Loading
Propono: REF en Norvegujo

Mi prezentas proponon de Marianne Lund, kiu trovis en norda Norvegujo taŭgan ejon por Renkontiĝo de Esperanto-Familioj.

Aktualigo 2008-11-07: REF 2009 okazos en Mali Idjoŝ, Serbujo. Sed eble en alia jaro ni iru al Norvegujo?

Karaj REF-familioj!
Plurfoje oni demandis nin, ĉu ni iam organizos REF en Norvegio. Ni neniam reagis al tiu demando serioze kaj ĉiam respondis, ke evidente (pro kostoj kaj distanco) tio estas tute neaktuala propono. Sed ĵus ni estis kun infana grupo en iu lernejo, kiam subite trafis nin la penso: "Tiu ĉi domo estus ideala por REF!". Ni decidis priskribi ĝin kaj la kondiĉojn de eventuala REF tie.

Tromvik (aŭ Tromvika) situas sur insulo okcidente de nia loĝurbo Tromsø, preskaŭ ĉe la malferma oceano (buse unu horon de la flughaveno). Ĝi estas fiŝkapta vilaĝo kun 100 enloĝantoj, kaj la lernejo havas 25 infanojn, de infanĝardeno ĝis la 10-a klaso. 200 metrojn de la lernejo estas vendejo kaj haveneto kun fiŝakceptejo, kien la lokaj fiŝkaptistoj ĉiutage liveras siajn fiŝojn.


La lernejo estas kompakta teretaĝa domo kun kelkaj klasĉambroj (hejmece meblitaj per sofoj, diversgrandaj tabloj, ludiloj), gimnastikejo, naĝejo, sportludoj (tabloteniso, biljardo) kaj granda kombina kuirejo kaj manĝejo. Ĉio troviĝas samloke ĉirkaŭ la gimnastikejo, sen longaj koridoroj. Oni ĉiam forprenas la eksterajn ŝuojn, enirante la lernejon. Ĝi ne havas litojn, sed bone eblas dormi sur matracoj sur la puraj plankoj kaj sofoj en la klasĉambroj. Ni devus kuiri mem. La kuirejo estas bone ekipita kun fridujoj, frostujoj, tri kuirfornoj kaj sidlokoj por 50 personoj (flekseble, eblas porti pliajn seĝojn kaj tablojn).

La lernejon ĉirkaŭas belega naturo. 50 metrojn for estas jam la maro, aliflanke marĉoj, rivero(j), lago(j), altaj kaj malaltaj montoj. Ni opinias, ke ni povus belege ludi/vagadi/piede ekskursi surloke dum semajno, sen bezono de busekskursoj. Sur la lerneja korto estas ankaŭ diversaj ludiloj kaj du pilkludejoj.

La somera vetero en norda Norvegio povas tre ŝanĝiĝi. En malbona kazo, ni havus semajnon da pluvo, 10 gradoj, vento kaj nebulo. Sed eĉ en tia kazo, ni opinias ke la eno de la lernejo estas tiom bona, ke ni tute bone povus semajnon REFumi tie. En bona kazo, ni havus 20 gradojn kaj sunon, kiu neniam subiras la horizonton, varmetan maron, belegajn pejzaĝojn kaj montgrimpadojn.

La direktoro diris, ke la lernejo kutime estas okupata la du unuajn kaj la lastan semajnon de la someraj ferioj. Tio signifas (tre provizore kaj neprecize) ke la ejo certe estus libera la tri lastajn semajnojn de julio. La lupago estus inter 1000 kaj 1500 kronoj por tagnokto, sendepende de la nombro de partoprenantoj. (1 eŭro = 8 kronoj). (Do se ni estos 50 personoj, tio estus malpli ol 4 eŭroj tage). Eble ni devus ankaŭ pagi ion por lavado post nia foriro, sed ne multe. Aldone ni devus aĉeti la manĝaĵojn. Mi interkonsentis kun la lerneja direktoro, ke mi iom pridemandos, ĉu estas intereso por REFo tie, kaj li siaflanke ekhavos pli precizajn informojn pri prezo kaj tempo. Mi supozas ke ni povus lui la lernejon por iu ajn nombro da tagoj, ne nepre semajno. Mi forgesis demandi, ĉu ili kutime malfunkciigas la naĝejon somere.

Malgraŭ malmultekosta loĝado, REF estus neimagebla en tia fora loko se ne estus tiom malmultekostaj flugbiletoj. Verĉajne, pro la klimato, oni iam draste altigos la prezojn, sed nuntempe ili estas tre malaltaj. Flugo per la kompanio Norwegian (www.norwegian.no) de multaj eŭropaj urboj al Oslo kostas ĉ. 500 kronojn se oni frue mendas, kaj same kostas la duhora flugo inter Oslo kaj Tromsø. (Se oni estas fruega au bonŝanca, aŭ se oni estas infano, kostas eĉ malpli). Ni proponus ke la partoprenantoj (almenaŭ parto) renkontiĝus en Oslo kaj kune flugus al Tromsø. "Norwegian" flugas eĉ rekte inter Tromsø kaj Londono (same malmultekoste) kaj planas komenci ankaŭ rektajn flugojn inter Tromsø kaj Germanio.

Ni mem ĉiam opiniis, ke REF ĝenerale devus okazi en orienta Eŭropo. Do, ni vere donas tiujn ĉi informojn nur ĉar pluraj jam demandis nin. Eble ili aktualiĝus se oni iam decidus fari du REF-ojn. Krom niaj kelkaj vintraj fotoj pri la lernejo kaj ĝia ĉirkauaĵo, vi povas ankaŭ rigardi la retejon http://www.ryggsekk.net/turer/ramnafjellet-19sep07/
ramnafjellet.htm
. Ĝi estas serio da fotoj, kiuj priskribas piediran supreniron al Ramnafjellet, monto kiu situas apud Tromvik. Tie sur la 4a, 7a, 8a kaj 11a fotoj vi vidas Tromvika kaj la lernejon.

Amike salutas Marianne kaj Mario, Tromsø, Norvegio