Loading
Okazos granda publika prelego en Liaoning en Ĉinio
Por festi la Zamenhofan jaron kaj la unuan libron granda publika prelego kun titolo “Internacia lingvo en la estonteco kaj Kreinto de Esperanto Zamenhof” okazos en la 23-a de julio 2017 en Shenyang, ĉefurbo de Liaoning, Ĉinio. S-ro LIU Weijie, esperantisto kaj prezidanto de Liaoning Internacia Ekonomia kaj Kultura Klubo, faros tiun prelegon. Post kiam tiu informo estis publikita al la publiko en la 24-a de junio, reagoj estas neatendite aktivaj, ĝis la 2-a de julio 59 personoj el kulturo, ekonomio, eduko, scienctekniko, religio, registaroj ktp. aliĝis al ĝi, i.a. kelkaj kulturaj famuloj. La 27-an de junio s-ino WANG Ping, fama juna pentristino de la provinco, aparte kreis pentraĵon pri Zamenhof por la prelego, vidu fotojn. Raportistoj el gazetaro (televidoj, radioj, ĵurnaloj kaj retoj de la provinco kaj urbo) intervjuos la prelegon, ĝis la 3-a de julio Liaoning Televido, Shenyang Televido, Shenyang Ĵurnalo, Novaĵa Retejo de Nordorienta Ĉinio (www.nen.com.cn), Hong Kong Ekonomia Retejo (www.hkfe.com) kaj retejo de Fenikso-Liaoning (ln.ifeng.com) jam konfirmis ke ili raportos aŭ elsendos tiun okazon.
La enhavo de la prelego konsistas el prelego, voĉlego de gratulaj mesaĝoj, legado de poemoj en Esperanto kaj paroladoj de la honoraj gastoj. Pro monohelpo de kelkaj entreprenoj ĉiu partoprenanto povos subskribi propran nomon sur granda fona muro kun vortoj “ Zamenhofa Jaro” kaj versioj de ses laboraj lingvoj uzataj de UN, nome angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa, akiri verdan ceremonian tukon, ĝui fruktojn, akiri donacaĵon kaj Esperanto-libron.

Gratuloj kaj similaj raportoj pri la Zamenhofa jaro estas bonvenaj. Ili ne nur estos voĉlegotaj antaŭ la prelego, sed plejprobable fariĝos bonaj materialoj de raportistoj por efike kaj vivante raporti pri la evento.

Ni petas al esperantistoj helpi nin traduki la vortojn “ Zamenhofa Jaro” en la kvin lingvojn, nome angla, araba, franca, hispana kaj rusa.

La limdato por ricevo de gratulaj mesaĝoj, similaj raportoj kaj versioj estas la 14-a de julio 2017.

Por faciligi intervjuon de la raportistoj sendantoj certe mencias necesajn informojn: nomo, urbo, lando, E-organizo (se ekzistas).



Wu Guojiang

Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Ĉinio

Adreso: Fushun Xinfu-Qu, Qianjin-Lu, 45-Hao, 113015 Fushun , Liaoning , Ĉinio.

Retadresoj: ghemelurboj@sina.cn amikeco999@21cn.com