Loading
Vikirevuo MOZAIKO n-ro 2 aperis

Gekaraj, mi invitas vin rigardi la duan numeron de la nova vikimagazino MOZAIKO,

mia projekto por instigi intereson de esperantistoj legi VIkipedion kaj altigi ĝian prestiĝon koncerne kvaliton de prilaboritaj artikoloj.

En la oktobra numero ni komence kune vojaĝos tra por multaj ne tro konata lando nomata Honduro; vi ekscios pri historio de ventra danco, pri vivperipetioj de la kontroversa damnita poeto Arthur Rimbaud, pri naturprotektantino Joy Adamson kaj ŝia leonino Elsa, pri malfacilaĵoj de Gautamo Sidharto (Budho) survoje al iluminiĝo; vi povos esplori vian perceptkapablon en artikolo pri Optika iluzio kaj penetri en sekretojn de la reĝa kartludo bridĝo. Krom legado vi povos ankaŭ aŭskulti komponaĵojn de Antonín Dvořák, ĝui ĉarman slovakan (esperante dublitan) filmfabeleton k.a.

Ekde nun la gazeto aperos kaj en ĉeĥlingva, kaj en esperanta versio de la ĈEA-retpaĝaro - vidu

http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vikirevuo-mozaiko-n-ro-2.html.

Mi dankemos por viaj reagoj kaj ĝojos pro via event. plia intereso pri Vikipedio!

Amike Pavla