En nia nuntempa socio kreiĝas ĉiutage pli kaj pli da (ofte necesaj) reguloj. Sed la vivo ne kapteblas en reguloj. Ĉiam estos homoj kiuj estas viktimoj aŭ ne povas ĝui avantaĝojn de tiaj reguloj kaj leĝoj. Indas memorigi ke Phil Bosmans, la persono kiu ege popularigis la asocion Bond zonder Naam (Mov…
4 years ago / 352 visits
Klare ekzistas diferenco inter kato kaj hundo. Ekzistas diversaj rasoj de katoj kaj hundoj, sed ili ĉiuj restas… katoj kaj hundoj. Ĉu grandaj, ĉu sveltaj, ĉu longharaj aŭ ne, tio ne gravas. Ankaŭ ni homoj ĉiuj estas homoj. Ĉu iu naskiĝis en sudo, nordo, oriento aŭ okcidento ne faras diferencon. Ne g…
4 years ago / 404 visits
Imagu ke bona amiko via aŭ proksima familiano havas gravan problemon, sed vi aŭdas pri tio nur longe poste. Kredeble via unua reago estas “Kial vi ne parolis pri tio? Mi estus povinta helpi!” Same inverse: se vi havas problemon, eble vi povus paroli pri tio kun bona amiko aŭ proksima familiano. Ni n…
4 years ago / 361 visits
La konataj vojoj kaj aferoj donas komforton kaj certecon. Sed ĝuste la novaj, fremdaj aferoj faras nian vivon pli interesa kaj enhave riĉa! Jen alvenas invito al gitarkurso aŭ desegnokurso. Vi povas diri “Ne, mi ne kapablas.” - aŭ vi povas diri “Kial ne? Povas esti amuze.” Kaj eĉ se vi ne fariĝos fa…
5 years ago / 235 visits
Japana proverbo diras “Sep foje fali, ok foje restari”. Malmultaj aferoj sukcesas je la unua provo, sed tiu kiu persistas, finfine sukcesos! Atleto, akrobato, verkisto, muzikisto, laboristo, metiisto, ... devas multe ekzerci por atingi bonan nivelon. Rapida rezulto ne ĉiam estas bona rezulto! Povas…
5 years ago / 247 visits
Tre rapide kaj facile oni povas tajpi “xxx” per telefona mesaĝo, sed kio estas la signifo? Ni ĉiuj scias ke la signifo estas io kia “3 kisojn”. Daŭras eĉ ne 1 sekundon sendi tion. Ni faras tion rutine, senpense eĉ. Nun imagu, ke anstataŭ sendi la 3 iksojn, vi brakumas tiun personon. La brakumo kaj ĝ…
5 years ago / 281 visits
Kunlaboro estas la bazo de ĉiu agado. Kunlaboro signifas kune labori al komuna celo. Kunlabori signifas aŭskulti kaj respekti la aliajn kunlaborantojn, kun iliaj fortaj kaj malfortaj flankoj. Kaj por optimume kunlabori kun aliaj, necesas unuavice koni la proprajn fortajn kaj malfortajn flankojn!
6 years ago / 308 visits
Motoro kiu senĉese laboras, trovarmiĝas post certa tempo. La lubrika oleo forvaporiĝas aŭ kemie disfalas, la mekanikaj partoj komencas frotadi kaj difektiĝi. Ni homoj ne estas maŝinoj aŭ robotoj, do ni despli bezonas paŭzon de tempo al tempo! Kiom pezas glaso kun akvo? Ne tiom multe, ĉu? Sed imagu k…
6 years ago / 308 visits
Finfine, Movado sen Nomo denove havas propran retejon: http://www.movado-sen-nomo.net/ . Vizitu kaj diskonigu ĝin!
8 years ago / 414 visits / 1 comment
Ni ĉiuj vivas sur la sama planedo, do estas ne-eviteble ke ni renkontiĝas. Diferencoj kaj malsamaĵoj ne minacas, sed riĉigas nian vivon. Kiam ni interŝanĝas niajn unuopajn vidpunktojn, ni ricevas duan manieron por rigardi la mondon! Ni do ne izoliĝu malantaŭ niaj muroj, sed forigu la murojn, malfer…
8 years ago / 491 visits / 2 comments / 2 people like
Malsano estas pli ol la nura sekvo de simpla infekto de bakterio aŭ viruso. Kiam la menso ne fartas bone, pro streso, malfeliĉo, deprimiĝo aŭ alia kaŭzo, la imunsistemo kiu defendas la korpon estas malpli forta kaj oni malsaniĝas pri rapide. Inverse, malforta korpo ankaŭ ne helpas por senti sin bon…
8 years ago / 519 visits / 2 people like
Vortoj povas vivi propran vivon. Vi eldiras ilin, kaj ofte tuj poste mem forgesas ilin. Tamen, aliaj homoj, same kiel vi, havas memoron kaj propran buŝon. Ili do povas pludiri viajn vortojn al aliaj homoj, foje eĉ kun propra interpreto! Aŭ, ili memoras la vortojn kaj poste, en la (por ili) konvena…
8 years ago / 379 visits / 1 person likes
Ĉiuj aferoj en via domo, ĉiuj objektoj, kiuj havas ligon al la pasinteco okupas ne nur spacon en via domo, sed ankaŭ en via subkonscio. Kvankam vi sendube alkutimiĝis al la amaso da objektoj ĉirkaŭ vi, objektoj kiujn vi eĉ ne plu rimarkas, ili malhelpas vin vivi leĝere. Ne vivu en la pasinteco! Ima…
8 years ago / 402 visits / 1 person likes
Empatio signifas rekoni la emociojn, ideojn, intencojn kaj personecon de aliaj homoj aŭ bestoj, kaj ankaŭ la proprajn reagojn al la sentoj kaj kondutoj de aliaj. Empatio kondukas al la kapablo kompreni, kunsenti, kaj helpi. Kiam vi interagas kun alia persono, imagu esti “en ties ŝuoj”, alivorte: ima…
9 years ago / 443 visits
Foje, aferoj ne tuj aspektas klaraj. Nur post kiam la emocia nubo malaperis, eblas vidi aferojn en ĝusta perspektivo. Tial estas plej bone ne tuj reagi. Memoru ke por venigi kokidon el ĝia ovo, rompi la ovon ne helpos! Ĝi mem venos kiam ĝi pretas. Tiri plantidojn por ke ili pli rapide kresku, nur de…
9 years ago / 493 visits