Loading

2019-1

Vi ne estas sola en la mondo. (Januaro-februaro-marto 2019)

Imagu ke bona amiko via aŭ proksima familiano havas gravan problemon, sed vi aŭdas pri tio nur longe poste. Kredeble via unua reago estas “Kial vi ne parolis pri tio? Mi estus povinta helpi!”
Same inverse: se vi havas problemon, eble vi povus paroli pri tio kun bona amiko aŭ proksima familiano. Ni ne estas solaj en la mondo, ni ĉiuj havas socian reton. Ne ĉiuj havas 10 bonajn geamikojn, foje nur 1 aŭ 2, kaj tio povas esti sufiĉa. Kaj foje, iu persono kiun vi malpli bone konas, povas doni tre trafan konsilon aŭ oferti sian subtenon en la ĝusta momento kaj fariĝi tre bona amiko por la vivo. Do ne izolu vin mem, ne timu “ĝeni aliajn homojn” per viaj problemoj.
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

All rights reserved

Report this photo as inappropriate