deziras... Fosi en mia animo mi al neniu...
* Tio estas via afero...Ni skribos, ke vi rifuzas ĉiujn klarigojn.
* Skribu!
* Stratonov!
* Jen mi estas via moŝto.
* Enkonduku la sinjoron el la turo N-o 4.
Stratonov eliris sur la fingroj, mole tinkante per la spronoj, kaj baldaŭ en la ĉambron eniris juna homo kun malĝoja, iom ironia vizaĝo, kun mola ĉapelo en la maldekstra mano. Du ĝendarmoj kun nudaj glavoj kondukis lin ĉirkaŭ la tablo kaj, stariginte-lin, la vizaĝon al la lumo, ĝuste kontraŭ Anatolij Ivanoviĉ,senmoviĝis, kiel flarata ĉashundo.
* S-ro Beresniev! Ĉu vi ne konas jen ĉi tiun homon? - laŭte demandis la oficiro, sin apogante sur la mano.
* Mi ne scias!..- respondis seke la junulo, ludante per la mola ĉapelo.
* Vi neniam renkontis lin?
* Mi ne scias! - respondis la junulo jam kolere.
* Kaj vi, s-ro Kotikov?
* Anatolij Ivanoviĉ rimarkis kun miro, ke la malĝoja kaj agrabla vizaĝo de la juna homo estis por li strange konata. Ie kaj iam Anatolij Ivanoviĉ vidis ĉi tiun vizaĝon, tute certe vidis... Sed kie kaj kiam?..
* Nu s-o Kotikov!...Rigardu pli atente! Ne ĝenu vin!... Eble vi rememoros...
* Io... kvazaŭ...sed mi ne povas diri kategorie...
* Sed vi ne neas la eblecon, ke vi konas la sinjoron?...
* Mi, sinjoro oficiro, neniam mensogis!...
Mi trovas vian tonon ofenda...Mi ankoraŭ unu fojon avertas vin...
* Stratonov, donu akvon! Rekonduku s-on Beresniev en la turon!...
Vaste svingante la molan ĉapelon kaj iel balanĉigante, la juna homo kun ironia rideto preterpasis Anatolion Ivanoviĉ kaj kun la sonoro de la spronoj kaj tinto de la glavoj de l'akompanantaj ĝendarmoj malaperis ekster la pordo. La oficiro fikse rigardis la vizaĝon de Anatolio Ivanoviĉ, kaj tio ĝenis la generalon. Li turnis sian rigardon flanken kaj renkontis la okulojn de la flavruĝa sinjoro, direktitajn ankaŭ al li... “Kia aroganteco” - pensis Anatolij Ivanoviĉ kaj komencis ludi per la ĉeno de sia horloĝo...
* S-o Kotikov! Vi certe ne neos, ke jen tiu ĉi unua folio de la gazeto “Uragano” N-o 32, estis trovita en via numero, en la meblitaj ĉambroj “Palmira”?
* Mi ne neas.... Tute ne estas necese...
* Do ĉu vi ne povas klarigi, kiamaniere la dua folio de la sama gazeto, de la sama jaro, de la sama tago kaj numero, estis trovita ĉe la persono,kiun oni ĵus prezentis al vi?...Diru, ĉu vi ne scias kio estis envolvita en ĉi tiu dua folio de la gazeto “Uragano”?
* Mi scias nenion...mi deziras doni neniajn klarigojn... Tio estas ia mokado...Tio...
* Strange, strange...La gazeto estas disŝirita en du partojn: unu estas en via numero, kaj en la alia estas envolvita kapsulo de bombo!...
* Kio?...Kia bombo?..
* Ordinara!.. La plej ordinara...Sed nun malbone faras ilin, plej ofte ili ne krevas...- kun indiferenta trankvilo diris la oficiro kaj skribis ion....
Kiam Anatolij Ivanoviĉ komprenis la teruron de la malkompreniĝo, en kiu li dronis pli kaj pli profunde, kiam oni parolis pri la bombo, li eksentis kapturnon, malhele fariĝis en liaj okuloj, kaj agrabla malfortiĝo komencis disflui sur lia tuta korpo... Li sentis la deziron ridi... Io tiklis lian koron... Kaj ŝajnis al li, ke li balanciĝas en ŝipeto kaj navigas sur stranga lago, sub senfunda blua ĉielo ...Kun Sonjo... kun la juna, koketa Sonjo...
* Donu akvon!.. Rapide! Stratonov! Ŝprucigu!...
Kiam Anatolij Ivanoviĉ rekonsciiĝis, malaperis la blua lago, la ŝipeto, Sonjo...La vizaĝo de Anatolij Ivanoviĉ estis malseka...Kelke da akvaj gutoj tremis en la barbo de Anatolij Ivanoviĉ. Li ne povis kompreni, kio okazis...
La oficiro forestis. En la ĉambro staris la ĉefo kun viŝtuko en la brako, kaj ĉe la pordo-la gardisto kaj ĝendarmo.
* Bonvolu vin viŝi! - estre kaj severe diris la ĉefo.
Nun la ĉefo ne kredis plu, ke Anatolij Ivanoviĉ estas efektiva ŝtata konsilisto, kaj trovis la ĝustan tonon en la rilatoj kun ĉi tiu sinjoro.
S-ro Kotikov! Rekonsciiĝu kaj sidiĝu jen sur ĉi tiu seĝo. Jen la kombilo, kombu vin!
Aŭtomate prenis Anatolij Ivanoviĉ la dikan tukon kaj kombilon el la manoj de la ĉefo, viŝis la vizaĝon, kombis sin kaj per ia delikata , obeema voĉo demandis mallaŭte:
* Kion vi diras? Sidiĝi? Kie?
* Ĉi tie, sur la seĝo! - malvarme kaj severe respondis la ĉefo.
* Mi sidiĝos...Teruraj korbatoj...
El la kancelario eliris juna homo kun flava kesto kaj komencis ion prepari ĉe la fenestro... Aperis tripiedo, nigra tuko... “Kion li faras tie, - pensis Anatolij Ivanoviĉ kaj delikate ridetis. - Kiu li estas?” Kaj poste ree li eksentis sin malbone kaj ĉio fariĝis indiferenta por li... La nekonato metis la flavan keston sur la alta tripiedo, sin kovris per la nigra tuko kaj komencis piedfrapi...
* Li moviĝas kaj tremas... Li tro forte spiras...Neeble estas eksponi...
* Bonvolu, s-o Kotikov, sidi pli trankvile!.. Ĉu vi ne povus spiri malpli forte?!
* Spiri? Hm...kio ankoraŭ! Neniu havas la rajton... Tio estas stranga... tre stranga
La ĉefo komencis murmureti al la fotografisto”
* Unu plena vizaĝo, unu profilo, unu – je ¾.
* Oni devos momente... kun magnio!....
Venis de ie knabo kaj komencis ion fari ĉe la fenestro.
* Rigardu, sinjoro, la aparaton! Ĉi tien! Sinjoro, ne faru grimacojn!..
* Bone... se vi volas...
La fotografisto kaptis la gutaperkan pilkon, kaj subite eksonis bruo, simila al pafo, kaj ĉio malaperis en blindige hela lumo, kvazaŭ la suno subite falis de la ĉielo kaj alkrociĝis en la ĉambro.
- Nun bonvolu turni la kapon dekstren! Sinjoro Sinjoro!
La fotografisto proksimiĝis al Anatolij Ivanoviĉ kaj singarde prenis lin je la vango, por turni la kapon dekstren. Sed la kapo malleviĝis...
Anatolij Ivanoviĉ mortis...
--- ---
En tiu nokto maltrankvile estis en la malliberejo: ĝis la matenruĝo oni kantis funebran marŝon, kaj matene oni sendis tien roton da batalpretaj soldatoj.
El la rusa lingvo tradukis
KABE
--------------------------
Glosoj:
*) Rim.de la redakcio. La rakonto priskribas la tagojn de la rusa revolucio en 1905 – 1906 jaroj.
*) Rim. de la redakcio. “Kadetoj” oni nomas anojn de la rusa politika burĝa konstitucie-demokrata partio.
0 comments