Loading
La 16-a de julio, Yasuo ekiros al Kopenhago....

Subita falo de nombro de malaperintoj
Certe vi rimarkis, ke la nombro de malaperintoj subite falis de 7014 (la
7an) al 5200 (la 8an). Kial tio okazis? Tion kaŭzis la urbo Iŝinomaki, kiun
mi vizitis la 21an de junio. La semajna gazeto Mainiĉi (numero de la 24a de
julio) klarigas la aferon jene:
La urbo Iŝinomaki havis 160 mil loĝantojn antaŭ la katastrofo. Al tiu urbo
atakis la cunamo kaj mortigis 3128 loĝantojn (ĝis la 6a de julio). Komence
la urbo kalkulis la nombron de malaperintoj laŭ la nombro de nove trovitaj
mortintoj donita de la polico kaj serĉpetoj de la loĝantoj, sed tro da
mortintoj malhelpis la pluan kalkuladon. Tial la nombro de malaperintoj
ĉesis kreski je 2770 en la 4a de aprilo. Dum 3 monatoj en la urbo neniu
sciis, kiom da homoj malaperis. En junio la urbo komencis rekalkuli kaj
trovis, ke la nombro de malaperintoj estas 1700.
Ankoraŭ nun policanoj serĉas malaperintojn, sed lastatempe oni trovas nur
kelkajn tage. Multaj estis englutitaj en la maron, kaj en Fukuŝima multaj
estas forlasitaj, ĉar oni ne povas eniri en dense malpurigitaj distriktoj
ĉirkaŭ la centralo.

Bezonataj aĵoj en rifuĝejoj
En ĵurnalo Mainiĉi estas rubriko “Ĵurnalo Espero”, en kiu aperas diversaj
petoj de rifuĝintoj kaj helpantoj. Mi prezentos tiujn petojn por ke vi povu
kompreni, en kia stato vivas rifuĝintoj, kies nombro estas 37000.

La 7an de julio
Fuku-Fuku-projekto en Fukuŝima: donacoj por Foiro por helpi restarigi
Fukuŝima-on. En junio trifoje okazis Foiro kaj kolektis 190200 enojn el la
profito, 188587 enojn el mondonaco kaj 121213 enojn el aliaj organizoj, kaj
sume 500000 (5000 eŭroj) enoj estis donacitaj al Fuku-Fuku-projekto:
La 8an de julio
Fuku-Fuku-projekto: poŝlampoj. En Fukuŝima ankoraŭ oftas tertremoj. Sen
poŝlampo homoj havas pli da timo okaze de tertremoj.
Komuna Helpanta Reto en Sendai:
(manĝaĵoj) oleo por kuirado, legomoj, ladskatoloj de frukto, fiŝaĵo kaj
viandaĵo, viando, ovoj, pulvora kremo, fridmanĝaĵoj, kukoj, salo, sukero,
majonezo, saŭco, fungasaŭco
(ĉiutagaĵoj) papermantukoj, vindoj por beboj, someraj littukoj (novaj!),
sakoj por litkovriloj, ŝampuoj, poŝlampoj, sapoj, tralavo, menstruaĵoj,
lesivo.
La 9an de julio
Fuku-Fuku-projekto: helpantoj, kiuj prizorgas kaj distribuas donacitajn
aĵojn al rifuĝintoj.
Komuna Helpanta Reto: ludiloj, bidoj, tualetpapero, manĝilaroj, pantofloj,
plastaj gantoj, matetoj por necesejo, lesivo por kuirejo, kontraŭmoskitaĵoj,
likvidaj moskitmortigiloj, subvestoj, mallongmanikaj ĉemizoj, ŝtrumpetoj por
infanoj. Ni esperas, ke vestaĵoj estos novaj.
La 10an de julio
Fuku-Fuku-projekto: skribiloj por lernantoj kiel kajeroj, krajonoj,
skrapgumoj, globokrajonoj.
La 12an de julio
Fuku-Fuku-projekto: Ludiloj por infanoj, kiuj perdis siajn ludilojn kaj
ludejojn. Ni volas, ke ili ridu.
La 13an de julio
Komuna Helpanta Reto: novaj spongoŝtofaj kovriloj, por ke rifuĝintoj povu
agrable dormi. Elektraj ventumiloj.
Reto Sincereco en la urbo Toono, Iŭate: 400 elektraj ventumiloj.
Fuku-Fuku-projekto: bicikloj por ke rifuĝintoj povu iri butikmi.
La 14an de julio
Komuna Helpanta Reto: 5 flegistoj, kiuj povas labori inter la 26a kaj 30a.
Reto Sincereco en la urbo Toono, Iŭate: someraj vestaĵoj kiel T-ĉemizoj,
duonpantalonoj, subvestoj. Muŝo-mortigiloj, moskito-mortigiloj, elektraj
ventumiloj.
La 15a de julio:
Fuku-Fuku-projekto: pansaĵoj. En rifuĝejoj troviĝas multaj insektoj. Infanoj
ofte vundetiĝas. Por tiuj okazoj estas bezonataj pansaĵoj.

Nun finiĝis la pluva sezono kaj venis varmega somero. Eĉ mi, kiu vivas
normale, suferas pro varmeco, do des pli multe rifuĝintoj en la rifuĝejoj
kaj provizoraj malgrandaj domoj. Hodiaŭ mi pakis T-ĉemizojn kaj aliajn
somerajn vestaĵojn, sed mi iom hezitas sendi tiujn, ĉar tiuj estas jam
uzataj de mi, sed por ordinaraj homoj, sendi novajn estas malfacile.

Subvencio al lernantoj en la gubernio Iŭate
Ekestis multaj orfoj. Mi volas helpi ilin, sed mi ne volas sendi monon al
la komuna kaso, kiun faras la Ruĝa Kruco, ĉar mi ne scias, kien mia donaco
iros. En ĵurnalo Mainiĉi mi trovis artikolon, en kiu estis prezentita s-ino
Takatate, eksa instruistino en Iŭate. Ŝi fondis projekton helpi lernantojn
en la vilaĝo Tooni en la urbo Kamaiŝi, kiun atakis la cunamo kaj kie ĝi
suferigis la loĝantojn. Ŝi jam komencis helpi lernantojn en aprilo,
donacante al 137 elementaj kaj mezlernejaj lernantoj po 10000 enojn (100
eŭrojn) monate. Emociite de ŝia ambicio, mi sendis al ŝi mesaĝon pri mia
aliĝo. Hieraŭ mi sendis 30000 enojn donacitajn de miaj konatoj al mia
forpasinta patrino okaze de ŝia funebro. Mi decidis sendi monon ĉiun
monaton. Krome s-ino Takatate volas ricevi mesaĝojn el eksterlando por
kuraĝigi lernantojn. Mi kaj vi povos helpi ŝin per Esperanto.

Por hirundoj ni ne malkonstruu la domon
Nun estas tempo por hirundoj nutri siajn idojn. En la urbo Mijako, Iŭate,
s-ro Aizaŭa Kooiĉi trovis du nestojn de hirundoj en sia detruita domo. Pro
la perdo de multaj domoj, ankaŭ hirundoj perdis lokojn por la nestoj. Li
vidis konatajn hirundojn komenci fari neston en sia domo en la komenco de
majo. La 20an de junio li kaj malkonstruisto konstatis du nestojn. El la unu
nesto jam 4-5 idoj forflugis, sed el la alia nesto ankoraŭ aŭdiĝis voĉoj de
idoj. Ges-roj Aizaŭa, kiuj loĝas en rifuĝejo, haltigis la malkonstruadon,
dirante; “Ankaŭ hirundoj estas suferantoj. Ni volas, ke la idoj elflugu el
mia domo”. (la ĵurnalo Mainiĉi la 27an de junio)

>