Velho Tema I
Vicente de Carvalho
Só a leve esperança, em toda a vida,
Disfarça a pena de viver, mais nada;
Nem é mais a existência, resumida,
Que uma grande esperança malograda.
O eterno sonho da alma desterrada
Sonho que a traz ansiosa e embevecida,
É uma hora feliz, sempre adiada
E que não chega nunca em toda a vida.
Essa felicidade que supomos,
Árvore milagrosa que sonhamos
Toda arreada de dourados pomos,
Existe, sim: mas nós não a alcançamos
Porque está sempre apenas onde a pomos
E nunca a pomos onde nós estamos.
Malnova Temo I
Vicente de Carvalho
Nur la malpeza espero, en la tuta vivo,
Maskas la suferon vivi, nenio pli;
Ne estas la ekzistado, resume,
Pli ol granda fiaskiĝanta espero.
La eterna revo de la ekzilita animo
Sonĝo kiu ĝin igas sopiranta kaj ravita,
Estas feliĉa horo, ĉiam postigata,
Kiu neniam venas en la tuta vivo.
Tiu feliĉo kiun ni supozas,
Arbo mirakla kiun ni revas,
Surmetas ĝin, entute, oraĵojn,
Ekzistas, jes: sed ni ne ĝin atingas
Ĉar ĝi estas ĉiam nur tie, kie ni ĝin lokas
Kaj ni neniam metas ĝin kie ni estas.
****************************************************
Estu bonvena por proponi ŝanĝojn al mia rekta traduko! J
17 comments
Raŝi - Audino said:
Raŝi - Audino replied to :
Raŝi - Audino replied to :
Raŝi - Audino replied to :
Ĉi tiu poemo ege agrablas al mi kaj, jam antaŭ multe da tempo, mi volis esperantigi ĝin. Nur nun mi kuraĝis ĝin fari malgraŭ mia nematureco en nia lingvo por fari tion.
Mi elkore dankas viajn amikajn vortojn! Mi ankaŭ dankas vian ĝentilecon!
Raŝi - Audino said:
La ideo fari tion estas ĉar mi volis aŭskulti poemon en via nacia lingvon pere de la voĉo de Eva. Ĉar mi konas ŝian voĉon en esperanto, mi povis aŭskulti ankaŭ en la hungara por kompari.
Mi vere ŝategis la sperton! Dankon pro via komento! :-)
Raŝi - Audino said:
Estu ĉiam bonvena!
Raŝi - Audino replied to :
Mi iniciatos de la komenco: Mi spektis la prelegon de Petra Ŝmideliuz tie ĉi en Brazilo ĉe la urbo San Paŭlo kies enhavo estis la kulturo, la lingvo kaj kutimoj de Hungaroj. De tiam mi scivolegis iom pli pri la akĉento de via lingvo. Mi rezonis ke la unika hungara persono kiun mi konas la voĉon estis Éva (mi jam aŭdis la voĉon de Lapenna) kaj mi interkonsentis kun ŝi pri la aŭskultado de iu ajn poemo. Ŝi ĝentile elektis unu kiu apudis la esperantan tradukon. Ni uzis Skjpon por plenumi mian deziron.
Klare ke la nura "ligilon" kiun mi havas kun la voĉo de Éva estas mia koro! :-) Mi estas ege dankema pro ŝia sindonemo!! Ĝis mia kara Anjo!
Raŝi - Audino replied to :
Via aserto ne estas nur logika allogaĵo, ĝi estas veraĵo kiu apartenas al ĉiuj ni homoj, sciinte aŭ ne.
La malbonaj momentoj vere ekzistas, fortu al ni ĉiuj por trapasi ilin sen la odoro de la malvenkismo!
Malfacila, jes.... sed tute atingebla por ke "ni ĝin metu tie kie ni estas". :-)
Mi elkore dankas viajn vortojn Martha!
Hans-Georg Kaiser said:
Raŝi - Audino replied to Hans-Georg Kaiser:
Kiam oni atingas feliĉon, ĉu gravas la kapitalon?
Por mi, la feliĉo sufiĉiĝas...
Raŝi - Audino said:
Mi devas klarigi ke li NE parolas la portugalan kaj, pro tio, ne sin basiĝis per la originala poemo.
Ofta sinteno
Nur la malpeza espero, dum la tuta vivo,
maskas la viv-suferon, nenio pli
Ĝi ne estas la ekzistado, resume,
nur fiaska serĉado de l'espero.
Eterna revo de la ekzilita animo.
Sonĝo, kiu nin igas sopiri kaj ravi,
pri feliĉa horo, ĉiam svena,
momento, kiu neniam venas dumvive.
Tiu feliĉo, kiun ni antaŭsupozas.
Aĵo mirakla, kiun ni reve sopiras,
Tiun ni, ĉiam, plene orumigas.
Jes: Ĝi ekzistas, sed neatingeble.
Ĉar ĝi ĉiam troviĝas ali-loke ol vi.
Éva Juhász said:
Raŝi - Audino replied to Éva Juhász:
Raŝi - Audino said:
Raŝi - Audino replied to :
Mi elkore dankas vin!!!