Loading
Mi estas denove ĉi tie
Ek de mia apopleksio mi promenadis multe. 10.000 paŝojn tage normalas krom sabato kaj dimanĉo tiuj estas la ripozaj tagoj. Dum la promenado mi pensas, pensas mi. Mi fakte ne scias kion mi faris. Ĉu mi nur promenadis aŭ ĉu mi ja faris ion alian ol nur meti paŝon post paŝo. Ek de la momento ke mi konscias pri tiu ‘problemo’ mi komencis vere pensi pri kio mi faris kaj efektive mi faris ion alian.

Mi kantis ne laŭte sed iom en mi mem. Ne estas bela kanto sed nur aferoj kiuj venis en mia memoro. Mi ankaŭ vidis al vendejo-fenestro sed sen scii fakte kiujn oni vendas. Nur la belecon aŭ malbelecon de la varoj kiu estas aĉeteblaj en tiu aŭ tiu vendejo. Kaj efektive mi pensis, kion ni manĝas dum la tagmanĝo kaj dum la vespermanĝo.
Jam dum tempo pasinta mia edzino demandis min kion mi pensas pri la animalo kiu estas murdata. Bovino en la buĉejo post kelkaj jaroj mizera vivo. Ĉevaloj, kokinoj, kaprino kaj ŝia edzo, ŝafo ĉiuj iras al buĉejo aŭ estas buĉadaj en aliaj manieroj por nutri la ĉefbeston, la homon.
Jam dum kelkaj jaroj mi manĝas nur kokinojn kaj prefere tiun kiun mi ne vidas kiel kokinojn, ekzemple en stufaĵo tiel ke vi preskaŭ ne vidas kion vi manĝas. Mi petas al edzino atendi ĉar mi volas pripensi.
En mia preferata librovendejo mi vidis saman tagon kaj pro hazardo mi pensas libron kies nomo estas “Iam ni manĝis bestojn”. Mi tuj aĉetis ĝin por ke mi povu lertiĝi en la aferoj. Post 43 paĝoj da legado mi estis certa ke mi neniam plu manĝos viandon aŭ kokinojn kiujn mi antaŭe ne konsideras viandon ĉar mi ŝatis ĝin kiel bongustan manĝon.
Mi ne rakontis al vi kion mi legas ĉar ĉiuj devas por si mem decidi ĉu li estas karnovoro aŭ vegetarano aŭ tute ne plu manĝas iun ajn manĝon kiu venas de la bestoj. Sed pripensu nur ke vi manĝas vian hundon post kiam li estas dum 10 aŭ pli da jaroj vian plej bonan amikon. Aŭ kion pensi pri la kato kiu ĉiam afable karesas vian kruron.
Ĉiuj bestoj egalas, diris siatempe Georges Orwell en sia libro Bieno de la Bestoj kaj mi nun ne pensas ke Orwell estas vegano sed iu ajn li pravas. Ĉiuj bestoj estas la samaj kun la sama sentoj. Eble kiam vi dorlotos porkon same kiel vian hundon ĝi estos sama fidela al vi kiel via hundo?

Ah estas kio mi pensas kiam mi estas ekstere, kiam mi promenadas. Mi ne diras al la homoj kion ili devas manĝi aŭ kion ne. Mi ne havas plu aŭton por savi la naturon por ke mi ne tro da malpura aero drivu en la naturon. Sed ja mi devas konfesi ke mi loĝas en urbo kaj ĉiuj vendejoj estas proksimaj. Ne plu la malgranda vendejo ĉar tiu ne plu ekzistas. Ili estas mort-konkuritaj de grandentreprenistoj de bazaroj kaj alia vendejoj.
Mi vidis en mia vivo multajn ŝanĝojn. Sed mi pensas ke mi ĉiam estas homo kiu pensas al aliaj homoj.
Kvankam mi ne ŝatas de mi mem, mi havas regule la emon diri al aliaj: NE faru tion kaj lasu tion. Mi scias ke tiu estas maljusta kaj ke mi ne povas fari tion.
Ekzemple en ĉi-tagmezo mi vidas mama kiuj estas sur la strioj por piedirantoj kun biciklo; malantaŭ ŝi estas sia filo de 10 jaroj. Kiamaniere la filo povas lerni ke la trotuaro ne estas loko por biciklo.
Estas malgrandaj eroj sed ili faras la mondon pli ebla.
Ni devas igi la mondon denove pli alirebla por ĉiuj. Ni devas scii ke ĉiu havas sian lokon.

1 comment

Manfred Westermayer said:

Kara Jakvo, mi ghojas vidi ke vi almenau vivas kaj bonfartas :)
salutas vin Manfred de la grupo Verduloj
4 years ago ( translate )