Loading
Ok partioj de pluraj eŭropaj landoj subtenas deklaron por la eligo de Eŭropunuiĝo kaj eŭro

http://epaminternational.wordpress.com/2014/08/31/exit-euro/#more-5092

https://epaminternational.wordpress.com/2014/09/01/sortons-de-leuro/

Normal 0 21

Pluraj gvidantoj de Eŭropaj maldekstraj organizaĵoj elpaŝis favore al eksiĝo el la “eŭro” kaj la Europpunuiĝo.

Asizo (Italio) la 23-an de Julio 2014-09-01

La Nacia Koordinaĵo de la Itala maldekstro kontraŭ la Eŭro plenumis sian « Eŭropan Forumon 2014 » en Asizo (Italio) de la 20-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2014, tiu kunvenigis grandan nombron da aliĝintoj el Eŭropa Unuiĝo sed ankaŭ el Ukraino kaj Rusujo. Tiuokaza la gvidantoj de pluraj maldekstraj politikaj organizaĵoj de la Eŭropa Unuiĝo interkonsentis pri deklaro favora al eksiĝo elde la Euro kaj Eŭropunuiĝo. En ĉiuj landoj de EU kaj precipe an la Eŭroareo, drastaj kontraŭsocialaj politikoj estas efektivigataj senkompate de la Eŭropunuiĝo kaj ties membroŝtatoj : enorma malaltigo la socialajn elspezojn, malkreskigo la salajrojn, malaltigo la socialajn kotizojn, malpravaj subvencioj al grandfirmaoj laŭdire por kreado de laborpostenoj, privatigoj, disbatado de la publikaj servoj kaj sociala sekureco, financigo de la ekonomio kaj publikaj buĝetoj … La rezulto estas kreskado eksponenta de amasa sendungeco kaj manko de sekureco de la laborpostenoj.

La fonto de tio kuŝas en la politikoj de Eŭropunuiĝo, plene blokita de la Traktato de Lisbono. Tiu ĉi fundamentiĝas sur la novliberala dogmaro, kiu jam montriĝis nocaj kontraŭ la interesoj de la laborista kaj meza klasoj. En la Eŭroaero la komercaj malekvilibroj inter landoj pli kaj pli akriĝis. La eŭro estas ia amasdetrua armilo kontraŭ la laborpostenoj. La ununura valuto uzatas cele protekti la profitojn kaj investojn de la akciuloj, pere de konstanta, intence generita, alta grado de senlaboreco.



La kerne tiu eŭropa konstruo baziĝas esence sur la valoroj kaj interesoj de la okcidentaj, regantaj klasoj : eŭropismo, atlantikismo, kapitalismo, ordonemo. Tia sistemo ne povas ŝanĝi sian naturon, neeblas ŝanĝi ĝin de interne. Ĝi devas estis malfarita, cele konstrui ion ĝisfunde novan. La Eŭropa Unuiĝo estas vere la plej malnaiva sistemo en la mondo fundamentita sur la strebo konstrui civilizon bazitan sur la merkataj fortoj. Le Eŭropa Unuiĝo estas abomena sistemo de subpremo kaj fremdigo el kiu la popoloj bezonas forliberiĝi. La Eŭropa Unuiĝo estas angulŝtono de la novliberala mondordo, kun ties gigantaj transnaciaj firmaoj kaj supernaciaj instancoj (MOK, IMF, Monda Banko, NATO, EU, OEKE). La sistemo havas ĉefkarakteron : agi senkompate cele malaperigi la suverenecon de la popoloj sur la regna tereno. Ĝi ja estas la plej bona rimedo por ebligi al la superrego de « Negocego » kreski senlime, kiel elmontras ĝin la Nord-atlantika Traktato. Detrui la naciojn estas la garantio por la reganta klaso, ke ne estos revenebleco el de la novliberalaj « reformoj ». Ĉar la suvereneco de la popolo ne povas ekzisti sen regna suvereneco, likvidi la nacion egalas al likvidi demokration. Tial ĝi estas la rimedo forpreni de la popolo la kapablon agi kaj decidi sian propran futuron. La fakto ke Eŭropunuiĝo estas unu el la celoj de la faŝisma Kieva reĝimo demonstras ties plenan submetiĝon al NATO kaj usona imperiismo.



Post multjara plenumado de ŝtatregado fare de la socialismaj, laborismaj aŭ socialdemokrataj partioj en pluraj landoj de la Eŭropunuiĝo, eblas nun fari la finbilancon de iliaj agadoj. La konkludo estas senhezite kondamninda, kiel eblas vidi en Grekujo, Hispanujo, Portugalujo kaj Francujo … Tiuj partioj estas nun senkaŝe novliberalaj, ili eĉ ne plu ŝajnigas defendi la laboristajn klasojn. Ili ĉiuj malfermas la vojon al germanstilaj koaliciaj registaroj (registaroj kunligantaj la dekstrajn kaj maldekstrajn partiojn), similaj je tiuj jam instalitaj de la Eŭropunuiĝo en Grekujo, Hispanujo Portugalujo kaj Italujo. Se la antagonismo inter la reganta klaso kaj la laboristaj klasoj estas ĉiujare pli kaj pli okulfrapa, tiu inter dekstro kaj maldekstro fariĝas pli kaj pli svaga. En multaj landoj nenio fundamenta diferencigas la dekstro disde la maldekstro. La supremenciitaj politikaj fortoj estigas la politikan etoson, kiu akcelas la kreskadon de la ekstrem-maldekstro, per la asimilo de nacio kun fundamente etna kaj kultura difino, dum niaokule nacio estas io strikte konstitucia kaj politika. Lasi tiun politikan koncepton de nacio difinita en la medioj de ekstremdekstro estas nepriresponda, kaj montras, ke ĉiuj partioj rezignis pri la esencaj kondiĉoj de la ekzisto mem de ambaŭe politiko kaj demokratio.

La kialoj de la kresko de ekstremdekstro en la membroŝtatoj de EU estas ĉefe kialitaj de la restrikto-politikoj por la laboristaj kaj mezaj klasoj, kiuj mergas homojn en malriĉeco kaj trudas ilin al konkuro. La ekstremdekstro restas nun sola por sin proprigi la ideon kaj simbolojn de nacieco. Kaj tial inverse la ideo de nacio fine iĝas rigardata kiel ligita kun ekstremdekstro. Sed la ektremdekstro prezentas mallarĝan koncepton de nacio reduktita je la aspekto de identeco. Male al tio, kio ĝi pretendas esti : kontraŭsistema, ĝi estas utila al la sistemo kaj al reganta klaso. Tiuj partioj estas plej naŭzigaj en ties kzenofobia, ŝovinisma kaj kontraŭsindikata sintenoj kaj antaŭjuĝoj kontraŭ ĉiuj organizaĵoj, kiuj reprezentas kolektive la interesoj de la laborista klaso.



Urĝas rekonstrui ian penson, praktikometodon kaj programon favorajn al la interesoj de la laborista kaj meza klasoj. Ŝlosilaj elementoj niavidpunkte estas :

- plena likvido de senlaboreco kaj malsekureco de la laborposteno

- planoj celantaj reindustriigo, kaj naciigo de la strategiaj sekcioj de indutrioj kaj servoj

- disbati la financajn merkatojn

- nuligi kaj forpuŝi la publikan ŝuldon

- naciaj protektaj paŝoj kadre de la Universala Ĉarto de Havano de 1948

- ekologia transformigado de la produktmetodoj

- eliĝo el supernaciaj instancoj, kiuj estigas la novliberalan mondordo, NATO, IMF, Monda Banko, MOK,



Ni alvokas al mal-tutmondiĝo. La kerno de tiu strategio kaj ties programo estas aserti kaj alproprigi al si la neceson rehavigi la nacian suverenecon por ĉiu lando. Tio estas la decida lukto por ĉiu lando konservi la malfalse politikajn proprecojn de ties socio, kie la popolo havas la leĝan kaj institucian eblecon decidi kaj efektivigi tion, kion ili konsideras bona por la generala intereso.



La subskribintoj aranĝos plian internacian renkonton pli vastskale.Kies celo estos amplekse kunvenigi ĉiujn fortojn laborantajn por la bono de la laborista kaj meza klasoj, por la eliĝo el NATO, Eŭropunuiĝo kaj eŭro, kontraŭ senlaboreco.





Borotba (Lukto) : Sergej Kiriĉuk, Ukraino

Komitato “Euro Exit” (el de la eŭro) : Wilhelm Langthaler, Aŭstrio

National Coordinamento Sinistra contro Euro (Nacia kunordigo de la maldekstro kontraŭ la eŭro) Moreno Pasquinelli, Italujo

Frente Civico (Civitana fronto): Manolo Pérez Monereo, Hispanujo.

People’s United Front (Popola Unuiĝinta Fronto EPAM): Antonis Ragousis, Grekujo

Left Co-March, Kostas Kostopoulos, Grekujo.

Politika Movado por la Emancipiĝo de l’Popolo (M’PEP): Jacques Nikonoff and Joel Perichaud, Francujo.

Plano B: Nasia Pliakogiammi, Grekujo