Loading
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (9) - Maxence VAN der MEERSCH
Karaj geamikoj, karaj legantoj,

Mi ĵus aldonis la finon de l' dua ĉapitro de via felietono, antaŭ ol pasigi kelkajn tagojn en hospitalo, venontan semajnon.
Ĝis tre baldaŭ, mi esperas...

Agrablan legadon!

Mi tutkore dankas al IVAR kaj ANJO pro ilia senlaca amika helpo!

(Dokumento el Interreto)

"Jacques!" krie vokis iu voĉo el kelkaj vicoj pli sube.

Jacques tremetis. Li stariĝis kaj ekrigardis. Same kiel li, mirigita, Laure rigardis por scii, kiu vokis. Ŝi ekvidis starantan virinon, kiu levis la manon.
Ŝi estis malalta brunulino, proksimume tridekjaraĝa, ronda, buldika, kun viv-rozkolora vizaĝo kaj fiera nazo. Entute bona figuro, honesta kaj malkaŝema. Ŝia nigra rigardo, levita direkte al Jacques, ŝajnis esprimi kvazaŭ peton.

"Kiu estas ŝi?" demandis Laure.
Ŝi turnis sin al Jacques.

Li estis tiel pala, kiel la skarpo el surogato, kiu ĉirkaŭis lian kolon. Sub liaj rondaj vangoj de forta kaj sana junulo, kuntiriĝis liaj maksilaj muskoloj.
Kun la lipoj kunpremitaj, la granda kurba nazo pinĉata, li kuntiris siajn dikajn nigrajn brovojn.
Dufoje li duonstariĝis kaj residiĝis.

"Nu, kiu ŝi estas, Jacques?" Laure rediris. "Kiu do ŝi estas?"
"Lasu min" finfine Jacques pene respondis.
Li ree stariĝis.
"Kien vi iras?"
"Mi tuj revenos."

Kaj flanken pelante la homojn, li malsupreniris al la virino, kiu estis lin vokinta.
Inter ili okazis mallonga diskuto. Kaj Laure vidis, ke Jacques elkondukas la inon eksteren, verŝajne por paroli al ŝi pli trankvile.
Ŝi okulsekvis ilin ĝis la elirpordo.

Ŝi ne aŭdacis stariĝi por reiri kun Jacques, por klarigi al tiu virino, ke ŝi mem kaj li ambaŭ amas unu la alian, ke necesas lasi ilin trankvilaj.
Jacques estis malcedema kaj kolerema.

Sed de tiam, kreskanta malkvieto mordetis Laure-n.
Kio estis okazanta? Kiu estis tiu virino? Kial do ŝi kaŭzis tian reagon ĉe Jacques? Kiujn rajtojn ŝi havis pri li?

"Vi ne malsanas, ĉu?" demandis Louis Drouvin, kiu rigardis sian filinon kaj vidis ŝin tute ŝviteta kaj senspira.
"Ne, estas tro varme por mi ĉi tie."
"Ni tuj foriros. Tio estas finita."

Devaert, la sekretario, stariĝis por anonci la rezultojn.
Li laŭvoĉe eldiris:
"La striko estas elektita per plimulto de..."
Grandega plimulto. Sed oni apenaŭ aŭdis la ciferojn.

Jam la voĉon de l' sekretario superis grandega kriego, huraoj, kolerkrioj, kriadoj, kvazaŭ tiu nura decido favore al la striko estus jam triumfo por la popolo.
Oni batpuŝis unu la alian, oni gestadis.

Malgranda kaj kolerema, Fidèle, kun siaj elstaraj pasiaj okuloj kaj dikaj tremetantaj lipharoj de gaŭlo, kverelis kun du aŭ tri altstaturaj diabloj, kiuj kulpigis lin de perfido.

Antaŭ Laure, la viro, kiun ŝi imitis plifrue, post kiam li metis siajn globetojn en la poŝon anstataŭ voĉdoni, suferis draŝadon. Li ne plu tuŝis la grundon. Cent manoj lin supren tenis, batis, batadis. Oni pasigis lin super la balustradon kaj li falis en la parteron, estis eksteren trenita, pli rapide ol per siaj piedoj, eĉ ne konsciante pri tio.
Oni fine ĵetis lin sur la pavimon de l' bulvardo.

La kompatindulo estis malprudenta: kiam li eltiris sian naztukon el la poŝo, li faligis la globetojn teren. Tial oni sciis, ke li ne voĉdonis por la striko.

En la bruego, Denvaert finis alĝusti la aferojn, petis volontulojn por la strikpostenoj, difinis la daton de la sekva kunsido. La prezidanto tiam ĉesigis la kunvenon sed neniu aŭskultis.

Denvaert reiris en sian oficejon por averti la aliajn sindikatestrojn, ke li solidariĝas kun ili. Dume, la homamaso, viroj, virinoj, knaboj, olduloj kaj junuloj, gestanta kaj bruega kunirantaro, eliris sur la bulvardon, kiun ĝi plenigis per triumfa kantado:

"Por batal' , por la lasta..." (*)

FINO DE LA DUA ĈAPITRO


* "La Internacio" (la hymnon tradukis Kalman Kalocsay = "Kolomano"j

--------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------



2 comments

Ivar said:

Kelkaj rimarkoj kaj proponoj:
- kun viv-rozkolora vizaĝo
- kuntiĝis - nekomprenebla vorto!
- enamoriĝis?- pli bone estus diri: , ke ŝi mem kaj li ambaŭ amas unu la alian, ke
- Ne, mi varmas. Pli bone estus: Ne, estas tre varme por mi ĉi-tie.
- Dume, la homamaso,....
4 years ago ( translate )

MIKELO (Michel Derey… replied to Ivar:

Kara Ivar,
mi unue pardonpetas, ĉar mi ne sufiĉe atente relegis la tradukon antaŭ ol aldoni ĝin ĉi tien. Fakte, mi devas ankaŭ pripensi kaj prepari min : venontan dimanĉon, mi reiros hospitalon por la lasta kor-operacio. Se ĉio iros glate, mi esperas reiri hejmen post kelkaj tagoj;;;
Kompreneble, vi tute pravas koncerne miajn erarojn, kiujn mi ĵus korektis laŭ viaj rimarkoj.
NB : rozkolora ; kuntiriĝis kaj homamaso= tri tajperaroj, kiujn mi devintus mem rimarki).

Pasigu tre agrablan semajnfinon!
Kun miaj plej amikaj pensoj kaj salutoj el centra Francio.
Mikelo
4 years ago ( translate )