Loading
VINILKOSMO informas

From: Lingvo-Studio / Szilvasi Laszlo, LS
To:
Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio
INFORMLETERO DE VINILKOSMO PRI AKTUALAJ ESPERANTO-MUZIKOJ


Decembro 2014

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Estimataj muzikŝatantoj!

Ni sukcesis fari rekordon de longa silento per ĉi tiu letero, ĉar ĝi verŝajne fariĝas ĉiujara. Ni tamen ne forgesis la tradicia rendevuo kun Kristnasko, eĉ kontraŭe!

Jen aferoj, kiujn vi povos meti sub vian abion, aŭ tiun de viaj amikoj, kun ne malpli ol ses novaj produktoj plej diversaj en 2014, kaj la reveno de "Kristnaska kordo", la ne malpli tradicia kolekto de kristnaskaj kantoj en Esperanto.

La plej granda evento estas sendube la nova albumo, ankoraŭ tutfreŝa, de Martin Wiese kun lia grupo La Talpoj. Post sepjara atendo, Martin atingis novan pinton kaj konfirmas sian ĉeeston sur la Esperanto-roka scenejo.

Multe malpli atendita estis Karma, de Jim Petit, granda specialisto de malofta gitara tekniko, kaj majstro de surprizaj orientecaj sonoj. Absolute malkovrinda kaj senmanke donacinda!

Ankaŭ Ĵak Le Puil rekomencas, kaj egale emociigas kaj ridigas nin, denove kaj denove, kaj certe por multaj estontaj jaroj.

Kaj poste, se vi legos la sekvon, vi vidos ke ankaŭ Manuel, Maragan', kaj Kapriol' kunfestas -- energiaj, tutkoraj, kaj malavaraj. Kaj kiel ĉiam, kun la senlandlima lingvo ĉe la pruo por deziri Feliĉan Kristnaskon al la tuta mondo!

Nia kompleta katalogo ĉe:
www.vinilkosmo.com


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Vinilkosmo-Novaĵoj
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»



MARTIN & LA TALPOJ - VKKD 125 " SUPERBAZARO "

La unua kodisko, "Povus esti simple" (vkkd11) de la antaŭa grupo de Martin Wiese, aĝas jam preskaŭ dudek jarojn, kaj klasigas Martin inter la pionirojn de rokkantado en Esperanto!

Martin prezentis sian novan grupon, 'La Talpoj', en 2007, kun la albumo "Pli ol nenio" (vkkd87); kaj sep jarojn poste ili prezentas al ni "Superbazaro", la frukton de tiuj jaroj da skribado, komponado, kaj registrado.

Per mikrofonhava gitaro kaj diversaj aliaj instrumentoj, Martin estas la centra kolono de la grupo, kune kun Johan Lagerdahl per baso, kaj Matias Levin per drumo; la grupo portas la potencajn melodiojn kaj la altnivelan poezion de Martin, ĝis la pintojn kiujn li ŝatas esplori.

Kiel en la unua albumo de la Talpoj, la kantoj en "Superbazaro" kovras vastan gamon de tonoj, subtile ligante akustikajn sonojn, tenerajn kaj folkecajn, kun la energiaj antipodoj de alternativa roko.

La plej multaj kantoj en la albumo estas tutnovaj; tamen kelkaj, kiel "Sub la ponto" kaj "Nova jaro" jam estis prezentitaj en demoalbumo sur interreto, sed aperas en la albumo komplete reverkitaj kaj netigitaj.

Notinda estas la kunlaboro de kelkaj famaj artistoj kiel la nemalhavebla Ĵomart Amzejev, Eric Languillat de Inicialoj DC, Anders Grop, la basisto de Persone el la unua epoko, kaj multaj aliaj malkovrindaĵoj.

Jen do tre atendita nova albumo laŭ "digipack" formato kun 12 paĝa libreto (tre bela objekto), kiu kronas la karieron de Martin Wiese, senmanke aldoninda al via diskaro!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd125&lng=e


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

JIM PETIT - VKKD 123 " Karma "

Jim Petit estas memlerna franca gitaristo kiu ekde 13-jara lernis la tielnomitan teknikon de sledgitaro, kaj deposte inspiriĝis de la klasika hinda muziko, kiun li studis sub Pandit Ŝri Kriŝna Ŝarma, influa hinda gitaristo. Hodiaŭ, specialisto de sia preferata tekniko, kaj ĉefe de la hindaj versioj, Jim Petit estas siaĝenre unika muzikisto.

De 2009, konvinkita ke Esperanto estas la perfekta komplemento de universalecocela muziko, Jim verkas siajn tekstojn en la senlandlima lingvo.

Ĉi tiu 3a albumo de Jim Petit, kun titilo Karma, estas la frukto de longa enprofundiga laboro de lia aparta gitar-tekniko kaj de muziko ĝenerale, laboro komenciĝinta antaŭ preskaŭ dudek jaroj kiam li elektis sledgitaron kiel sian artan esprim- manieron; kaj pli antaŭnelonge li studis simfoni-orkestran komponadon en la Konservatorio de Colmar en 2012.

La muzikaĵoj de ĉi tiu nova albumo estis komponitaj el la ritmaj cikloj de la klasika hinda muziko nomitaj tâlas. Poste venas la melodio kaj la muzikaj modaloj kiujn Jim ellaboras el la melodiaj kadroj de la râgas de Norda Hindio. Kiam la spino de liaj komponaĵoj estas starigita, li plenumas la aranĝojn, la orkestradon, kaj la sonesplorojn.

Eblas difini lian muzikon kiel la renkontiĝon de la muziko de Ravi Ŝankar kaj de Pink Floyd, pasante tra... Jim Petit kaj liaj sledgitaroj!

Li ne serĉas kopii tion kio jam estis farita, sed li volas prezenti sian propran muzikon, unikan, serĉante esprimi sian artan vidon pri la aferoj de la vivo.

Karma estas koncepta albumo, fontante el liaj pripensadoj pri la vivo de la animo, antaŭ kaj dum ĝia naskiĝo, ĉirkaŭ la centra muzikaĵo, 'Sonĝoj de konĉertanta naskiĝo', muzikaĵo kiun li komponis por sledgitaro, simfonia orkestro, kaj koruso.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd123&lng=e


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

ĴAK LE PUIL – VKKD 124 " Sen elizi' "

Ne malpli ol dek jarojn post 'Mi estas' (vkkd73), en nia katalogo de post 2004, Ĵak revenas, daŭre tiom kontestema, ŝercema, kaj sentimentala.


Ĵak jam estis registrinta kvar kasedojn, la unuan, 'Danĝera ul'' aperintan en 1977, kaj sekvitan de 'Revenas mi' en 1980, 'De Pont-Aven al Varsovi'' en 1985, kaj 'Ne donu tro' en 1993. Alivorte, la dua KD dediĉas ne malpli ol 37 jarojn de la kariero kaj muzika spertado de la daŭre senŝanĝa artisto!

La naŭ originaj titoloj de la albumo estis komponitaj de Ĵak, kaj la tekstoj verkitaj de Ĉristian Sedant, Eŭgeno Mihal'skij, Jopetro Danvy, Stafan Maŭl, Marjorie Boulton, Mazda, Georges Lagrange, kaj Ĵak mem.

Vi trovos ankaŭ tri 'tradiciajn' titolojn: 'Ho belulin'' (Bela ciao) en traduko de Renato Corsetti, 'La kavaliroj de la Ronda Tablo' tradukita de Miĉel Duc Goninaz, kaj 'La edzino de la kolportisto' transmetita en la senlandliman lingvon de Jacques Manceaŭ. Kaj por fini la feston, du kantojn tradukitajn el la franca, 'Klifo kaj maro' (La falaise et la mer) de Ĝislain Sĉreŭrs kaj tradukitan de Georges Lagrange, kaj 'Revenas mi' (Je reviens ĉez nous) de Jean-Pierre Ferland en traduko de Jean-Pierre Danvy.

Notinda estas la partopreno de JoMo, kiu jam plene kunlaboris en 'Mi estas', ĉi-foje per gitaro kaj balalajko, kaj ankaŭ de Pjer Buvje per kontrabaso,Jean-Claude Patalano per aldo- kaj soprano-saksofonoj, klarneto, kaj koncert-fluto, kaj Yo (de grupo Brassen's Not Dead) per drumoj.

Jen neniumaniere maltrafenda albumo, kiu kontentigos la plejajn frandemulojn!

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd124&lng=e


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

AKORDO - VKKD 62 " Kristnaska kordo "

La esperantistoj certe memoros pri "Muzikpluvo", la unua KD de tiu bonega kantensemblo konsistanta el sep belaj voĉoj kiu aperis en 1996. Sep jaroj pasis, tamen Akordo neniom perdis el sia fervoro kaj proponas al ni kolekton de tradiciaj julkantoj el diversaj landoj kaj kulturoj, ĉiuj tradukitaj en Esperanton por kunĝui la kristnaskan etoson kun la tuta mondo.

Jen belega kaj kvalita eldonajxo kiu fariĝos tutcerte vera referenco en tiu muzikĝenro.

Notindas la partoprenon de Roel Haveman, rimarkinda tradukisto de plej granda parto de la proponitaj titoloj.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www..vinilkosmo.com//?disc=vkkd62&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

MARAGAN' - VKKD 122 " Kiu semas venton... "

Venante de malsamaj regionoj kaj muzikaj mondoj, la muzikistoj renkontiĝis iom post iom. La muzikgrupo Maragan' naskiĝis en februaro 2011, okaze de balo, kaj decidis daŭrigi la aventuron. Maragan' ludas ĉefe tradiciajn dancmuzikojn, inkluzive de komponaĵoj. Nun ŝajnas ke la grupo havas propran identecon.

En 2013, Maragan' muzikis en la okcitana por kongreso de esperantistaj fervojistoj en bordoza regiono. Tiu koncerto estis por la grupo unua vera kontakto kun la Esperanto-mondo. Kelkajn semajnojn poste, la organizantoj de OSIEK-seminario en St.-Amand-Montrond (Francio), invitis Maragan' eksperimenti per muzikprogramo en Esperanto. Estis vera defio. La sperto estis sufiĉe agrabla por pludaŭrigi la projekton, kaj pensi pri ellaborado de disko en Esperanto, ne nepre danciga, por esplori aliajn stilojn.

Jen estis lanĉita Kiu semas venton . En ĉi tiu unua KD, Maragan' aŭdigas ĉefe proprajn komponaĵojn kaj tekstojn. La baza ideo estis ellabori novan materialon el kelkaj tonoj, el bildo, a? krei melodion el kelkaj vortoj, sen devigi sin nepre krei dancigan muzikon. Tial ne temas pri balmuziko, kvankam kelkaj kanzonoj estas ankaŭ valso, mazurko aŭ skotiŝo. Sed komponaĵoj el tradicia stilo estis ankaŭ solida deirpunkto por krei kantojn, tiel ĉi-foje la baza melodio iĝis akompanaĵo kaj la kantado laŭiris duan melodion.

Fine, sed nemalgrave, aldoniĝis kanto de Lluís Llaĉ, "L'Estaca" (La Paliso), inspirfonto por rezistaj movadoj, kaj ne nur dum faŝismo. Tiun kanton tradukita de Renato Corsetti k.a., kantis unuafoje Marĉela Fasani en la sonkasedo Venos liber' eldonita de Edistudio en 1979. Estis decidite registri nur tion kion la grupo kapablas aŭdigi sur scenejo. Tio signifas, interalie, aldoni nek kromajn instrumentojn nek elektronikajn sonojn. Ankaŭ ne korekti ĝustecon de la voĉo aŭ de la instrumentoj, por ricevi kiel eble plej naturan rezulton.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd122&lng=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

MANUEL - VKKD 121 " Dankas mi la vivon "

Manuel aperis sur la muzika scenejo en Esperanto en 2011 per sia unua albumo, "Duonvoĉe... tutkore" (VKKD104), kaj la sekvan jaron li rekomencis per "Ĉu plu ekzistas amo?" (VKKD112).

Konvinkita ke la mondo plenas je mirindaĵoj, en 2013 li prezentis sian trian albumon, "Mirindaĵo", kaj post proksimume unu jaro li revenas al sia publiko per sia kvara albumo, en kiu li plenvoĉe deklaras: DANKAS MI LA VIVON!

Estante viro kiu sentas kaj konscias pri la donemo de la vivo al li, sekve de sukcesa operacio ĉe la voĉkordoj, li doneme ofertas siavice al la aliuloj. Estante kantisto, li transdonas ĝojon, pensante ke arto celas atingi la homajn emociojn, kaj li instigas nin pripensi, ĉar, kiel li diras, arto devas tuŝi la koron same kiel la spiriton.

Ĉi tiu KD enhavas ne nur kantojn, sed ankaŭ instrumentaĵojn samtempigitajn kun video-tekstoj. La KD povas ankaŭ utili plurmaniere, kaj prezentiĝas kiel vera instru-helpilo por progresi en la universala lingvo.

Aŭskultante ĉi tiujn kantojn, vi aprezos la amdeklaron de Manuel al la vivo, kiu transiras landlimojn kaj ankaŭ oceanojn. Ĉi-foje li preferas latinamerikajn muzikojn, kiuj abundas en la albumo.

Manuel estas idealisto kiu pensas ke la homaro sukcesos la revon pri "tutmonda homa familio", kaj deklaras la plezuron kanti, danci, ami kune, kaj multigi kundividitajn emociojn.

Manuel dediĉas ĉi tiujn kantojn al sia patrino, kiu akompanis lin ĝis sia centa jaro.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd121&lng=e


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

KAPRIOL'! - VKKD 120 " Kavaliriko "

Post sia unua KD, "Aventur'" (VKKD95), prezentita en 2009 en KEF en Danio, Kapriol'! festas sian kvinan datrevenon per ĉi tiu nova KD, "Kavaliriko", daŭre ligante tradicion kaj svingon laŭx ilia sekreta dozado.

La grupo, kiel montras ilia nomo, ŝatas kapriolojn, ĉerpante sian inspiron ĉefe el tradicia muziko; kaj ilia magio evoluas sen limoj, nek lingvaj nek tempaj. Jarcentaj muzikaĵoj el Nederlando kaj Frislando, tradiciaj hispanaj, keltaj, kaj balkanaj stiloj, mezepokaj aŭ pli nuntempaj, kiel ĵazo kaj salso, estas la ingrediencoj de ilia koktelo. Kaj aldoniĝas al la festo dancmelodioj prenitaj de ilia folkbala programo, kun skotiŝoj, bureoj, ĉerkesaj cirkloj, kaj ĝigoj.

Estis okaze de folkbaloj ke Kapriol'! spontane formiĝis, pro la renkontiĝo de Marita Kruijswijk (flutoj, ŝalmo, kanto) kaj Marian Nesse (akordeono, kanto), ambaŭ eksuloj de Kajto (la unua grupo kiu registris KDon en Esperanto), kun Rutger Dijkstra (baso, gitaro, violono, kanto) kaj Ad Bos (drumkesto kaj aliaj perkutiloj, klavaro, kanto).

La forto de ilia plurvoĉa kantado kaj la neĉiutagaj instrumentoj estas rimarkinda, kaj fariĝis nemalhavebla dum diversaj Esperanto-festivaloj kaj kongresoj en la mondo. En 2011, turneo tra Belgio, Francio, kaj Germanio, organizita de la asocio EUROKKA, sekviĝis de turneo tra Usono, kaj denovan fojon en 2013.

Jen proksime sekvinda grupo, kaj jen albumo senhezite aldonenda al via diskaro, same kiel ilia antaŭa, se ne estas jam farita.

Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :
www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd120&lng=e


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Cifereca Platformo - Renaskiĝo
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Sekve de stulta atako fare de informadikaj piratoj en marto, la platformo www.vinilkosmo-mp3.com estis detruita; sed ĝi estis rekonstruita kaj remalfermita en julio.

Ĉiuj albumoj prezentitaj ĉi tie, kaj ĉiuj kiuj troviĝis tie antaŭ la pirata atako, estas denove disponeblaj, en mp3 kaj ogg; kaj ni profitis por samtempe plibonigi la retejon.

Oni povas trovi la samajn erojn en FLAC-formato, sen perdo de kvalito, sur la nova platformo de la regiona federacio FLIM ĉe:
1d-midipyrenees.com/fr/structure/vinilkosmo-Esperanto-muzik-prod


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Aktualaj projektoj
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Preparataj kaj antaŭvidataj por vintro/printempo 2015:

- La 2-a albumo de Amindaj.

- La 4-a albumo de JoMo, kiu titoliĝos "JoMo okcitanas".

- Reeldono kompilita sur KD de du kanadaj vinildiskoj, elĉerpitaj de longa tempo; unu de Veselin Damjanov, kaj la alia de Joëlle Rabu.


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»
Universala Kongreso de Esperanto
«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

De la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 okazos la 100-a Universala Kongreso en la franca urbo Lille.

EUROKKA laboras pri la artista programo de la kongreso, kaj tio estos okazo por ĉeesti multenombrajn koncertojn de Esperant-lingvaj artistoj!

Notu tion, do, atendante pliajn precizaĵojn.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron. Se vi ricevis ĝin pere de amiko aŭ konato kaj se vi deziras ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie: www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Plej muzikajn bondezirajn salutojn al ĉiuj legantoj ! Redaktita por vi de

Floréal Martorell
kaj Mark Eaton

------
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

__________________________________________________________________________________________
Ĉe plusendo de la mesago bv. nepre mencii la fonton: Ret-Info / Lingvo-Studio