Loading
Medito de la Azeno
Citaĵo el la libro : Ŝercoj, rakontoj. El la hungara tradukis Valeria Szabó.

Iam la azeno -ankaŭ li mem ne scias kiel . trovis sin antaŭ la ŝafaro, kaj de tiam la ŝafoj ĉien sekvis lin, pruvante ke ili rekonas lian saĝecon kaj taŭgecon por la gvidado.
Iun tagon - en malofta momento, kiam la azeno pensadis - li meditis pri la situacio:
Mia Dio! Kiel altan rangon mi atingis !
Tamen mi nur tion dezirus scii, ĉu vere mi estas tiel saĝa, aŭ ili estas tiel terure
stultaj ?

Leginte la rakonton mi ankaŭ meditis pri la situacio. Similas al la gvidantaro de Europunio, kiuj parolas pri komunaj solvoj, kontraŭ la migrada krizo, ekde la jaro 2015, sed ne trovas solvon.