Loading
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (16) - Maxence VAN DER MEERSCH

Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj,

Kun plezuro, kaj miaj plej amikaj salutoj, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de la franca romano "Quand les Sirènes se taisent", kiun mi ĵus esperantigis.

Agrablan legadon! ... kaj fartu bone!

Mi tutkore dankegas mian amikon IVAR pro lia sperta helpo!



Kiel la aliuloj, Laŭra surloke stamfis.

Fakte ŝi volonte estus enirinta. La febro de tiu sabata voĉdono estis nun for.
Kiel agrable estus retrovi sian teksmaŝinon, siajn spindelojn*, siajn kunlaborantinojn, tiun tutan bruadon de la laborejo ! Esti hodiaŭ senigita de ĉio tio, subite ŝajnigis al si tiujn aferojn karaj kaj pli altvaloraj.

Ŝi malrapide antaŭen paŝis al la enirejo, mensogante al si mem, ŝajnigante indiferenta, sed fakte allogata de tiu malferma pordego, al kiu oni povus tiel facile kuri.

Ŝia koro bategis.
Ĵus eniris du viroj, kuregante sub lavango de insultoj kaj fajfadoj. Post ili, iu virino kuraĝe provis la aventuron, sed oni jam antaŭdivenis ŝin. Kun minacoj, du volontuloj de l' strikposteno ekkaptis ŝian brakon.
Feliĉe alkuris la fakĝendarmoj. Ili retropelis la agresantojn, puŝante kontraŭ ties ventro la kolbon de sia karabeno, kaj akompanis la virinon ĝis la pordego.

Dum tiuj incidentoj, starante sur seĝo la Strebul' ekis alparolon por insultnomi flavuloj** kaj perfiduloj tiujn, kiuj forlasis siajn kamaradojn por ''pugleki'' la mastrojn. Necesis agi, malhelpi ĉiujn eniri. Malantaŭ li, du komplicoj kriegis aprobojn por eksciti la amasan entuziasmon.

Sed ankaŭ alvenis la maljunulo Fidel.
Malrapide, kuraĝe, trankvile kiel kutime, kun sia sinteno de kvieta oldulo, li trairis la homamason. Tamen iom pala, li prezentis sin kiel ĉiutage por labori.
Li alvenis antaŭ la pordego, eniris en la fabrikon, sub la protekto de du ĝendarmoj kun fortaj ŝultroj. Inter ili, li aspektis kvazaŭ iu debila deliktulo.

''Hu !...Hu !...'' muĝis la homamaso. Ĝi plu ekscitiĝis.
Tiuj vicaj eniradoj kolerigis ĝin. Neniu aŭ ĉiuj ! …

La Strabul', aŭdacigita de aproboj pli kaj pli multaj, petegis nun siajn kamaradojn, ke ili batalu kontraŭ la fakĝendarmoj, la flavuloj kaj la tuta fabriko.
''Antaŭen ! Antaŭen !'' li kriadis de sur sia seĝo. ''Mortigu la perfidulojn !''

La ekscitiĝo kreskadis. Ekgrumblis perforta vento.
Tiam, sentante la neceson agi, la ĝendarmoj kune kun ĵus alveninta kavaleria helpotaĉmento sin ĵetis en la amason.

La Strebul' jam vidis ilin alveni. Li tuj desaltis de sia seĝo ; kurbiĝante li impetis tra la homamaso kaj forkuregis kiel leporo.
Tiam draŝado de pugno-kaj botobatoj disigis la naivajn aŭskultintojn antaŭ ol tiuj ĉi povus elsurpriziĝi.

Senhalte, Honoré Demasure kuradis al la sidejo de l' unuiga partio.
Li tuj iris al la oficejo de l' sekretario, frapis ĉe la pordo, ruĝvizaĝe kaj ŝvitante eniris, troigante sian anhelon.

''Oĉjo !'' li anhelis, '' mi klopodegis ! … Ĉe Denoots neniu eniris ja dank' al mi !''
''Gratulon, la Strebul' ! '' diris la sekretario.
''Eksciu tamen, ke nun mi soifas !.. . Tiom forte mi kriadis, ke mi ne plu povas paroli !...''

La sekretario ridetis.
Valoregas tiuj agitistoj : necesas daŭrigi ties fervoron.
Li malfermis sian tirkeston, elprenis kvindek frankojn.
''Jen prenu, la Strebul' ! Sensoifiĝu !...''
'Dankon'' li respondis kun granda plezuro.
Kaj li foriris ebriiĝi.


Dume Laŭra fine decidis tamen riski la eniron.
Iom post iom ŝi proksimiĝis al la fakĝendarmoj kaj vokis : ''Sinjoro !.. sinjoro !...'' malgraŭ sia honto.
Du ĝendarmoj alproksimiĝis por ŝin cirkaŭi kaj enirigi.
Sed tuj apud, unu grupo estis ŝin aŭdinta kaj volis ŝin forpreni. Kaptita ĉe la brako, Laŭra baraktis. Iu viro vangofrapis ŝin.

Tiam ŝi ekkuris al la ĝendarmoj.
Ili jam protektis ŝin ambaŭflanke, kiam iu oldulino, aĉulino kiun ŝi pervide svage konis, impetis kun malfermitaj manoj por ungevundi ŝin.
Unu el la ĝendarmoj haltigis kaj batpuŝe piruetigis ŝin.

La maljunulino surgenuen falis.
Tiam ŝi turnis sin al Laŭra kaj, ankoraŭ surtere, sen stariĝi, pugnominacante ekkriis : ''Iru, iru do, fiulino ! Iru amori kun edziĝintaj viroj !...''


Je la oka, laca pro atendi en la pordista oficejo, Johano Denoots eliris.
Eĉ se li ne kalkulis la enirintojn unu post la alian, ŝajnis al li, ke okazas katastrofo.

Antaŭ ol refermigi la pordegon, li iris ekrigardi en la strato.
Kvietiĝis la stratsvarmo. Neniu plu aŭtaŭ la fabriko. Nur, ĉe ambaŭ stratfinoj, pacience atendis aro da gvatantaj viroj. Bicikloj estis apogitaj kontraŭ la muro.

Temis pri la strikposteno, kiu prigardis la uzinon.
La hodiaŭa komencita gardostaro daŭros ĝis la fino de l' konflikto.

La minaco fariĝis nun preciza.
Ĉu Danoots travivos ĝis la fino de tiu striko ?
Revenis al li, dolorplena, la penso pri liaj aferoj ĉi-momente jam tiom malfacilaj.

La industriisto eniris.
Estis la horo de l' poŝtaĵo. Antaŭ ol ekzameni ĝin, li tamen deziris viziti la laborejojn kaj taksi la enirintojn.

En la laborejo pri duobligo***, neniu.
En la bobenejo, neniu.
Neniu en la ŝpinejo de longfibra fadeno nek ĉe la maŝinoj por korekti teksaĵdifektojn.
Estis nur kelkaj virinoj alvenintaj en la teksejo.

En la navedejo****, giganta ĉambrego rigardanta al la varejoj en profundaj tenebroj, por ĉiuj tiuj funkciantaj maŝinoj, pulioj, transmisrimenoj, por tiom ekstermezura energikonsumo, tie troviĝis unusola laboristino, iu granda blondulino forlasita en tiu senhoma ejo, kliniĝante super sia rapidritma teksmaŝino.

Sen ŝajna kialo, ŝi estis ploranta.


*spindelo (= fr : fuseau) En ŝpinmaŝino, tiu fera vergo, sur kiun oni metas la bobenon (PIV)
**flavulo (= fr : jaune) Laboristo oponanta al la klasbatala politiko (PIV).
***duobligo (= fr : doublage) interteksio de du fadenojn sur bobenoj.
**** navedo (= fr : navette) Malgranda, ordinare ligna, cigarforma ilo por teksomaŝino, per kiu la veftofadeno estas transportata aŭ traĵetata inter la varpofadenoj laŭ ir-reira movo (PIV).

FINO DE LA 4a ĈAPITRO

2 comments

MIKELO (Michel Derey… said:

NB : La sekvajn epizodojn vi povos legi ĉi tie :

mdereyger.blogspot.com
3 years ago ( translate )

R. Platteau said:

Do vi ne plu poŝtas sur Ipernity ?
11 months ago ( translate )