Loading
Krucenigmoj en Esperanto

„Instrua amuzo“ estas titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: „107 krucenigmoj en Esperanto“ (ankaŭ sur KD).
Pri tio kiel solvi, ev. kiel mem verki krucenigmojn, mi rakontis al partoprenantoj de la lasta jarŝanĝa aranĝo JES en Germanio (aliĝis pli ol 300 precipe junaj homoj). Nun vi povas kune kun ili solvi unu el la 107 krucenigmoj el mia lasta kajero. Bonvolu iri al:

https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/9807828

kaj tie elŝuti la pdf-dosieron, kiu montras, paŝo post paŝo, kiel solvi – kaj ĉe la fino eĉ kiel mem verki krucenigmon. Agrablan kaj instruan amuzon!


Pliaj informoj troveblas ĉe:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Krucenigmoj_kaj_humuro1.jpg
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Lingva_amuzo.jpg
http://eo.wikipedia.org/wiki/Stano_Mar%C4%8Dek
https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/4777496
https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/7255390

3 comments

Hans-Georg Kaiser said:

Krucenigmoj estas por mi ĉeokaza sporto, kiam mi sidas.... mi prefere ne diru, kie:). Certe ili estas utilaj por pli bone memorteni multajn aferojn aŭ por eventuale rememorigi iujn.
13 years ago ( translate )

Stano Marček said:

Dankon pro la reagoj. Ĉu "krucvorto"? Al mi persone tiu esprimo ne plaĉas. Temas ja ne pri (speco de) vorto, sed pri enigmo (objekto kun multaj kvadratetoj), en kiu kaŝiĝas/kruciĝas multaj vortoj.
En PIV ni povas trovi ankaŭ vortenigmon (p. 289) kaj logogrifon (p. 688).
Tamen, pri la uzado decidu la uzantoj: mia gugloserĉilo montras la jenajn ciferojn:
krucvorto 628, krucvortenigmo 2920, krucenigmo 3350 trovoj...
13 years ago ( translate )

Stano Marček said:

La kajeron "107 kruenigmoj en Esperanto", la samnoman diskon kun la krucenigmoj en (printebla kaj projekciebla pdf- kaj jpg-formatoj, kun aparta dosiero kun la solvoj), kaj aliajn miajn eldonaĵojn, kiel mia rektmetoda lernolibro en 34 lingvoj kaj la metodikaj materialoj, kiuj akompanas ĝin (paperaj bildoj, diskoj kun la bildoj, kantoj, fabeloj, krucenigmoj...) oni povas aĉeti ĉe mi, kun triona rabato.

Por pliaj informoj mi petas skribi al mia retadreso stano.marcek@gmail.com.
Vidu ankaŭ: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/478009

Miaj eldonaĵoj aĉeteblas ankaŭ ĉe UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
kaj ĉe aliaj Esperantaj libroservoj.
11 years ago ( translate )