Loading
Kiam mi farigxis esperantistino ?

Iun matenon, vintre… en la jaro … antaù longa tempo, en la 20-a jarcento… en la jaro 1972, mi eklernis esperanton ! Sed kial ?

Mia vivo estis agrabla sed iun matenon, mi ekpensis : « vi nepre devas ion ne kutiman realigi » kaj pasis la tagoj … Je tiu epoko, komencigxis mia profesia labo cxe la franca poxsto. Ekzistis profesia revuo kie aperis anonco pri perkoresponda kurso de esperanto internacia lingvo. Aperigis tiu anonco, la asocio IPTEA Franca sekcio (Internacia Poxstista kaj Telekomunikista Esperanto Asocio). La sidejo trovigxis en Gap (sude oriente de Francio). Mi informigxis telefone kaj pasis kelkaj monatoj… Kaj decembre 1972, mi resendis la aligxsilon al la perkoresponda kurso.

Pasis monatoj ! Mi studis kaj studis…Interesa periodo dum mi havis la impreson reiri al la lernejo. Mia « instruisto » Roger sendis al mi informilon pri Eùropa Esperanto Kongreso en Luksemburgio okazonta en junio 1973. Li varme konsilis al mi viziti tiun kongreson por havi ekpraktiki la lingvon esperanto. Mi cxeestis tiun kongreson kaj kuragxe malkovris la vivon en esperantio. Fine de junio, mi tuj aligxis al la universala kongreso en Hamburgo (Germanio). Tie mi travivis la faman universalan kongreson kie demisiis Ivo Lapenna, iama lprezidanto de U.E.A.

Kaj revenante el tiu universala kongreso, mi aligxis al asocioj kie mi agadis… partoprenis preskaù cxiujn universalajn kongresojn (krom 2) gxis la jaro 1999 (eble por fini la jarcento…). Kaj poste, kelkaj agrablaj sxangxigxoj en mia vivo…. Mi tamen restas aktiva en la esperanto movado kaj ankaù en diversaj aliaj kluboj kaj zorgas pri aliaj hobioj ….

Jen estis mi ….