Loading
Homaro kaj Bestaro sur la Tero.
En sana, netuŝita naturo (ĉe bestoj) neniu komunumo au socio funkcias laǔ liberalismo. Scienculoj, Etologoj ĉiam esploris socian vivmanieron de bestoj. Aparte sendepende de iliaj mezur-proporcion, ni pensu pri formikoj, abeloj, aŭ porkoj, bubaloj, elefantoj, ktp. Ĉiuj ceteraj bestoj sekvas kaj obeas al ĉefbesto.kaj ni ekvidos, ke ĉie ekzistas ordo prizorgata fare de iu ĉefbesto. Sed ĉefbesto ne nur ĝuas esti ĉefulo, sed ankaǔ respondecas pri aliaj subuloj. Se ĉiu besto farus kion volus, ŝanco por supervivo malpliiĝus. Al tiu firma socia sistemo ŝuldas jar-centmilaj supervivoj de diferencaj bestoj.
Tiu besta socio estas komparebla al nacia ŝtato (sed ne naziisma ŝtato). Naziisma ŝtato turniĝas kontraǔ aliaj nacioj. Dume nacia ŝtato klopodas kunteni kaj gvidi subulojn por celo progresigi socion kaj supervivi.
Liberalismo estas homa ideologio kiel ruza esprimo, kio celas kredigi naivulojn, ke ene de ĝi eblas pli feliĉe vivi. En realo, liberalismo kondukas al tio, ke se ĉiu rajtas fari kion volas, nur tiuj povos fari kion volas, kiuj posedas riĉecon, potencon. Do tio estas kontraǔo de demokratio. Al liberalulo estas plej grava penso homaj rajtoj, sed neniam mencias la homajn devojn.

Ĉiuj ceteraj individuoj devos subordiĝi al riĉuloj, dume tiuj potenculoj (kontraste al bestoj) tute ne zorgiĝas pri subuloj. Do fakte sub prinomo de liberalismo estiĝas egoista subordiĝitismon, fakte ia speco de kaŝita diktaturo.