Loading
Respondo de s-ro Harald Hartung

ALDONO la 18an de decembro:

Evidenta mensogo estis la respondo de HH.
Hodiaŭ, je la atentigo de István Ertl, mi vidas, ke aldoniĝis nova lingvo.
Ke ĝi estas la hungara (mia lingvo), verŝajne ne havas apartan signifon, kaj ne speciale feliĉigas min.
Ĝi aldoniĝis post la respondo de HH, laŭ kiu ne estas pli da mono por novaj lingvoj.
Konklude: li ne aldon(ig)is la Espernato-version pro tio, ĉar temis pri ESPERANTO!!!
Tio estas lia lingvopolitika decido!
Li mensogis en sia respondo: tio estis malhonesta ago.
Ambaŭ karakteriazaj lin kiel politikiston kun grava posteno en Eŭropa Unio.

----------------------------------------------------

2008. december 9. 16:57
RE: Pourquoi utiliser pour cette enquête seulement 6 langues des 23 officielles?
From: ec.europa.eu

----------------------------

Chère Madame Kovats,

Kara Sinjorino Kovats,


Merci beaucoup pour votre traduction et pour votre engagement pour les langues.

Mi ege dankas vin pro via traduko kaj via engaĝiĝo por la lingvoj.


Le choix des langues pour l’enquête paraît peut-être arbitraire et je comprends votre irritation. En effet, l’enquête principale sera limitée à six pays européens, à savoir la France, la Finlande, la Grèce, l’Allemagne, l’Espagne et le Royaume Uni.

La elekto de iuj lingvoj por la esploro eble ŝajnas arbitra, kaj mi komprenas vian inciton. Jes ja, la ĉefa esploro limiĝos je ses eŭropaj landoj, nome Francujo, Finlando, Grekujo, Germanujo, Hispanujo kaj Britujo.

Le formulaire a été traduit dans les langues principales de ces pays par notre contractant et celui-ci n’a pas les moyens de le faire traduire dans toutes les langues. Nous avons fait suivre ce questionnaire afin d’en élargir la portée, mais la Commission n’en est pas l’auteur cette fois-ci.

La formularo estis tradukita de nia kontraktinto al la ĉefaj lingvoj de tiuj-ĉi landoj, kaj tiu ĉi ne havas rimedojn por tradukigi ĝin al ĉiuj lingvoj. Ni dissendis la demandaron por plilargigi ties amplekson, sed ĉi-foje la Komisiono ne estas ties aŭtoro.

Voilà pour quoi nous ne pouvons pas faire suite à votre proposition de l’étendre aŭ autres langues, y compris l’esperanto. De plus, nous avons déjà atteint notre objectif concernant le nombre de réponses.

Jen kial ni ne povas doni sekvon al via propono plilargigi ĝin al aliaj lingvoj, inkuzive Esperanton. Krome, rilate la respondkvanto, ni jam atingis nian celon.

En ce qui concerne l’erreur avec les adresses, je vous ai déjà adressés mes excuses le jour même de l’envoie du premier courriel. J’avais essayé de minimiser les conséquences en demandant de ne pas utiliser l’option « répondre à tous ».

Koncerne la eraron pri la retadresoj, mi jam sendis miajn ekskuzojn (bedaŭrojn) tuj dum la tago kiam estis sendita la unua retpoŝtmesaĝo. Mi provis malpliigi la konsekvencojn petante ne uzi la opcion "respondi al ĉiuj"

Bien à vous,

Sincere Via

Harald Hartung

Dankon pro la tarduko al Onagrino!

Temas pri la enketo sur la paĝo: http://www.ea.gr/ep/survey/index.asp?lag=hu



11 comments

Katalin Kovats said:

Traduko venos!
15 years ago ( translate )

Onagrino (Dominique)… replied to Katalin Kovats:

Jen ĝi alvenis...
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats said:

Kara Anĉjo,
Vi ne kredos, sed italoj estis la ĉampionoj en la unua enketo. Nome el la 3545 enketitoj preskaŭ 800 estis italoj. (Verŝajne eĉ pli, sed ĉe tiom da adresoj rekte videblas fine '.it'.
Do, tiu fakto eĉ pli pravigus, ke ĝuste ili partoprenu en la dua enketserio, ĉu ne?
15 years ago ( translate )

Onagrino (Dominique)… said:

Mi samopinias kun Katalin: oni ne nepre vidu specialan diskriminacion en tiu-ĉi afero.
Tio estas: oni ne elektis la lingvojn por diskriminacii.

SED tamen, ĉar la situacio de komunikado en Eŭropo ĝenerale kaŭzas diskriminaciojn, oni neeviteble devas renkonti tiajn okazaĵojn! Tio signifas, ke oni ne povos eviti ilin ĝis kiam oni pli kaj pli ekuzos esperanton.
Sed kompreneble, se oni uzos esperanton, iuj homoj kiuj deziras vastskale vendi "mirindajn" ilojn por (malperfekte) instrui al ni lingvojn (do precipe enspezi monon)... enspezos malpli da mono.

Jen la afero!
15 years ago ( translate )

Onagrino (Dominique)… said:

;-) Ne dakninde
15 years ago ( translate )

Onagrino (Dominique)… said:

Iu problemo tamen estas ke privata entrepreno (la kontraktinto) uzas la strukturojn de Eŭropa Unio por koncepti komercajn varojn... La miksaĵo de responsoj estas tute neklara, ĉu ne?

La irado, la "logiko" de tiu Eŭropo estas: oni flankenmetas bonegan senpagan ilon, oni ne promocias ĝin... kaj samtempe malŝparas amason da tempo kaj energion enketante pri ebleco vendi instruilojn kaj enspeziigi monon al privataj entreprenoj...
Poste oni admonos nin, ke ni ne postulu tro da instruistoj en la lernejoj, ĉar "saĝa" estrado devas ŝpari la monon de la impoŝtoj!!! Kiom da hipokriteco!
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats replied to Onagrino (Dominique)…:

Jes, ankaŭ mi ne komprenas, kial la instanco permesis al si dissendi al sia adreslisto ion, kio evidente ne koncernas ilian agadkampon, aŭ nur limigite, kaj sekve ĝuste per tio povas kaŭzi problemojn.
Fakte de kie ni scias, ke temas pri entrepreno kaj ne pri (ŝajne) scienca enketado pri la uzo de teknologio por la lingvolernado?
15 years ago ( translate )

Onagrino (Dominique)… said:

Ĉu dubinde? Ni esploru de kie venas tiu "kontraktanto"... Kompreneble mi povas erari...
15 years ago ( translate )

Katalin Kovats said:

Evidenta mensogo estis la respondo de HH.
Hodiaŭ, je la atentigo de István Ertl, mi vidas, ke aldoniĝis nova lingvo.
Ke ĝi estas la hungara (mia lingvo), verŝajne ne havas apartan signifon, kaj ne speciale feliĉigas min.
Ĝi aldoniĝis post la respondo de HH, laŭ kiu ne estas pli da mono por novaj lingvoj.
Konklude: li ne aldon(ig)is la Espernato-version pro tio, ĉar temis pri ESPERANTO!!!
Tio estas lia lingvopolitika decido!
Li mensogis en sia respondo: tio estis malhonesta ago.
Ambaŭ karakteriazaj lin kiel politikiston kun grava posteno en Eŭropa Unio.
15 years ago ( translate )

Onagrino (Dominique)… said:

Ĉu vi rimarkis, kion mi skribis ĉe Andy hieraŭ?
www.ipernity.com/blog/andyflorida/112953

Ŝajnas al mi evidente, ke la politikistoj (eble ne ĉiuj, sed tre grandskale) tute ne deziras ke la simplaj homoj kapablu komuniki rekte, ĉar ili fariĝu kapablaj malpliigi la potencon de tiel nomitaj "elitoj"...
Mensogi estas rimedo por konservi potencon, dividi estas rimedo por estri!!
15 years ago ( translate )

Mirejo Grosjean said:

la kvalito de la respondo de HH kolerigas min. en tia alta posteno oni ne rajtas fari erarojn... kaj enestas kelkaj!!!!
mi tute samopinias kiel Onagrino supre: registaroj ne volas demokratan interparoladon inter la simplaj homoj. plie estas fama bojkoto kontrau esperanto.
amikaj salutoj al chiuj el Japanio. Mirejo
15 years ago ( translate )