Loading
110 jaroj de Esperanto en la urbo Písek - peto pri elektronikaj salutbildkartoj
Estimataj geamikoj,

ĉi-sabate la 1-an de decembro 2018 Esperanto-Klubo "La Ponto" en Písek (Suda Bohemio, Ĉeĥio), kiun mi gvidas ekde 2006, organizos sian tradician Antaŭkristnaskan Renkontiĝon. Ĝia parto estas ankaŭ Adventa Matineo, kiuj jam la dekan fojon okazas en la Urba Biblioteko kaj estas destinita ankaŭ por la urba publiko. Rgule ĝin partoprenas ankaŭ la redaktoroj de la lokaj /regionaj amaskomunikiloj.
Ĉi-tiu jaro estas por ni speciala, ĉar
ni festas jubileon de 110 jaroj de Esperanto en Písek.

Por tiu ĉi okazon mi ankaŭ pretigas virtuale uzeblan prezenton
kaj ankaŭ etan ekspozicion por la biblioteko.
Post finpretigo kaze de via intereso ni sendos al vi la ligilon de ĝia interreta adreso.

Tre helpus la prestiĝon de Esperanto en nia urbo,
se vi bonvolus skribi al ni elektronike vian saluton kaj bondeziron,
kun aldono de ia elektronika bildkarto de via urbo aŭ esperanta fotaĵo
ligita al ĝi.


Salutojn alvenontajn ĝis tiu ĉi vendredo tagmeze

al esperanto.pisek @ seznam.cz

ni volu sprinti kaj disponigi la salutojn dum la matineo kaj utiligi la informon ankaŭ por la aparta artikolo por la regiona gazetaro.
Ankaŭ la pli poste alvenontajn leterojn/bildkartojn ni prilaboros por nia kluba albumo.


NI ELKORE ANTAŬDANKAS !!!
VOLONTE RECIPROKOS LA SAMON KAZE DE VIA BEZONO!


Nome de la klubo Pavla Dvořáková, la prezidantino

Elektan FOTOGALERION 1908-2018 (plu kompletigotan)
kun koncizaj priskriboj de niaj aktivecoj
vi povas spekti en

sablo.rajce.idnes.cz/Esperanto-Klubo_La_Ponto
Estas menciataj nur de nia organizataj aranĝoj.

Por iom ekkoni nian urbon, vi povas vidi niajn laboraĵojn:

1) Vikipedia artikolo:
eo.wikipedia.org/wiki/Písek

2) Fotoalbumoj en Ipernitio:
Písek
www.ipernity.com/doc/pavla-dvorakova/album/111888
Suda Bohemio
www.ipernity.com/doc/pavla-dvorakova/album/111904

3) 8minuta profesia FILMO pri historio kaj ĉefaj memorindaĵoj de Písek
dublita al Esperanto (2010):
www.youtube.com/watch?v=LaAmblcKOWk


4) La klubo ankaŭ prizorgas JUTUBAN KANALON
kun videoj pri diversaj interesaj kulturaj aranĝoj
(kun dulingva konciza priskribo):
www.youtube.com/channel/UCpd6-EhZeK8KJgnnD1CBPjg

5) kaj FOTORETEJON kun preskau 100 fotogalerioj pri interesaj
turismaj vidindaĵoj ne nur de Suda Bohemio
sablo.rajce.idnes.cz

6) Menciindas ankaŭ fotogalerio
pri migranta ekspozicio "Ĉu Esperanto estas morta lingvo?"
kiu naskiĝis en 2010 en Písek kaj ĝis nun gastigis ĝin 37 institucioj en 12 regionoj de Ĉeĥio.
esperanto1.rajce.idnes.cz/Putovni_vystava_Je_esperanto_mrtvy_jazyk



Ĉar ekde januaro 2019 mi retiriĝos post 10 jaroj de kelkaj postulhavaj laboroj por Ĉeĥa Esperanto-Asocio, mi havos fine pli da tempo ankaŭ por miaj propraj projektoj
kaj ankaŭ por privata korespondado kun Esperanto-geamikoj.
Kaze de intereso mi volonte povos pli ofte korespondi ☺