Loading
Vojaĝo al Ruando 6
Pli normala horo por vojaĝi. Je la oka atendas min mia gvidanto, ĉi foje por veturi sudokcidenten, al Butare, kultura ĉefurbo de Ruando, kaj poste al Nyanza, la sidejo de la Ruandaj reĝoj ĝis la proklamo de la respubliko en 1961, guste antaŭ la sendependiĝo de la lando. Survoje denove konstantaj piedirantoj sur la flankaj vojoj de la ŝoseo. Se oni bezonas pisi dum la veturado, trovi senhoman lokon estos vera problemego!. La beleco de la pejzaĝo ne ĉesas mirigi min. Bananarbaroj, kampoj da rizo, diversaj legomoj, maizo... la agrokulturo ĉieas, kaj en la kamparo konstante videblas grupoj da gekooperativanoj laboregantaj. Kaj mi diras "ge-", ĉar la rolo de la virinoj en ĉi tiu lando estas nekredebla. Interalie, la Ruanda parlamento estas la sola en la mondo kie la virinoj estas plimulto.
Kooperativoj estas logika kaj pozitiva rezulto de la konstanta malgrandiĝo de la familiaj terenoj pro la forta kreskado de la loĝantaro. Ruando havas ĉirkaŭ po 450 loĝantoj je kvadrata kilometro, kaj kreskegas. La infanoj amasas, kaj fakte tia denseco de loĝantoj estas vera problemo por plibonigi la ekonomian nivelon de la popolo. La registaro faras fortan kampanjon de familia planado kaj instigas la familiojn havi ne pli ol tri infanojn. Krome, ĉie videblas afiŝoj instigante gepatrojn paroli pri sekso (ĉitiea tabuo) kun la infanoj. Tio ankaŭ rilatas la batalon kontraŭ Aidoso
Aliaj afiŝoj kiuj aperas konstante laŭlonge de la ŝoseo temas pri malario. Post amasa disdonado de kulretoj tra la tuta lando ŝajnas ke eĉ en la plej malriĉa domaĉo la litoj estas protektitaj, kaj tio draste malkreskigis la kvanton da infektitoj.
Fakte, estas multaj interesaj faktoj, ekzemple ĉiuj ruandanoj disponas je sankarto por viziti la kuraciston. La sanservoj estas pagataj de la ŝtato, interalie per la kotizoj kiuj pli kaj pli kapablas pagi la Ruandanoj (la sanservoj, tamen, estas universalaj).
Evidente, la mizero ĉieas, pasos multaj jaroj ĝis kiam digna vivnivelo atingos la tutan landon. Ĉiufoje kiam mi lasas la veturilojn por foti, knaboj inter sep kaj dek unu jaro, pli malpli, ripetas la samajn vortojn: "mzungu", (eksterlandano) kaj iun vorton kiu, uzante grandan dozon da imago, ŝajnas "money".
Tamen, videblas la evoluo. Restas multaj adobaj domaroj, sed ofte videblas apud forlasita adoba domo, nova dometo, ankoraŭ malriĉa, sed jam konstruita per modernaj brikoj, kaj foje eĉ sufiĉe kvalitaj domoj.
Alia interesaĵo: Jack atentigas min pri signaloj rande de la ŝoseo. Laŭ la ŝoseoj, optika fibro atingas ĉiujn angulojn de la lando. La kvanto da homoj kiuj havas retaliron estas tre malgranda, sed oftas la retumejoj, kaj multaj uzas la retaliron de la laborejoj. Tamen la poŝtelefonoj estas ege disvastigitaj, sistemo multe pli malmultekosta ol instali telefonajn liniojn por fiksaj telefonoj. Cetere, per la poŝtelefonoj la lando sukcesis havi enviindan nivelon de korupto, kompare kun aliaj landoj de Afriko: Se Ruando estas en la posteno 50 laŭ la "travidebleco" de la sistemo, la najbaraj landoj okupas postenojn inter 102 (Tanzanio) kaj 165 (Burundio). Kaj eĉ europuniaj landoj kiel Italio aŭ Ĉeĥio havas pli altan nivelon da korupto. Se iu funkciulo, el la plej malalta ĝis ministro postulas monon, la postulato povas tuj telefoni la superulon, kies telefonnumeroj estas publikaj, La kulpulo povas esti eĉ malliberigita. Kiel kutime, afiŝoj sur la ŝoseoj instigas la popolon reagi. Tio ja havas alian flankan konsekvencon por la ekonomio. Investistoj preferas investi en Ruando.
Butare estis la ĉefurbo de Ruando ĝis la sendependiĝo, kaj tiam oni traslokigis ĝin al Kigali, kiu situas pli centre en la lando. Nuntempe ĝi estas la kultura centro de Ruando. Studenta urbo, tie troviĝas la Ruanda ŝtata universitato.
Nia celo estas la Nacia Muzeo de Ruando. Temas ĉefe pri etnografia muzeo. Unu el la plej bonaj kiun mi iam vizitis (kaj estis multaj). En la diversaj ĉambroj rakontatas pri ĉiuj kutimoj, metioj, aspektoj de la vivo...kaj la eksponaĵoj estas mirinda.Unu foto atentigas min. Temas pri foto de du knabinoj de komenco de la dudeka jarcento, kies celo estas montri la tradiciajn ornamaĵojn,
Mi ĉiam mokis pri la fakto ke, antaŭ pli ol cent jaroj la prudegaj eŭropanoj devigis la afrikajn virinojn kovri sian bruston, kaj nun la blankulinoj iras al la plaĝoj de Kenjo por "toplesumi", kion la nunaj nigrulinoj neniam kuraĝus fari.
Nu, en la foto la knabinoj estas super la talio nudaj, sed prude kovras la mamojn per siaj manoj. Evidente, la pruda fotisto postulis tion skandaliĝinte pri tia nudeco...
Vere, la muzeo pravigas la vojaĝon al Butare.
Nia posta celo estas Nyanza, la iama reĝa ĉefurbo. Unue, viziteblas la reĝa palaco, okupata de la reĝoj ĝis la sendependiĝo. komence mi havas lingvan problemojn. La gardistoj indikis al mi, ke mi devas demeti la ŝuojn. Klare. Mia demando, evidente estis: kie mi lasu ilin? Kaj evidentiĝis ke nek la gardistoj, nek la deĵorantinoj parolas ion krom la Kinyarwanda (kiun mi ankoraŭ ne tute majstras ;)). Mi bezonis kelkajn minutojn por atingi interkonsenton pri miaj ŝuoj, kaj la surdomuta vizito komencis.
La konstruaĵo ne estas granda, aspektas kiel unuetaĝa vilao kun deko da ĉambroj ĉirkaŭ korto, kaj la tipa koloniepoka fasado kun laŭlonga balkono. Interne, la plejmulto de la meblaro malaperis, forrabita dum la genocido, sed la ĉefa salono aspektas kompleta. Krome, diversaj afiŝoj tri lingvaj (preskaŭ en ĉiuj muzeoj la informoj estas trilingvaj: kinyarwande, france kaj angle) rakontas pri la historio de la lando ĝis la sendependiĝo
Pli interesa apude estas la rekonstruaĵo de la iama palaco antaŭ la alveno de la koloniistoj. Temas pri kabanaro ĉirkaŭita de granda palisaro. La internon de la grandega kabano de la reĝa familio mi priskribos kiam mi alŝutos fotojn, sed estas la tipa interna strukturo de aliaj Ruandaj kabanoj, sed pli granda kaj ornamita.
Malantaŭ la granda kabano troviĝas du aliaj kabanetoj. Unu por la lakto, zorgata de virga knabino, vizitebla nur de aliaj knabinoj, kaj alia por la biero, zorgata de knabo (neniu informo pri ties virgeco) vizitebla nur de aliaj knaboj. Ĉiu eltiru siajn konkludojn ;). Malantaŭ la kabanaro la bestejo, kun miaj plej ŝatataj grandkornaj bovinoj, kaj unuavice, mirinda virbovo kun gigantaj kornoj. Se tiaj estus la hispanaj, neniam ekzistintus la taŭrobataloj... Kaj apude bestejeto kun ĵusnaskiĝintaj bovidoj.
Reen al Kigali. Vespere, privata vespermanĝo...