Loading
Eĉ el sub la tero aperas la vero!
Post 6 jaroj da esploro, la pola Instytut Pamięci Narodowej (IPN- Nacia Instituto esploranta kaj rememoriganta la krimoj kontraŭ la pola popolo) konfesis en decembro 2011 ke en la jaroj 80 la pola Służba Bezpieczeństwa (SB-Sekureca Servo) fabrikis dokumentojn kontraŭ Lech Wałęsa. La intenco estis kompromitigi lin antaŭ la Komisio por Nobla premio, kiam li estis nomita kiel kandidato por la Nobel Premio pri Paco.
Tio ĉi estas tre grava informo, ĉar kvankam mi neniam kredis en la kulpo de Lech Wałęsa pri kunlaborado kun SB tamen la ekzisto de dosiero kun kulpigaj dokumentoj neniam estis komprenebla kaj klarigita.
Dum la 6-jara esplorado la prokuratoro de IPN kolektis pruvajn dokumentojn, kiuj evidentigas ke la funkciistoj de SB falsofaris la dokumentojn pri la laŭdira kunlaborado de Lech Wałęsa kun sekurecaj aŭtoritatoj dum la 80-aj jaroj.
Ekzistis speciala sekreta taĉmento okupiĝinta pri preparado da falsaĵoj kontraŭ Wałęsa, kun ĉefa tasko montri al la popolo la prezidanton de Solidarność kiel la agento de SB kiu plenumigas ĉiujn rekomendojn de liaj SB-kuratoroj.
Ili disponis pri la manskribo de Wałęsa de diversaj periodoj de lia vivo, pri la rekviritaj dokumentoj de lernejoj kiujn li frekventis, militdservaj dokumentoj, dokumentoj de la entreprenoj kie li laboris. La falsaĵoj estis vere perfekte prilaboritaj!
La falsaĵoj ricevadis la opoziciaj aktivuloj kaj ili estis ankaŭ submetitaj al la Norvega ambasado ka al la Nobla Komitato – povas esti ke pro tio Lech Wałęsa la Nobel Premion pri Paco ricevis ne en la 1982, sed ĵus unu jaron poste.

1 comment

Inactief replied to :

Dankon kara Ŭel, la pola historio estas komplika afero, malfacile komprenebla kaj klarigebla. Kaj pri politiko oni povas senĉese disputi, mi eĉ ne komencas! Mia artikolo temas ĉefe pri la (mal)justeco, (mal)honesteco, (ne)lojaleco, (ne)honoreco, (mal)suspketemo kaj (mal)fidemo.
La tempo ĉiam malkaŝas la veron.
La tempo venos, ni ĉion komprenos.
13 years ago ( translate )