Loading
REKOMENDO DE....
REKOMENDO DE LA MINIMUMA ESPERANTA-POLA KAJ POLA-SPERANTA VORTARO AL LA LERNOLIBRO „SUKCESO PER ESPERANTO”


DE EDWARD MALEWICZ

„Sukceso per Esperanto” estas la plej nova Esperanto-lernolibro de Edward Malewicz. Ĝi konsistas el du volumoj kaj estas destinita por du lernojaroj, se la lecionoj estas gvidataj po du lernohoroj semajne. En la lernolibro „Sukceso per Esperanto” la aŭtoro utiligis siajn vastajn metodikajn sciojn kaj multjarajn spertojn en la instruado de la lingvoj angla kaj Esperanto.

Edward Malewicz estas diplomito de la Supera Lernejo pri Fremdaj Lingvoj de la Varsovia Universitato kaj magistriĝis en la Instituto pri Aplikata Lingvistiko ĉe la sama universitato. Li estas aŭtoro de kvar Esperanto-lernolibroj kaj de metodika konsillibro por Esperanto-instruistoj.

La lernolibron „Sukceso per Esperanto” akompanas verkita de la aŭtoro kaj antaŭ nelonge eldonita de la Centro de Interkultura Edukado – Vroclavo „Minimuma Esperanta-pola kaj pola-Eperanta vortaro”. Ĝi havas formaton A5, nombras 117 paĝojn kaj distingiĝas per bela bindaĵo.

La vortaro en la Esperanta-pola parto enhavas ĉiujn vortojn troviĝantajn en la lernolibro „Sukceso per Esperanto” kompletigitajn per la plej ofte uzataj vortoj el la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto. Dank’ al tio ĝi povas esti utila ankaŭ al mezprogresintoj, kiuj ne uzas la lernolibron.

La pola-Esperanta parto de la vortaro ne estas inversaĵo de la Esperanta-pola. Ĝia celo estas helpi al la lernantoj formuli simplajn memstarajn eldirojn en Esperanto, precipe pri la temoj de diversaj entenataj en la lernolibro buŝaj temlaboraĵoj. La pola-Esperanta vortaro havas karakteron didaktikan. Plej precize kaj komplete estas en ĝi prilaboritaj la kapvortoj, kies Esperantaj ekvivalentoj kaŭzas al poloj plej grandajn malfacilaĵojn. Estas ankaŭ menciinde, ke la vortaro enhavas multe da grava kaj interesa vortprovizo, interalie tiu ligita kun la disvolviĝo de la civilizacio, kiel saĝtelefono, bankaŭtomato, retbabili, rapidmanĝejo k.s.

La vortaro de Edward Malewicz ne estas tipa minimuma vortaro. Ĝi estas riĉa je ekzempla materialo kaj abundas je frazeologiaĵoj. Krome, se kapvorto havas kelkajn signifojn, ili estas indikitaj en rondaj krampoj, kaj se ĝi apudiĝas kun iaj prepozicioj, ili estas prezentitaj en kvadrataj krampoj. Jen kelkaj ekzemploj:

wrażenie impreso; robić na kimś ~ fari impreson sur iu(n), impresi iun; jestem pod ~m mi estas impresita

działać (o osobie) agi; (o urządzeniu) funkcii; (= oddziaływać) influi; (= skutkować) efiki; ~ na wyobraźnię influi la imagon; lekarstwo przestało ~ la medikamento ĉesis efiki

żal (= smutek) malĝojo, doloro, ĉagreno; (= ubolewanie) bedaŭro; (= pretensja) plendo, kolero [do kogoś o coś kontraŭ iu pri io]; ~ mi go mi bedaŭras lin

Precipe detaleme estas prilaboritaj la prepoziciaj kapvortoj. La uzadon de iuj polaj prepozicioj (ekz. „na”, „za”) ilustras eĉ dekkelkaj ekzemploj, kio en minimumaj vortaroj ne okazas.

Bona kaj uzanto-amika vortaro Esperanta-pola kaj pola-Esperanta, samkiel bona lernolibro, estas en Pollando, patrujo de Esperanto, tre bezonata. La ĝis nun publikigitaj vortaroj havas jam elĉerpitan eldonon aŭ ili iom malaktualiĝis pro manko en ili de la plej moderna vortprovizo aŭ pro la fakto, ke troviĝas en ili neologismoj, kiuj ne enradikiĝis. Ĉi tiu eldono certe kontribuos al ŝanĝiĝo de la ĝenerala imago pri Esperanto, kiu estas nun perceptata kiel arkaika kreaĵo, kaj ĝiaj instrumaterialoj, kiel malnovmodaj kaj krudaspektaj, kvazaŭ esperantistoj timus enkonduki en ilin modernecon.

Małgorzata J. Komarnicka
Vroclavo - Pollando

[Diplomito de Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano]


2 załączniki

Podgląd załącznika DSC_0432.JPG
Obraz
DSC_0432.JPG
Podgląd załącznika REKOMENDO DE LA MINIMUMA VORTARO EO-PL kaj PL-EO.docx
Word
REKOMENDO DE LA MINIMUMA VORTARO EO-PL kaj PL-EO.docx