Loading
BEMI-karavano al MKR 2007

(eo) Miaj infanoj tre ŝatas grimpi kaj montmigradi, do ni jam delonge revis partopreni en MKR (Montkabana Renkontiĝo), sed neniam ĝi okazis dum niaj ferioj. Sed ĉi aŭtune ĝi trafis meze en niajn dusemajnajn feriojn, do nepre ni aliĝu! Sed la loko sur kroata insulo Cres malfacile atingeblas per publika trafiko. Kiel do vojaĝi? Nu, ni ne havas monon, sed biciklon, kaj po kelkajn tagojn antaŭ kaj post la aranĝo por fari kombinitan vojaĝon per trajno kaj biciklo.

Rigardu en la nun alŝutataj albumoj kies nomoj komencas per 'MKR 2007', kiujn aventurojn ni travivis:

MKR 2007 1 - Vojaĝo ĝis Salzburg
MKR 2007 2 - Vojaĝo de Salzburg ĝis Bad Eisenkappel
MKR 2007 3 - Vojaĝo de Bad Eisenkappel ĝis Ljubljana
MKR 2007 4 - BEMI-karavano de Ljubljana ĝis Čiritež
MKR 2007 5 - BEMI-karavano de Čiritež ĝis Vozilići
MKR 2007 6 - BEMI-karavano de Vozilići ĝis Beli
MKR 2007 7 - unua tago en Beli
MKR 2007 8 - dua tago en Beli kun ekskurso al Lubenice

(de) Meine Kinder lieben Klettern und Bergwandern, deshalb träumten wir schon lange davon, an MKR (Berghüttentreffen) teilzunehmen, doch nie fand es während unserer Ferien statt. Doch diesen Herbst fiel es mitten in unsere zweiwöchigen Ferien, also mussten wir uns unbedingt anmelden! Doch der Ort auf der kroatischen Insel Cres ist schwierig mit öffentlichem Verkehr zu erreichen. Wie also reisen? Na ja, wir haben kein Geld, aber ein Fahrrad, und je einige Tage vor und nach der Veranstaltung für eine kombinierte Reise mit Fahrrad un Zug.

Schau in den gerade hochgeladenen Alben, deren Namen mit 'MKR 2007' beginnen, welche Abenteuer wir erlebten.

5 comments

Olga Belyaeva said:

Bonega vojagxo kaj kolor- enhava-ricxa "raporto"!
Dankedon de mia plenkoro!
16 years ago ( translate )

Lars Sözüer replied to Olga Belyaeva:

Mi ĝojas ke ĝi plaĉas al vi. Ankoraŭ atendas multaj fotoj la alŝuton - estas temporaba afero.
16 years ago ( translate )

Paŭl said:

Tre belaj serioj, Lars! Mi ĝojas, ke vi kunhavigis ilin al ni!
16 years ago ( translate )

Jan Popelka said:

Aĥ, mi ne sciis pri Montkabanaj Renkontiĝoj. Tio tre plaĉus al mi!
16 years ago ( translate )