Loading
MARATONO DE PRELEGOJ EN VROCLAVO
Przetłumacz wiadomość
Wyłącz dla następującego języka: esperanto
ROMAN DOBRZYŃSKI - MARATONANO DE PRELEGOJ

Vendrede la 16an de majo je la 14h00 en la Vroclava Centro de Pliaĝuloj (Vroclavo/ Malsupra Silezio / Pollando) kadre de tutjara programo de la Akademio de Pliaĝuloj sub komuna titolo: „Kiel grandioza estas la mondo” okazis la renkontiĝo kun fama esperantisto Roman Dobrzyński.
La ciklon preparas por neesperantistoj la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo (CIE-RBV). La celo de la programo estas stimuli aktivecon de la pliaĝuloj, vigligi la kunlaboron kun neesperantaj medioj kaj disvastigi Esperanton.
Dum la vendreda renkontiĝo Roman Dobrzyński montris al la neesperanta publiko sian la plej novan filmon rakontanta pri lia monata restado en Nepalo „Nepalskie Amplitudy” („Nepalaj Amplitudoj”). La filmo estis premiero speciale preparita por la vroclava publiko. Post la filmo Roman respondis demandojn de la publiko proksimigante multajn interesajn informojn pri la plej vertikala lando en la mondo.
Fine de la renkontiĝo Małgosia Komarnicka enmanigis al Roman Dobrzyński dankdiplomon de du organizaĵoj: la Centro de Interkultura Edukado (Esperanta) kaj la Vroclava Centro de Pliaĝuloj (neesperanta) pro la bela prelego.
Ĉiuj renkontiĝoj kun Roman Dobrzyński estas ĉiam malpacience atendataj de publiko kaj tial Joanna Ryłko, specialistino pri promotado de la Vroclava Centro de Pliaĝuloj deziris intervjui lin. La planita intervjo je 30 minutoj plilongiĝis pro multaj interesaj informoj kaj oni devis ĉesigi ĝin post preskaŭ 100 minutoj, ĉar Romanon jam atendis publiko. La intervjuo, kiu enhavas tre multe da informoj pri Esperanto dank’ al la Vroclava Centro de Pliaĝuloj atingos ne nur plimulton da vroclavanoj aŭ loĝantoj de Malsupra Silezio, sed pere de interreto ankaŭ aliaj neesperantistoj.
La saman tagon en la sama loko, sed je la 17h00 Roman denove prelegis, sed ĉi foje por junaj homoj. Pri la renkontiĝo petis Aleksander Pękała, la kanceliero de Medicina Altlernejo en Legnica vidante la afiŝon informanta pri prelego de Roman Dobrzyński. Dum la renkontiĝo, la neesperanta publiko unue pririgardis la saman filmon pri Nepalo kaj poste starigis multajn demandojn kaj tiel ekestis vigla diskuto. Ĝi konsciigis al la juna publiko interalie ankaŭ valorojn de Esperanto. La tempo de la prelego pasis tiel rapide, ke ravitaj pri ĝi junaj neesperantistoj jam interkonsentis sekvan renkontiĝon.
Je la 19h00 Roman Dobrzyński renkontiĝis kun esperantistoj en sidejo de Silezia Esperanto Asocio kie li ankaŭ prezentis la saman filmon pri sia vizito en Nepalo kaj interese pri ĝi rakontis. Malgraŭ, ke vendredo ne estas tago de kutimaj klubaj renkontiĝoj venis dekkelkaj personoj.

Dum ĉiuj prelegoj Roman Dobrzyński emfazis, ke lia vizito en Nepalo estis unu el malmultaj liaj eksterlandaj vojaĝoj dum kiuj li uzis preskaŭ ekskluzive la lingvon Esperanto. Dank’ al gvidado kaj gastigado fare de lokaj, nepalaj esperantistoj li ne estis devigita paroli en iu ajn alia lingvo krom Esperanto.

La Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo jam invitas al sekva renkontiĝo la 27an de junio al la Vroclava Centro de Pliaĝuloj je la 14h00.
La anonco pri nia ciklo aperos venontsemajne en la „Vroclava Gazeto”, kiu atingas grandan nombron da personoj.

Por la estraro de la Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo Vroclavo
Małgosia Komarnicka
[Vizitu nian Ipernity-paĝaron kaj rigardu pli da fotoj]