Loading
Helpo por orfejo en la Konga Demokratia Respubliko

En la urbo Goma, Kongolando, ekzistas orfejo, estrata de esperantistoj, kiuj okupiĝas pri la nutrado kaj lernejigo de la infanoj, kaj krome instruas al ili E-on, kiel rimedo por komuniki kun la ekstera mondo. Dum mia vojaĝo tra Ruando, mi renkontis unu el la responsuloj, Alphonse Waseka, kiu rakontis al mi ke, pro la malapero de la du homoj kiuj financis kaj la militstato, en kiu ili troviĝas, ili alfrontas grandajn problemojn por nutri kaj lernejigi la infanojn. La solaj enspezofontoj estas kantino kaj kokejo, kiuj donas tre nesufiĉajn enspezojn. Por bone elturniĝi, ili bezonus pligrandigi la kantinon kaj la kokejon, kaj ili taksas la projekton je ĉirkaŭ 6000 eŭroj. Mi proponis al Alphonse kolekti monon, kaj por tiu celo mi malfermis konton en Triodos Bank:
ES12 1491 0001 222042949723

Ankaŭ eblas uzi la konton ĉe UEA: pahb-a, indikante: "orfejo de Goma"
Iu ajn kvanto estos bonvena, kaj mi garantias, ke 100% de la mono atingos la orfejon (se eblas, mi mem enmanigos persone).

MI ANKAŬ PETAS DISVASTIGI TIUN PETON KIEL EBLE PLI

Dankon!

1 comment

Pedro Hernández replied to :

Dankon! Ju pli da homoj helpos, des pli bone
11 years ago ( translate )