Loading
Kial Euxropo ne povas kontroli la Covid-19 epidemion.
Dr. Márkus Gábor skribis eseon pri la epidemio.

1/La epidemio de COVID-19 estas la plej grava krizo en la vivo de nia generacio. Indas do analizi kiel orientaziaj landoj, cxefe Cxinio povas sukcese kontroli kaj
malgrandigi la epidemion, kaj kial Euxropo tute ne povas fari tion. En la 2020-03-17 s-ro Peng Zhengming (Trigo) detale analizis la kialojn de la sukceso de Cxinio en la „El Popola Cxinio”, kaj nun mi provas klarigi, kiel Euxropo fiaskas en tiu tereno.
Se ni rigardas la epidemian situacion en diversaj landoj de la mondo sur la retpagxo www.worldometers.info/coronavirus tiam evidentigxas ke en Orienta Azio Japanio, Koreio kaj Cxinio sukcese kontrolas la epidemion. En Cxinio aperis nur 46 novaj malsanuloj hieraux, kaj en cxina urbo Wuhan (kie la epidemio komencigxis) dum la lastaj tagoj preskaux ne estigxis novaj malsanuloj. Sed en multaj Euxropaj landoj (cxefe en Italio) centoble pli multaj homoj malsanigxas dum unu tago.
Italio estas relative malgranda lando kompare al grandega Cxino, tamen en Italio pli da homoj mortis pro la epidemio dum la lastaj semajnoj, ol en Cxinio dum la tuta tempo de la epidemio. Estus grave kaj interese kompreni kial okazas tiel?
Laux mi la plej grava kialo originas en la multcentjara kultura diferenco inter
Euxropo kaj Orienta Azio. Tio signifas, ke en Orienta Azio homoj estas tradicie
obeemaj kaj lojalaj al la registaroj, sed en Euxropo individualismo gravas. Tio
signifas, ke en Euxropo multaj politikaj partioj, sociaj movadoj kaj tielnomataj
„civilaj organizajxoj” kuragxigas la logxantaron protesti kontraux la decidoj de la centraj kaj lokaj registaroj. Sekve de tio amasoj de la logxantaro ne emas obei al la registaraj ordonoj celantaj kontroli kaj malgrandigi la epidemion. Por klarigi tiun fenomenon mi mencias kelkajn konkretajn faktojn.
2/• Je la komenco de la epidemio en Lombardio (provinco en Norda Italio) aperis la viruso, kie amase malsanigxis la logxantaro. Estis do logika kompreni, ke por malgrandigi la epidemion la provinco devus esti blokita, tamen multaj homoj opiniis, ke ili havas individuan rajton decidi, cxu ili restu en kvaranteno, aux cxu ili forlasu la provincon. Tiel okazis, ke multaj homoj elvojagxis el
Lombardio, inkluzive s-ron Silvio Berlusconi, iama cxefministro de Italio. Mi
informigxis en la internacia medio, ke la itala registaro ordonis, ke cxiuj homoj
en Lombardio restu en sia provinco, tamen kelkajn horojn post tiu registara
ordono la tuta mondo povis vidi, ke centoj, ecx miloj da homoj iris al la
stacidomo por vojagxi al aliaj partoj de Italio. La rezulto de tiu agado estis, ke
post kelkaj tagoj la viruso aperis amase en la tuta lando. Tie la situacio nun
estas netolerebla kaj nekontrolebla. Tiom multe da malsanuloj estigxas
cxiutage, ke ne estas loko por cxiuj malsanuloj en la hospitaloj. Pro tio
kuracistoj devas decidi kiujn malsanulojn ili akceptu en la hospitalojn, kaj al
kiuj aliuloj oni ne donu sxancon por vivo. Dum la lastaj tagoj tiom multe da
homoj mortis, ke oni ne kapablis normale veturigi la mortintojn al tombejoj,
sed militistoj faris tion dum noktoj.
• Serioza socia problemo estis kaj estas en Euxropo la amasa popolmigrado. Tio signifas, ke milionoj da afrikanoj kaj sudazianoj klopodas enmigri la Euxropan Union, kaj ili havas nek pasportojn, nek aliajn dokumentojn. Sekve de tio neniu povas kontroli, kiuj ili estas, kaj el kiuj landoj ili alvenis. Ili kutime
trairas la landlimojn kasxe dum noktoj. En la jaro 2015 pli ol unu miliono da
enmigrantoj alvenis tiamaniere. La oficiala sxtatpolitiko de Hungario estas ke
Hungario, same kiel la Euxropa Unio devas protekti siajn landlimojn kaj pro
tio Hungario konstruis dratbarilon cxe la landlimo. Sed multaj okcidenteuxropaj
kaj skandinaviaj landoj forte kritikis Hungarion pro tio, cxar ilia sxtatpolitiko estas akcepti rifugxintojn kaj enmigrantojn amase. Ankaux multaj tielnomataj „civilaj organizajxoj” kiuj estas finance subtenataj de alilandaj registaroj kaj sociaj fondajxoj, protestis pro la fermiteco de Hungario.
Ili preferus konstrui malfermitan Euxropan Union sen bariloj. Ankaux la plimulto
de la parlamentanoj de la Euxropa Unio samopinias, kaj pro tio ili akceptis
euxropan parlamentan decidon kontraux Hungario. Nuntempe, kiam oni
cxiutage devas batali kontraux la epidemio, estus serioza tasko de cxiuj landoj
kontroli la internacian migradon, cxar la kasxita migrado de nekonataj homoj
sen iu ajn kontrolo havas seriozan sanriskon, ili povas kunporti viruson el
landoj al aliaj landoj.
• En Hungario la unuaj malsanuloj ne estis hungaroj, sed ili estis studentoj el
Irano. Kiam evidentigxis, ke kelkaj el ili havis la kronviruson en sia korpo,
tiam la auxtoritaroj ordonis, ke ili restu en kvaranteno en hospitalo dum du
semajnoj. Sed ili protestis en la hospitalo, sen permeso forlasis la cxambron kie ili devis resti, ne obeis la ordonojn de la kuracistoj, ecx komencis forjxeti
segxojn el sia cxambro tra la fenestroj. Pro tio oni devis peti helpon de policistoj. Sed ecx tio ne estis suficxa, krom policistoj oni devis peti ankaux
helpon de la ambasadejo, kaj oni invitis ankaux interpretistojn.

3/.Cxar la problemo ne solvigxis, post kelkaj tagoj la kompetentaj auxtoritatoj ordonis sendi tiujn studentojn vojagxi hejmen al Irano. Sed la studentoj kontrauxstaris, kaj petis ke civilaj organizajxoj turnu sin al jugxejo, cxar ili
havas indivuan rajton resti en lando kie ili volas.
• La problemo en Euxropo estas tre serioza ne nur pro malobeemo de ordinaraj homoj, sed ecx estroj kaj gvidantoj emas malobei la decidojn aux proponojn de la registaroj. En Hungario estas fama universitato, kies iama prezidanto estis Nobel-premiita medicinisto, kiu malkovris vitaminon „C”. Temas pri la Szegeda Universitato, kies nuna preizadanto (en hungara lingvo: rektoro) pasigis tempon en Auxstrio antaux nelonge, kie tiam la epidemio jam
disvastigxis. Pro tio la registaro proponis, ke homoj kiuj pasigis tempon en
dangxeraj landoj, do ankaux en Auxstrio, restu izolite en hejma kvaranteno
dum du semajnoj. Sed tiu universitata cxefo ne obeis, li ne restis hejme, sed iris al sia universitato, organizis kunvenojn kun aliaj profesoroj kaj estraranoj, ecx operaciis malsanulon en sia universitata hospitalo. Post du tagoj evidentigxis, ke ankaux li ricevis la viruson en Auxstrio. Pro tio nun cxiuj liaj
kontaktpersonoj devas resti en izolitaj lokoj por observi, cxu ankaux ili ricevis
la malsanon, aux ne.

• Antaux kelkaj tagoj la hungara registaro decidis bloki la landon kaj
malpermesis, ke alilandanoj eniru Hungarion, celante ke oni protektu la sanon
de la hungara popolo. Sed multaj alilandanoj ne emis akcepti tiun decidon kaj
ili amasigxis cxe la hungara-auxstria landlimo. Ili protestis kontraux tiu
registara ordono kaj postulis, ke la hungaraj landlimgardistoj lasu ilin eniri la
landon. Cxar ili opinias, ke il havas individuan rajton libere movigxi el loko al
alia loko. La amaso de tiuj homoj kaj iliaj auxtoj estis 24 kilometra longa, do
inter Vieno, la auxstria cxefurbo kaj la auxstria-hungara landlimo ili plenigis la
auxtovojon. Pro tio post unu tago la registaro devis modifi la ordonon, kaj pro
humanaj kialoj oni permesis, ke tiuj alilandanoj eniru la landon dum nokto.
Ankaux Ursula von der Leyen, prezidantino de la Euxropa Komisiono
proponis, ke la hungara registaro solvu tiun problemon humane, do lauxeble
lasu eniri tiujn alilandanojn en Hungarion.
• S-ro Peng Zhengming skribis en sia eseo, ke ankaux ĉinaj telekomunikaj
kompanioj kontribuis al la cxesigo de la epidemio. Cxar kun datumbazo de
1,6 miliardoj da saĝtelefonoj de Ĉinio, tiuj kompanioj povis koni homfluojn en provincoj kaj urboj.
4/.Tiuj datumoj helpis la lokajn registarojn antaŭvidi la direkton de epidemia propagiĝo kaj alpreni tauxgajn rimedojn. Tiu entreprena-registara kunlaboro estigxis utila en Cxinio
por batali kontraux la epidemio. Sed laux la tradicia euxropa pensmaniero
ankaux tia kunlaboro ne povas okazi en Euxropo. En Hungario ekzemple la
registaro volis pliefikigi la publikan adminstradon antaux multaj jaroj, kaj pro
tio donis personan identigilan numeron al cxiuj civitanoj. Oni pensis, ke
tiamaniere cxiuj sxtatoficejoj povas facile kaj simple identigi la civitanojn. Sed
poste la Konstitucia Kortumo (la plej alta kortumo en Hungario) nuligis tiun
registaran decidon, dirante, ke en tiu kazo homoj ne povas konservi privatecon.
Kaj konservo de privateco estas grava individua rajto de homo laux tiu
kortuma decido. Sekve de tio ekde tiam la diversaj sxtatoficejoj (ekzemple
impostoficejoj, landregistraj oficejoj, publikaj sekurecaj oficejoj, ktp.) devis
krei siajn proprajn identigilajn numerojn por cxiuj civitanoj.
• Nuntempe estas kutime havi videokamerojn en multaj publikaj lokoj preskaux
cxie en la mondo. Sed en Hungario parlamenta oficisto (nomata
„ombudsman”) dum longa tempo malpermesis, ke oni uzu tiujn videokamerojn
en publikaj auxtobusoj. Cxar li opiniis, ke en tiuj auxtobusoj homoj ne povas
konservi privatecon, do ili ne povas kasxi sin, se ili volas kasxite vojagxi. Sed
mi vidis, ke en Cxinio ankaux tiuj videokameroj estis utilaj en la batalo
kontraux la epidemio. Cxar kiam aperis nova malsanulo, tiam oni pli facile
povis trovi siajn kontaktpersonojn, kun kiuj li kune vojagxis en la sama
auxtobuso. Tiamaniere oni povis efike malgrandigi la epidemion kaj savi la
vivon de multaj homoj en Cxinio.
En tiu situacio videblas, ke oni tute ne povas cxesigi la epidemion en Euxropo tiel efike, kiel Cxinio povis fari. Nun multaj exuropaj gvidantoj emas akcepti tiun
situacion. Ili pensas, ke en Euxropo la epidemio ne estos cxesigebla en la proksima estonto. Laux prognozo de la Robert Koch Publika Saninstituto Angela Merkel, gvidantino de Germanio anoncis, ke antauxvideble 60-70 procentoj de la Euxropa logxantaro malsanigxos pro la kronvirusa epidemio dum la venontaj du jaroj. Tio signifas, ke pli-malpli tricent milionoj da homoj malsanigxos en la Exropa Unio (kun Britio) dum la venontaj du jaroj kaj multaj milionoj mortos.
5/ Mi konkludas, ke laux la tradicia individualisma euxropa pensmaniero oni emas protekti multajn homajn rajtojn (konservo de privateco, homaj rajtoj por libera vojagxo, ktp.) sed oni forgesas, ke la plej grava homa rajto estas la rajto por vivo. Kaj en tiu situacio multaj homoj, kiuj mortis, mortas kaj mortos pro la epidemio, ne povis, povas kaj povos havi sian plej gravan rajton, la rajton por vivo.

D-ro MÁRKUS Gábor
Prezidanto de Euxrazia Kultura Centro kaj
Honora Prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio