Loading
Rubik - 360

Hieraŭ oni prezentis la novan ludon de la hungara inĝeniero, kiu en la 80-aj jaroj lanĉis la faman RUBIK-kubon.
La solvo baziĝas ne je matematikaj konoj, sed je fizikaj : pezo kaj ekvilibro.
La ludilo konsistas el tri globoj. Estas 6 globetoj en la interna globo, kaj la celo estas movi la triopon tiel ke la internaj koloraj globetoj fine troviĝu en la globujoj de la ekstera travidebla granda globo.
Atentu, ke la jam enestantaj globetoj ne elfalu dum vi manipulas la aliajn.
Oni antaŭvidas saman sukceon ol atingis la Rubik-kubo antaŭ jardekoj.
La RUbik-360 ankoraŭ ne aĉeteblas en la butikoj.

Ĉu vi konas la kubon? Ĉu vi sukcesas solvi?

Jen filmeto: http://www.youtube.com/watch?v=wQJ_6ba2r-0

http://fr.wikipedia.org/wiki/Rubik%27s_Cube