Pitagorajn kaj Homaranismajn Salutojn Onklo!
Saĝaj vortoj la viaj! Mi, en ĉi tiu vivo, estas kristano.... tio certe ne malproksimigas min de mia proksimulo, kontraŭe, mi estis edukita laŭ la katolika interpreto kaj, danki al miaj gepatroj, mi ricevis liberecon sekvi la vojon kiun mia intuicio juĝigis la plej taŭgan. Nun mi estas spiritisto kaj mi ankoraŭ sekvas la nuran patrinan konsilon:
FARU LA BONON, SEN SCII AL KIU!
Ĉu ne estas vera homaranisma konsilo? La simpleco de mia patrino elektis bonan devizon por disdoni al siaj gefiloj..... Kiam mi estas en esperantio mi sentas vivi en bona mondo.... partopreni en ĉi tiu movado estas vere motivo de ĝojo al mia animo. Mi elkore petas al tiu "potenca senkorpa mistero" benu la homaron por ke ni vere, senlime, kunfratiĝu. Mi scias ke la "fonto de vivo konstanta" min aŭskultas.... kaj ni, ĉi momente, vivas la "La verdan standardon" se vere, nur parte, en la estonto "Ni inter popoloj la murojn detruos" kaj niaj plej intimaj revoj realiĝos "kaj amo kaj vero ekregos sur tero.". "ni ĉiuj de Di' estas filoj" kaj, pro tio, akceptu miajn bondezirojn de plena paco, amo kaj frateco! Mi deziras ĉion bonan al vi kaj ankaŭ al la "pacaj batalantoj" kaj..... ni kredu, ĉar...."kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro al frata la celo ni iru obstine antaŭen, senfine."
Feliĉan Vivon al ĉiuj!!! :-)
Feliĉan Vivon al ĉiuj!!! :-)
3 comments
Raŝi - Audino replied to :
MIKELO (Michel Derey… said:
Ricevu fratan manpremon ankaŭ de mi, kara amiko Raŝi!
Mi tre ŝatas la internan ideon de Esperanto : ĉiuj ni estas homoj; ne gravas religio, opinio, gento, ktp... Mi aldonas, ke ĉiuj ni vojaĝas sur la sama kosmoŝipo - nia mirinda sed fragilaTero!
Raŝi - Audino replied to MIKELO (Michel Derey…: