Loading
Legendo el la XIX Jarcento
Legendo el la XIX jarcento !

Laŭ malnova eŭropa legendo, iam renkontiĝis la Vero kaj la Mensogo. (Ambaŭ estis personigata kiel du virinoj.)
La Mensogo diris veron: “Mirinda tago estas hodiaŭ !” La Vero ĉirkaŭrigardis, sed vere la suno estis brila. Ili kune pasigis multan tempon, fine alvenis ia bela fontopunto ene profunda, pura akvo. Mensogo denove diris la veron: “La akvo estas mirinda ni iru kune bani ! ” Vero suspekteme rigardis la akvon, kaj divenis ke la akvo estas agrabla.
Ili ambaŭ senvestiĝis kaj komencis kune banadi. La Mensogo subite elsaltis kaj surmetis vestaĵon de la Vero, tuj kurante rifuĝis. La Vero kolere postkuris, sensukcese.
Tiam, kiam Oni vidis la Veron tutnude, rigardis ŝin furioze malestime.
La povra Vero reiris en la profunda akvo. Pro la honto ŝi subakviĝis poreterne.
Ekde tiam Mensogo migradis ĉirkaŭ la mondo en la vesto de Vero, kontentigi la pretendojn al la homa Socio!
Ĉar ONI jam ne volas renkontiĝi kun la Nuda Vereco.


1 comment

MIKELO (Michel Derey… said:

Jen bonega legendo, kiun mi neniam legis aŭ aŭdis. Dankon pro la rakonto!
5 years ago ( translate )