Loading
Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof

Omaĝe al la naskiĝtagdatreveno de d-ro Zamenhof mi kompilis retligilaron, kiu helpas pli rapide trovi informfontojn pri lia vivo kaj verkaro. Ne temas nur pri artikoloj kaj skanitaj kaj elŝuteblaj elektronikaj libroj, sed ankaŭ pri fotogalerioj, kantoj, videofilmetoj k.t.p. Ne mankas ankaŭ aŭtentika registraĵo de lia voĉo kaj mallonga filmregistraĵo de lia prezentiĝo dum la UKo en Barcelono en 1909. La listo troveblas en la ĈEA-retejo www.esperanto.cz - rubriko Aktualaĵoj - vidu http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/nova-retligilaro-pri-d-ro-zamenhof.html. Espereble ĝi estos plu kompletigata kun helpo de la uzantoj. Rimarkojn kaj novajn informojn bv. sendi al komputado(ĉe)esperanto.cz.



1 comment

MIKELO (Michel Derey… said:

DANKEGON pro viaj altvaloraj informaĵoj, kara Pavla!
13 years ago ( translate )