Loading
Historio de la esperantista movado per poŝtkartoj, poŝtmarkoj, glumarkoj kaj aliaj esperantaĵoj
Okaze de la diversaj esperantistaj aranĝoj(renkontiĝoj, kunvenoj, kursoj, kongresoj, ktp), oni eldonis poŝtkartojn, unuatagajn poŝtaĵojn, poŝtmarkojn, fotografiojn, glumarkojn, kaj aliajn; Ankaŭ la datrevenoj estis signalataj per malsamaj memoraĵoj. En mia spaco mi enmetis malsamajn historiajn esperantaĵojn el diversaj landoj. Iu ajn povas elŝuti la fotografaĵojn. Mi daŭros enmeti dokumentoj(fotojn) en miaj albumoj. Do, vi devas ĉiame trarigardi la miajn albumojn trovi novajn dokumentojn el via lando. Mi verkis la historion de la esperantista movado en Rumanio inter jaroj 1889-2000(rumanlingve) kvankam mia fako ne estis historio. Ankaŭ vi eblas verki la historion de la esperantista movado en via urbo, provinco kaj (kial ne) en via lando. Nur tiel vi povas elmontri ke esperantista movado estis, estas kaj estos ankaŭ en via urbo aŭ provinco. Vi devas esplori historiajn librojn, dokumentojn kaj esperantistan gazetaron. Rekomendinda bibliografio:
1). Ivo Lapenna-Esperanto en perspektivo; www.ivolapenna.org.verkoj/Esperanto en perspektivo.pdf aŭ www.ipernity.com/doc/mike59/6378378/in/album/233759
2).Enciklopedio de Esperanto: www.ipernity.com/doc/mike59/9419993/in/album/233759www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-de-esperanto-1933.pdf
3).Verkoj pri Esperanto-historio: eo.wikipedia.org/wiki/verkoj-pri-Esperanto-historio.
4).Bildarĥivo-Austrio: www.bildarchivaustria.at/Pages/Serch/Result.aspx?p_ItemID=1
5).Ulrich Lins-La danĝera lingvo, Moskvo, 1990.
6). Esperanta gazetaro online: www.onb.ac.at./sammlungen/plansprachen/19056.htm
7). La Esperanta Gazetejo: www.gazetejo.org
8). Ipernity-grupoj : Bibliografio de Esperanto, Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante, Historio de la Esperanto-Movado, Esperantlernolibroj, Esperanta kolektado kaj aliaj.

4 comments

Raymonde Coquisart said:

Tre interese ! Gratulojn el Francio !
10 years ago ( translate )

Marian Vochin said:

Dankon!
10 years ago ( translate )

Saluton al ciuj...!… said:

Dankon ....!!!!
4 years ago ( translate )

Saluton al ciuj...!… said:

Et en novembre 2021..... J'apprécie tout autant ces pages exceptionnelles de Marian Vochin Dankon mia amiko....
Danilo Diversity.
Décembre 2021
2 years ago ( translate )