La historio de Esperanto nature sugestas dividi la esperantistojn inter valor-orientitaj idealistoj kaj normorientitaj pragmatistoj emfazantaj la praktikan utilecon de la lingvo. Eblas apliki ankaŭ dividon inter instrumentalisma sinteno (la lingvo estas rimedo por atingi iun celon) kaj ekspresiva sinteno (partopreni en la Esperanto-movado estas agrable en si mem).
Pluevoluigita, la laŭmotiva disgrupigo de studrondanoj fare de Aulis Alanen* estas aplikebla al esperantistoj: 1. utilorientitaj, 2. evoluorientitajj (ĉe esperantistoj plu-dividebla inter 2.1. homarcentraj kaj 2.2. individucentraj) kaj 3. bonsentemuloj.
Estas neĝuste konsideri nur la reprezen-tantojn de la grupo 1 havantaj instrumenta-lisman sintenon. Ankaŭ por la evolu-celantoj Esperanto estas rimedo ĉu por tuthomaraj celoj (monda paco, internacia amikeco, ktp.) ĉŭ por la propra individua memevoluo.
La agadon de esperantisto influas pluraj aŭ ĉiuj el la menciitaj motivoj. La nuntempa Esperanto-movado devus i.a. en sia infor-mado emfazi la signifon de Esperanto precipe por la persona memevoluo kaj provizi por tio efektivan ŝancon en sia propra agado.
-------------
* Aulis Alanen (1929-1998), finna fakulo pri plenkresku-la edukado, profesoro de la Universitato de Tampereo
0 comments