Loading
Vojaĝo al Ruando 7 (kaj lasta)
Hodiaŭ (kaj morgaŭ), mi viztos la (ne multajn) vidindaĵojn de Kigali, la ĉefurbo de Ruando. Por hodiaŭ ni havas multajn celojn. Unue la memorialo pri la genocido.
Dum la dekdua jarcento okazis multaj genocidoj, sed, miaoopinie, neniu tiom horora kaj harstariga kiel tiu de Ruando. Unue, ĉar dum nur tri monatoj preskaŭ unu miliono da homoj, el ĵusnaskigintoj ĝis maljunuloj, estis sovaĝe murditaj per tranĉilegoj, bastonoj, pafiloj... Due, ĉar ne temis pri iu konkreta armeo aŭ organizita grupo, sed pri la popolo mem, frenizigita per rasisma edukado kaj de la amaskomunikiloj (ĉefe la fifama Radio de la Mil Montetoj, Radio des mil Colines"), kiu plenumis tiun genocidon, planata per la registaro kaj la armeo, pri kies planado la fama "Internacia Komunumo" (Ekz, Bill Clinton kaj Koffi Anan) estis perfekte informitaj). najbaroj mortigis najbarojn, edzoj edzinojn, patrinoj gefilojn, atakis orfejojn kaj mortigis la tutsiajn infanojn... tamen, la denove "fifama" internacia komunumo dum la tuta genocido eĉ evitis uzi tiun nomon. La monstraĵo finiiĝis nur kiam la "Ruanda Patria Fronto" sukcesis konkeri Kigali kaj forpeli la provizoran registaron. Tio provokis grandegan amaselmigrado al Kongo (tiam Zairo), pli ol du milionoj da homoj... kaj Francio, kiu dum la tuta tempo subtenis la faŝisman registaron de Ruando, trejnis gian armeon, eĉ la neregulan milicon "interahamwe" kiu gvidis la genocidon, kaj eĉ partoprenis la militon kontraŭ la RPF, organizis la "Operacion Turkezon", kies fakta celo estis helpi la genocidan registaron kaj armeon fuĝi la landon...
Estas multaj dokumentaj filmoj pri la genocido, kelkaj ege bonaj. Rilate la artaj filmoj, la plej konata estas "Hotel Ruanda", sed kiel enokcidente farita filmo, miaopinie troo usonece "hapiendeca", kaj ne libera de la kutima subkonscia rasismo de "kompatindaj nigruloj" kaj "malbonkonsciecaj blankuloj". Multe pli rekomendinda (mia opinie vere bonega filmo) estas "Sometimes in April" / "Quelque jours en Avril" en.wikipedia.org/wiki/Sometimes_in_April
Evidente, la memorialo estas impresiga kaj nepre vizitenda dum vizito al Kigali. Pli bone ol iu priskribo, mi rekomendas viziti la paĝon de la memorialo mem: www.kigalimemorialcentre.org/old/index.html
Post la pli ol kortuŝega vizito al la memorialo, ni veturas tra la riĉaj kvartaloj de Kigali por atingi punkton, el kie haveblas la plej bonaj vidoj de la urbo.
La vojaĝo pluas al la kontraŭa flanko de la urbo, la Prezidanta Palaco, kie la diktatoro Habyarinama vivis ĝis sia morto en 1994. Teorie temas nun pri la Historia Muzeo de la II Respubliko. Fakte, la sola interesaĵoj tie estas la postrestaĵoj de la aviadilo, kie vojaĝis el Aruŝa Habyarimana kaj la prezidanto de Burundio, kiu estis trafita de teraera misilo eo.wikipedia.org/wiki/Murdo_de_Habyarimana_kaj_Ntaryamira kaj falis ĝuste sur la ĝardenoj de la palaco, t.e, antaŭ la okuloj de la familio. Tio fakte estis la "signalo" por komenci la jam planitan genocidon.
Alveninte al la enirejo, mi vidas ke pageblas per Visa... sed "kurioze", la kreditkarta terminalo ne funkcias. "Mmmm... kiom kostas la enirbileto?" - "6000" -. Bone, kiel en ĉiuj muzeoj... "sed mi ne havas sufiĉe da Ruandaj frankoj..." - "Do, vi povas pagi per dolaroj". - "Mi ja havas eŭrojn..." - "mmm... eŭrojn..." kaj dum ili kalkulas la prezon en eŭroj. la deĵoranto vidas mian fotilon, kaj avertas: "cetere, oni devas pagi 2000 frankojn por foti". "Jes, sed mi ne intencas foti en la - palaco, nur ekstere..." "neee, interne estas malpermesite, vi pagas por foti ekstere", "do... atendu momenton, mi demandos mian soforon, ĉu li havas frankojn". Mi aliras al mia ŝoforo: "Jack, ek, ni foriras".
La venonta vizito estas la domo de Richard Kandt, germana esploristo kaj fondinto de Kigali de.wikipedia.org/wiki/Richard_Kandt Nuntempe, post kiam la posedanto, la Germana Registaro, donacis ĝin al Kigali, ĝi enhavas etan muzeon pri natura historio de Ruando. La ĉarma deĵorantino rakontas al mi ĉiujn detalojn, pri la laborĉambro de Kandt kaj pri la diversaj naturaj parkoj de Ruando, kelkaj el ili mi nepre devas viziti dum mia venonta vojago al Ruando (kiu, espereble, okazos).
Fine, venas la momento por la aĉetumado. Ni iras al la plej granda librovendejo en la urbo. Vere impona kaj okcidentaspekta (ne tiom strangas, se oni konsideras ke la posedanto estas nederlandano). Mi aĉetas ankoraŭ kelkajn materialojn pri kinyarwanda kaj pri diversaj aspektoj de loka kulturo, kaj oni konsternige informas min, ke ne ekzistas eldono de La Eta Princo en kinyaruanda :(. Post la kutimaj problemoj por funkciigi la Visa -erminalon, finfine mi iras al la apuda banko por elpreni monon per la karto. Post kelkaj frustrigaj klopodoj, la maŝino elvomas amason da monbiletoj kaj, metante pene la pakaĵon en la poŝon, kvazaŭ ĉevalkomercanto en foiro, mi revenas kaj pagas.
Poste venas la momento de la Metia Merkato. Temas pri vico da budoj, bele organizitaj ĉirkaŭ korto kaj koridoro kiu eliras el ĝi, plenplena da mirindaĵoj: mirinde belaj kaj foje timigaj maskoj kaj lignaj statuetoj, aŭtentikaj, devenantaj el la diversaj triboj de Kongolando. Miloj da metiaĵoj faritaj ĉefe de la vendistoj (la merkato apartenas al kooperativo de metiistoj), modernaj ruandaj maskoj, teksaĵoj, statuetoj, korboj, ĉiuspecaj ornamoj, artaĵoj de la bela kaj interesega loka tradicio Imigongo: fr.wikipedia.org/wiki/Imigongo La vendistoj, afable altiras min al siaj propraj budoj. Ne estas la ĉefa turisma sezono, kaj turisto estas nepre ĉasenda. Mi entuziasme kunlaboras kun la vendistoj kaj finfine mi aĉetas pli ol laŭ la aviadilaj reguloj estus prudente...
Mi revenas al hotelo ŝarĝita, senmona sed feliĉa :)

La postan tagon, jam sen Jack, mi iras promeni por laŭeble miksiĝi en la Kigalia vivo (laŭeble, ĉar se kelkaj esperantistoj fierigis min pri mia afrikaneca pensmaniero, evidentas ke blankulo kun fotilo ne povas promeni tie kaŝe...).
Unue mi ŝatus foti interne la katedralon, nekutiman por okcidentulo. Sed kio estas kutime en la tuta mondo estas la ĝojo de pastro kiam havas la eblon malpermesi ion, kaj tuj la fotado estas malpermesita. Mi pluiras kaj atingas la lokan komercan straton. Ambaŭflanke, senfina vico da teretaĝaj vendejetoj ofertas la plej diversajn aĵojn, foje miksitajn, La homoj ĉie svarmas, kaj la veturiloj penas antaŭeniri. En ĉiu angulo aperas io interesa. Mian tutan vinon bedaŭros ne kuraĝi peti permeson portretigi al iu ege maljuna, solena,esprimplena virino kun tradiciaj vestaĵoj, kiu tre afable salutis min. Multaj almozuloj, ĉefe virinoj, nudpiedaj, portante siajn infanojn. Meze de la estrato, knabo portas sur la kapo deko da matracoj de unu kamiono al alia...
Mi atingas la alian librovendejon de la urbo (almenaŭ mi nur konas pri tiu du), la librovendejon "Caritas", Tie, krom multa religia literaturo, mi trovas unu aŭ du interesegajn librojn. Bedaŭrinde, pageblas nur per Ruandaj frankoj, kaj en tiu loko de la urbo estas neniu banko. La vendistino afablege rakontas al mi, ke baldaŭ ili disponos je (evidente ne funkcionta) Visa-terminalo.
Mia celo estas nun viziti la Belgan Memorialon. Temas pri la iama sidejo de la belgaj soldatoj, kie komence de la genocido ili estis sovaĝe murditaj. Ilia tasko estis protekti en la unuaj tagoj de la genocido la ĉefministrinon, en.wikipedia.org/wiki/Agathe_Uwilingiyimana kiu ankaŭ estis murdita. Tie videblas ankoraĵ la spuroj de la pafado. Staras la belga flago apud la ruanda, monumento al la soldatoj, kaj kelkaj afiŝoj interne.
Mi revenas per tute alia avenuo, kie troviĝas la hospitalo, la impona hotelo Serena, kaj ambasadejoj. Tute arbigita, bela strato.
Revenante a la centro, mi pasas ankaŭ apud la fama "Hotelo de la Mil Montetoj", sur kies historio baziĝas la filmo "Hotel Ruando". Divenaĵo por la franclingvanoj: la loĝantaj eksterlandanoj moke nomas la hotelon, "Des Mil Colines", ŝanĝante unu literon per alia...
La urbo estas pura kaj sekura. La registaro havas tre fortan naturmedian politikon, ĉefe pro la detruado de arbaroj dum la genocido kaj la moviĝo de refuĝintoj (eble du aŭ tri milionoj da Rwandanoj devis translokiĝi). Krom la amasa replantado da arboj, en kies tasko la tuta loĝantaro estas engaĝita, la uzado de plastaj sakoj estas absolute malpermesita. Eĉ oni povas forpreni la plastajn sakojn al la vojaĝantoj kiuj tenas ilin en la mano dum pasado de la pasportkontroloj.
Dum la tago, policistoj kontrolas la sekurecon en la urbo, kaj nokte, ekster la urbo, armitaj soldatoj kontrolas la ĉefajn ŝoseojn kaj stratojn. Eble por Eŭropano tio aspektas kiel "polica ŝtato", sed konsiderante la historion de la lando, neniu Ruandano plendas.

La sabaton, mi dediĉis la matenon al la lokaj esperantistoj. La loka klubo, kiu troviĝas en ege modesta kvartaleto proksima al la flughaveno, estas ligita al la "Asocio por Protektado de la Sanktaj Skribaĵoj". Temas pri pli ol tridek homoj, kies plejmulto parolas esperanton, kaj kies celo estas revizii la (laŭ ili fuŝa) tradukon de la Biblio kaj fari proponojn al la loka "Bible Society". Bedaŭrinde, la plejmulto de ili troviĝas nun en Gisenyi, kaj aliaj, ĉefe ruandanoj, partoprenas nupton de unu el ili. Do, restas deko da komencantoj, ĉefe el Kongolando kaj Burundio, kiuj entuziasme akceptas min, kaj kiujn mi igas paroli kaj rakonti pri si unuope. Afablegaj kaj amindaj homoj, vere.

Mi verkas ĉi tion la dimanĉon matene. Post kelkaj horoj mi flugos reen al Eŭropo, kun ega bedaŭro disiĝi el ĉi tiu belega, interesega, gastema lando, Sed mi certe revenos :)

2 comments

Éva Juhász said:

Mi ĝuis legi vian travivaĵon pri la lando, kiu ĝis nun ne estis en la mezo de mia intereso. Dankon, ke vi faris ĝin iom pli proksima kaj interesa!
11 years ago ( translate )

Erzsébet Tuboly said:

Certe neforgeseblajn travivaĵojn vi akiris :-). Dankon por la divido :-)
11 years ago ( translate )