Loading
Paŭlino
Sur dorse mi kuŝis sur la strandon de vilaĝo ĉe Norda Maro. Estas aŭgusto kaj mi enuiĝas, mi havas 18 jarojn kaj erekcion. Jes mi scias, neniu speciala por juna viro aŭ ĉu mi devas diri knabo? Patrino daŭre kondutas kvazaŭ mi estas knabo kaj pli, stulta. Se ŝi nun scius, kial mi havas erekcion ŝi certe svingus sian dekstran manon kun alta rapideco kontraŭ mia kapo, kion ŝi iom tro ofte faras laŭ mia prefero.

Fakte mi volis hodiaŭ iom rigardi al la nuboj en ĉielo. De tempo al tempo mi faras tion por studi kian figuron mi povas malkovri el la diversaj nuboj kiuj pasas, dum perdita tago en aŭgusto. Jes, ankaŭ dum aliaj monatoj nuboj pasas en ĉielo, sed tiam mi ne ferias ĉe Norda Maro. Ankaŭ kaj nur por doni ekzemplon, dum monato januaro kiam frostas kaj eble neĝas, neniu estas tiel idiota por kuŝi sur dorso sur stranda ĉe Norda Maro.
La granda enuigo de hodiaŭ estas ke simple, neniu nubo videblas. Estas unu el tiuj merdaj tagoj ke la ĉielo estas sennuba blua. Imagu nur kiel enua tio povas esti.

Mi, nur kuŝas tie kaj pro manko de nuboj mi komencis pensi. La ideo estis ke mi pensus pri io grava, ekzemple kian aŭton mi aĉetus kiam mi estus miljonulo. Aŭ, ĉu mi iĝus ĉampiono kiam mi decidus iĝi pilkludanto kaj ĉe kiu klubo mi ludus kaj en kiu lando?
Bedaŭrinde neniujn de tiuj gravaj aferoj mi havis en la kapo. Mi pensis pri la mamoj de Paŭlino. Eble vi, leganto ne konas Paŭlinon sed mi jes. Mi bone konas ŝin ĉar ŝi loĝas vid al vide de la domo de mia loĝejo. Ne je flanko de la strato sed - kial aferoj ĉiam devas esti tiel malfacile por ekspliki - la korto de la domo de Paŭlino kuŝas je la korto de mia domo. Nu ankaŭ tio estas malĝuste ĉar ne estas mia domo sed tio de la gepatroj. Nu gepatroj, fakte de patrino kaj avino ĉar patron mi neniam havis. Almenaŭ ne laŭ la normala maniero kiel miaj amikoj havas patron. Ne ke mi havas amikojn. Plejmulto de miaj amikoj ne parolas kun mi aŭ devas esti por primoki min, aŭ de tempo por skoldi min, ke mi estas idioto, kiu eble estas la vero, mi pensas.
Mia patro aŭ ĉu mi devas diri la viro kiu fikis mian patrinon, foje malaperis kun la norda suno kiam li aŭdis ke patrino gravediĝis de mi. Li ne kapablis preni la respondecon pri infano! Li diris, kaj do li eskapis de sia respondecon kiel patro, de bela infano, kia mi estis.
Laŭ klaĉoj kiujn mi aŭdis en la najbareco kie mi loĝas, li simple timis edziĝi kun malfacila virino kia mia patrino estas. Mi kredas tion ĉar jam ofte mi deziris al mi alian patrinon, kiu ne konstante havis bezonon bati min kaj kiu konstante kaj senĉese plendas pri ĉion, kion mi faras.
Do mia patro ja ne havis problemojn fiki mian patrinon, sed malplaĉis al li edziniĝi kun malfacila virino kiu ĉiam plendas kaj protestas. Mi ne jam fikis iam, sed mi ofte devis aŭskulti al plendojn de patrino.
Ne miskomprenu min, ne pensu nun ke mi ne ŝatas fiki iun. Mi nur ne jam havis okazon. Sed mi ja jam plurfoje vidis Paŭlinon tute nuda. Kaj jes estis pri tio ke mi pensas dum mi kuŝas sur la dorso sur la strando ĉe la Norda Maro.
Ĉar iel neniu nubo videblis, mi decidis turni min sur la ventro. Ne ke mi ŝategas rigardi al sablo sur strando, almenaŭ ne dum mi kuŝas, sed por kovri ke la erekcio estis signife granda nun. Vere, je la momento ke mi pensis kiamaniere Paŭlino malprenas la mamzonon, mi devis nepre turni min sur ventre. Mi sciis ke, kiam mi pensas al la momento kiam Paŭlino forigas kalsoneton ke patrino certe vidus la erekcion kiu tendumigis mian naĝkostumon kaj la sekvo estus granda skandalo sur la strando ĉe la Norda Maro. Patrino certe komencus krii kaj batus min ĉe kapo. Aliaj homoj aŭdus ke patrino nomas min perverto kaj vidus kiel ŝi batas min kaj kion vi pensas ke la homoj sur la strando pensus pri mi? Kiam mi klopodus eskapi de la batoj de patrino, homoj rimarkus mian erekcion kiu ne tujtuj malaperus pro la skoldoj kaj batoj, ĉar vere, nuda Paŭlino estas brila diamanto, kaj la homoj ja kredus mian patrinon kiu diras ke mi estas perverto, kion mi evidente tute ne estas, bonvolu kredu min.
Mi ne havas spertojn pri nudaj virinoj, sed ne dubas ke Paŭlino estas unu el la plej belaj virinoj iam. Volonte mi rakontus al vi karaj kiel bela ŝi estas, sed mia buŝo estas tiel malseka de deziro al Paŭlino ke mi ne plu povas paroli.

Necesas ke mi faru ion por malkreskigi la erekcion. Imagu ke patrino vokas min. Mi ne povas ekstari. Aŭ ke avino petas ke mi oleu ŝian dorson. Ĉu vi havas imagon kion homoj pensas pri mi, juna knabo kiu havas erekcion kiam li oleas dorson de maljuna virino kiu povas esti sia avino - kiu ŝi ja estas, sed tion la homoj ne scias.

Kiamaniere mi scias ke Paŭlino estas bela kaj kie mi vidas ŝin nuda? Nu simple vespere kutime ĉirkaŭ la 10-a horo Paŭlino iras al sia ĉambro kaj anstataŭ ke ŝi fermu kurtenojn de la ĉambro, ŝi komencas sin malvesti kaj mi, kiu estas nur je distanco de eble 15 metroj staras iom kaŝita en mia dormoĉambro kaj spionas Paŭlinon.
Vere se nun mia buŝo ne tiel plene sekiĝus, mi rakontus al vi kiamaniere ŝi malvestiĝas, sed nur pripensu; ĈIUN vesperon ŝi faras tion kaj ŝiaj mamoj iĝas ĉiun monaton iom pli grandaj.

En la vilaĝo iras onidiro ke Paŭlino estas iom putineca. Ke ŝi ĉiam klopodas sekse allogi virojn. Mi apenaŭ kredas tion. Ŝi simple plenfide malvestas sin ĉiun vesperon ĉar ŝi ne scias ke mi spionas. Kiam ŝi scius tion, ŝi certe unue fermus la kurtenojn, sed tiam ŝi devus malvesti sin en mallumo kaj konfesu, ĉu vi volas fari tion?

Mi iam volas fiki Paŭlino-n, sed nu ja, mi ankaŭ iam volas posedi grandan germanan aŭton, iun BMW aŭ ion tion kaj mi prefere estu riĉa ĉar mi havas multajn revojn. Eble mi unue iĝos fama kaj tiam estas pli facile por peti al Paŭlino ĉu ŝi volas fiki kun mi?

Se estus nur kelkaj nuboj hodiaŭ mi ne havus erekcion. Mi neniam vidis jam nubon kiu aspektas kiel nuda virino. Kial vivo estas tiel komplika por juna viro kiel mi?

2 comments

Jakvo said:

Ĉi tie ankaŭ ne. Estas tute griza :-)
8 years ago ( translate )

Jakvo said:

Dankon Jadranka:-)
8 years ago ( translate )