Loading
Europa Unio kaj Esperanto - 2016 j.
JJM
Kial tio estas grava
Unu el la fondaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco de la lingvoj kaj de la kulturoj. Pro tio ke estas 24 lingvoj oficialaj, estas malfacile respekti tiun principon. Kaj la angla estas nuntage favorata kompare al la aliaj lingvoj. Ekzemple, la angla estas la sola laboro-lingvo de la Eŭropa Centra Banko. Havas malavantaĝon la eŭropanoj kiuj ne parolas la anglan. Elektu Esperanton, kiu estas lingvo neŭtrala kaj facile lernebla, kiel la lingvon de la EU, por egaligi la interrilaton inter la popoloj eŭropaj. Plue, havi tut-eŭrope la saman lingvon, tio permesus interdebatadon eŭropan en kiu ĉiuj nacioj povus kompreni unu la aliajn; tio do kreus Eŭropon pli demokratian. Aldone, laŭ la Raporto de la Profesoro François Grin, instigi la lernadon de Esperanto, tio ŝparus ĉiujare se oni komparas kun la nuna situacio, 25 miliardojn da eŭroj, ĉar Esperanto estas inter kvin-foje kaj dek-foje pli facile lernebla ol la aliaj lingvoj.
tuj.free.fr
eo.wikpedia.org/wiki/Esperanto
eo.wikipedia.org/wiki/Raporto_Grin
Facebook : www.facebook.com/EsperantooficialalingvodeEuropaUnioNun
Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

Subskribu:

secure.avaaz.org/po/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/?cWsmrgb&utm_source=sharetools&utm_medium=copy&utm_campaign=petition-35406-Esperanto_langue_officielle_de_lUE&utm_term=Wsmrgb%2Bpo