Loading
Lingva pureco en Afriko ;)
Mi ne dirus, ke niaj Eŭropaj lingvoj ne plenas je eksterlandaj vortoj, sed alia afero estas la miksaĵoj, kiuj okazas en multaj. En Hispanio tre famas la miksaĵo de angla kaj hispana en Ĝibraltaro, vere amuza ( eo.wikipedia.org/wiki/Llanita_dialekto). Sed en Afriko ni trovas bonegajn ekzemplojn de la ĉiutaga vivo.

La Suahila, ekzemple, transprenis (se adaptis) multajn vortojn el la araba, angla... sed jen kion ni povas "normale" trovi:

Jambo. Facebook account yangu likuwa inaingiliwa na ba criminals nika bloquer ili ni badili settings zimoja, na lengo ilikuwa ku protect jamaa na marafiki.

Sed tio okazas kun aliaj lingvoj, jen ekzemplo en lingala miksita kun franca (kaj ne nur):

siting devant ambassade ya brazza na madrid .le 3.08.2013 na 10h le jeudi tosengi ba resistent nionso ya espagne bozanga te contre le general de la police de brazza,tokotumba drapeaux ya congo.brazza.ingeta.

Aŭ Secuana, kun angla kaj afrikansa:

heeei banyana!!!ga ba go direle sepe ke batho hela ba ba ratang go isa ba bangwe ko tlase,ga ba rate motho yo mongwe a ka tshela sentle so ignore,ke di satanist..fa ba leba kwa le wena leba kwa oska re u lost friends..itse gre u lost demons that want nothin but sadnes 4 u..ke di fake dilo tseo..originals wl b happy 4 u..they must voetsek!!!


Foje mi pensas ke, se mi lernas kaj ekregas tiujn lingvojn ne konante la francan kaj la anglan, mi tute ne kapablus interkompreniĝi en tiuj Afrikaj landoj ;)