Loading
INSTRUAJ BILDOJ POR REKTMETODA INSTRUADO
Ankoraŭ mi ĉi tie ne prezentis mian praktikan metodika materialon – Instruajn bildojn por rektmetoda instruado. Musklaku la bildojn por grandigi ilin, resp. por ricevi pliajn informojn.



Temas pri 500 ilustraĵoj A5 en du kartonaj kofretoj (en ĉiu kofreto 250, resp. lecionoj 1-11 kaj 12-22).


La desegnaĵoj de mia filino Linda Marčeková apartenas al la lernolibro Esperanto per rekta metodo (www.edukado.net/biblioteko/libroj/?iid=18181), kiu aperis en 32 lingvoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/434643



La bildoj uzeblas kun ajnlingva versio de la libro. Ili kronologie sekvas la unuopajn paŝojn de la lernolibro, eblas do helpe de ili gvidi rektmetode Esperanto-kurson por komencantoj, sen daŭre konsulti la lernolibron.

Sube estas foto de Remy Bouchet: mia rektmetoda kurso en Coma-Ruga, Hispanio.



Vidu detalojn ĉe www.edukado.net/biblioteko/libroj/?iid=19599
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7695

La samaj bildoj troveblas en la lernolibroj mem (malgrandigitaj), sed estas aĉeteblaj ankaŭ sur kompakta disko (sube la kovrilo), de kiu oni povas komputile projekcii la PDF-formatajn bildojn.



Vidu ankaŭ: www.edukado.net/biblioteko/libroj/?iid=19635,
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7696

Ĉe la aŭtoro (la eldoninto) eblas ĉiujn titolojn aĉeti kun triona rabato, eĉ unuekzemplere :-)
Skribu al: stano.marcek@gmail.com, aŭ lasu vian mesaĝon ĉi tie.
Stano Marček

1 comment

Stano Marček said:

Espereble nun en ordo. Mi provis kortekti tion.
11 years ago ( translate )