Loading
Mesagxo de Hori Yasuo el Japanio

La 1an de majo naskiĝis mantidoj en mia ĝardeno. Oni diras, ke mantoj povas
antaŭvidi la kvanton de neĝo dum la vintro kaj laŭ tiu kalkulo ili demetas
ovojn alte aŭ malalte ĉe branĉoj. Tamen ili ne povis antaŭvidi la grandecon
de la cunamo, kaj certe multaj ovoj viktimiĝis.

La Unua de Majo
Hieraŭ okazis manifestacioj de La Unua de Majo en diversaj lokoj en
Japanio. En la laborista movado estas du fluoj: komunista kaj
socialdemokratia. En Tokio okazis ambaŭ aparte en malsamaj lokoj jene laŭ la
ĵurnalo Mainiĉi.
En la manifestacio organizita de komunista Zenrooren oni deklaris subtenon
al la suferantoj, rapidan solvon de la nukleaj akcidentoj, nuligo de nukleaj
centraloj kaj ŝanĝon de energipolitiko. En ĝi partoprenis 21000 homoj.
En la manifestacio organizita de socialdemokratia Rengoo la prezidanto s-ro
Koga Nobuaki diris: “Ni devas pensi ne nur pri la suferantoj sed ankaŭ pri
la tuta Japanio. Ĉiuj partioj, ĉiuj publikaj instancoj kaj privataj
kompanioj devas lukti kontraŭ la katastrofo per sia tuta forto”. Ne estis
mencio pri la nombro de la partoprenantoj.
Tiu ĉi Rengoo subtenas la regantan partion Demokratia Partio, kiu celas pli
da konstruo de nukleaj centraloj, kaj krome la laborista sindikato de la
elektra kompanio Tokio estas ĝia membro, tial la prezidanto ne volis aŭ
povis mencii pri la nukleaj akcidentoj kaj energipolitiko. Mi opinias, ke la
movado, kiu ne povas mencii pri nukleaj akcidentoj kaj nuklea energio en la
nuna momento, ne indas laboristan movadon. Rengoo estas eĉ kulpa pro ĉi-foja
akcidento, subtenante konstruon de nukleaj centraloj.

Lernantoj ne povas ludi ekstere
La 27an de aprilo la urbo Koorijama en la gubernio Hukuŝima komencis
forigi la surfacan teron el 28 lernejaj ludejoj. La tero en tiuj ludejoj
estas pli malpurigita ol la normo (3,8 mikrosieverto/hore). La urbestro
diras: “Se ni forigos 3-centimetrojn da tertavolo, ni povos duonigi la
radioaktivecon. Ne estis instrukcio de la registaro, sed laŭ la postulo de
gepatroj, la urbo memvole decidis tion”.
La registaro instrukciis, ke kiam la forteco de radioaktiveco estas pli
ol 0,0038 milisiverto/hore (20 milisieverto/jare), lernantoj ne estu
ekstere. Sed laŭ la leĝo, instalaĵo, kiu traktas nukleaĵojn kaj kies
laboristoj povos disponiĝi je radioaktiveco de 5,2 milisieverto/jare, estas
registrita kiel zono de nuklea kontrolo, tial la normo de 20
milisieverto/jare por infanoj kaj gelernantoj estas ne kompreneble granda.
Multaj kontraŭas tiun instrukcion.
Jam en multaj lernejoj kaj infanĝardenoj estas malpermesite al lernantoj
longe ludi en ekstera ludejo kaj tuŝi la teron. Oni ne povas malfermi
pordojn, tial jam la ĉambroj estas same kiel varmdomo. Se oni uzus
klimatizilon, ekstera aero enirus. Instruistoj ne scias kion fari en tiu
situacio. Okazas granda problemo por la edukado.

Malaperintaj ĉinoj
Ekde la 29a de aprilo ĝis la 5a de majo vicas feriaj tagoj, tial oni nomas
tiun semajnon « Ora semajno ». Komence de majo estas tre agrable, do ĝi
estas tre bona tempo por turismi. En ordinaraj jaroj ĉiuj turismaj lokoj
estas plenaj de homoj, sed en tiu ĉi jaro la situacio estas tute alia.
Lastatepme tiuj turismaj lokoj multe dependis de riĉaj ĉinaj turistoj, sed
ili tute malaperis. Ankaŭ fabrikoj, terkulturistoj kaj universitatoj
dependis de ĉinoj, sed ankaŭ el tiuj kampoj ili malaperis.
Hieraŭ mi aŭdis jenan rakonton de mia amiko. Lia kompanio posedas
apartamentaron kaj pruntedonis la ĉambrojn al ĉinaj studentoj, sed kelkajn
tagojn post la tertremo ili ĉiuj abrupte malaperis sen anonco kaj adiaŭo al
la universitato kaj lia kompanio.
Samo okazis en diversaj lokoj. Multaj terkulturistoj dungis ĉinojn, sed tiuj
abrupte hejmenrevenis, kaj ili suferas pro manko de laborforto. En Osako
multaj studentoj en iu japanlingva lernejo revenis al Ĉinio. La lernejaj
oficistoj provis persvadi ilin, dirante, ke Osako estas tre fora de
Hukuŝima, tial ili ne bezonas timi radioaktivecon, sed tute vane.
Tia reago de ĉinoj estas ne tre komprenebla por mi. Radioaktiveco estas ja
terura, sed ĉu ili ne vidis, ke ĉiuj japanoj trankvile vivas? Mi aŭdas, ke
iliaj gepatroj forte rekomendis al ili hejmenrevenon, sed ĉu vere tio estas
la kialo? Mi supozas, ke ĉinoj havas sian propran reton inter si kaj en ĝi
fluadas erara (aŭ vera) informo pri (tro da) teruro de radioaktiveco, kaj
tio timigis ilin kaj instigis ilin al abrupta malapero kaj nedeca,
sendankema konduto al la dungito, lernejo, universitato kaj luiganto.
Mi pensis, ke tiu malapero de ĉinoj ne rilatas al mi, sed ne. Japana
Esperanto-Instituto (JEI) havas sian konstruaĵon en Tokio kaj la duan etaĝon
ĝi pruntedonas al iu japanlingva lernejo, kies lernantaro konsistas ĉefe el
ĉinoj. La 27an de aprilo mi vizitis la oficejon de JEI kaj vidis, ke la
pordo de la dua etaĝo estas fermita. Mi timas, ke la lernejo mem fermiĝos
kaj redonos la ĉambron al JEI. La katastrofo tiamaniere povos ataki eĉ
JEI-on. Tion mi tute ne antaŭvidis.

Hodiaŭ forte ventis. La ventoj, kiuj venis el la Azia Kontinento, kunportis
“flavan sablon” el Mongolio kaj el la interna Ĉinio. Se okazus nuklea
akcidento en Ĉinio, la tuta Japanio estus detruita per “senkolora nuklea
sablo”. Mi nek bonvenigas la foriron de ĉinoj, nek alvenon de ĉinaj ventoj.